40-jarigxo de Esperanto-redakcio de Pola Radio

de BARBARA PIETRZAK

LA 4-an de aprilo 1959, kiam auxdigxis la unua duonhora E-elsendo el Varsovio kaj ektondris unu el la plej popularaj vocxoj de Pola Radio, tiu de Piotr Rowinski: "Parolas Varsovio ?naskigxurbo de Esperanto", la esperantlingvaj elsendoj ne estis novajxo. Jam de la 20-aj jaroj la E-movado kutimigxis al siaj, t.e. esperantlingvaj elsendoj el diversaj radiostacioj ?inter kiuj iuj ricevis apartan renomon. Oni bone konis ankaux esperatlingvajn programojn el Varsovio.

Kaj tamen la 4-an de aprilo 1959 okazis io eksterordinara. La unuan fojon la Esperantlingvaj elsendoj estis konceptitaj kiel programoj cxiutagaj. Ili ricevis la saman rangon, kiel la ceteraj alilingvaj elsendoj en la Poreksterlanda Programo de Pola Radio. En Pola Radio mem okazis E-kursoj por profesiaj parolistoj, por radiaj sonteknikistoj. Tamen ne ekzistis tiam pretaj imitmodeloj de jxurnalista laboro, necesis ilin pene kaj kree evoluigi. Kaj tio vere sukcesis. La altan profesian nivelon de la laborantaj en la E-redakcio redaktoroj kaj jxurnalistoj pruvis interalie la fakto, ke iuj el inter niaj kolegoj dum iu periodo laboris ankaux en aliaj redakcioj. Ekzemple la unua profesia redaktoro de la varsoviaj E-elsendoj, Jerzy Uspienski farigxis la kreinto de multaj interesaj programoj en la Literatura Redakcio de Pola Radio. La nuna estro de la varsoviaj E-elsendoj, Andrzej Pettyn, dum dekkelkaj jaroj estris la Finnan Redakcion de Pola Radio. La altan nivelon de la radiolaboro de la redakcia stabo konfirmis pluraj premioj profesiaj kaj movadaj. Cxi-lastaj estis aparte kortusxaj, komencante de la unua, ricevita dum la Viena UK en 1970, en la formo de unu el la plej unuaj PIV-ekzempleroj, kaj finante per la Premio Deguchi ricevita en 1993. Ili konfirmis la gravan rolon de la varsoviaj E-elsendoj por la esperantlingva komunumo, por la E-movado.

La tutan tempon nia redakcia anaro laboris entuziasme, ecx tiam, kiam la etoso en la Poreksterlanda Programo de Pola Radio ne estis tre favora por niaj esperantlingvaj elsendoj. Kompreneble dum tiuj jaroj sxangxigxis ankaux la konsisto de la redakcio, kiu aktuale laboras en modesta kolektivo konsistanta el Andrzej Pettyn, Anna Limont kaj Barbara Pietrzak, kunlabore kun aliaj Esperanto-redaktoroj kaj praktikantoj. Sed ne eblas okaze de la 40-jara jubileo ne mencii la nomojn de aliaj meritigxintaj por la redakcio kolegoj, cxefloke la ne plu vivanta Jerzy Grum. Ne eblas preterlasi la nomojn de la jam emeritigxintaj, sed kunlaborantaj pli aux malpli ofte Jan Klimek kaj Milada Szwedo, aux de laborintaj nur dum kelka tempo Ewa Krach kaj pli frue Mariusz Dastych.

Ekde la komenco la programo de E-redakcio de Pola Radio vaste prezentis Pollandon kaj gxiajn problemojn al eksterlandaj auxskultantoj. Ekde la unua elsendo la programoj prezentis ankaux la aferojn de la E-movado, kvankam ilia kvanto poiome signife kreskis. Entute en la dauxro de la pasintaj 40 jaroj niaj elsendoj multe evoluis laux cxiuj vidpunktoj. Plivastigxis kaj pliintimigxis la kontaktoj kaj kunlaboro kun la geauxskultantoj, kiuj cxiam fundamentis la laboron de la redakcio. Ni gxojas pri cxiu nova auxskultanto, cxiu nova radioamiko. Tamen neniel ni forgesas tiujn, kiuj fidelas al niaj elsendoj ekde la unua en 1959, al kiu apartenas inter aliaj Gunther Becker aux Josef Kondor el Germanio. Dum la 40-jara historio de la varsoviaj E-elsendoj firmigxis la kunlaboro kun E-organizoj, kun la alilandaj radiostacioj emisiantaj en Esperanto, sekve kun lokaj radioelsendoj en aliaj landoj. Tutaparte cxiu UK estis la okazo por amika kaj kolegeca flego de kontaktoj kun redaktoroj de la Esperantlingvaj Elsendoj de Pekina Radio, kiuj kreigxinte en la 60-aj jaroj ankaux spertis la kunlaboremon de la varsoviaj kolegoj. Mi mem ankaux neniam forgesos miajn unuajn tre korajn kaj amikajn kontaktojn kun la cxinaj kolegoj dum la budapesxta kaj sekve augsburga UK-oj, ne laste ankaux dum la montpeliera UK. Restas por mi neforgeseblaj kaj tre valoraj niaj renkontigxoj kun komunaj auxskultantoj de la varsovia kaj de la pekina radioelsendoj. Multe gxojigis nin cxiujn kaj ricxigis la stagxo, kiun antaux kelkaj jaroj en la varsovia E-redakcio faris gekolegoj de Pekina Radio. Ni firme kredas, ke ankaux en ilia memoro la varsovia stagxo restis neforgesebla.

Dum cxiuj pasintaj 40 jaroj la varsoviaj E-elsendoj rolis kiel la cxiutaga vivanta lingvo-medio por esperantistoj vivantaj dise kaj kelkfoje ecx izolite, kontribuante al altigado de la parola lingvokulturo de Esperanto inter diverslandaj lingvoadeptoj. Ne malofte ?danke al niaj geauxskultantoj ?la elsendoj en la formo de rekta satelita emisio, en la formo de kaseda surbendigo gastis kaj gastas dum esperantistaj kunvenoj, konferencoj, servas dum la lingvoinstruado.

La lastaj jaroj estas la periodo de grandaj kaj gravaj sxangxoj en la tuta sistemo de la amaskomunikado. E-elsendoj de Pola Radio sekvis tiujn sxangxojn avantagxe por siaj geauxskultantoj. Antaux cxirkaux kvin jaroj ankaux la E-elsendoj komencis esti emisiataj persatelite, kio kauxzis kreigxon de vera klubo de la persatelitaj auxskultantoj de la varsoviaj elsendoj. De pli ol unu jaro la 4-minuta parto de la varsovia E-elsendo atingas auxskultantojn en cxiuj mondpartoj, danke al la reta sistemo (Real Audio). La pasintjara dumkongresa kaj prikongresa informbulteno el Montpeliero, Francio, elvokis entuziasmon inter la ekstereuxropaj auxskultantoj de niaj elsendoj. La reta emisiado kauxzis gxuste, ke efektive la elsendoj de Pola Radio ekhavis ankaux la globskalan dimension. Tio estu bona auxguro por la lauxvicaj laborjaroj de la 40-jara E-redakcio de Pola Radio, en kiuj la parolata Internacia Lingvo el Varsovio estu la okazo cxiutge sperti al cxiu, deziranta tion esperantisto, propran lingvoidentecon.