Por cxiam juna Dai

TAN XIUZHU*

KARAJ legantoj, kiam vi malfermis la unuan numeron de "El Popola Cxinio" kaj legis la "Novjaran Mesagxon" de gxia viccxefredaktoro Dai Song'en, kun koraj bondeziroj por via sano kaj felicxo, vi neniel povas imagi, ke li jam ne plu estas inter ni. La 16-an de januaro la Fatalo forrabis lian nur 55-jaran vivon. Li foriris tre abrupte, tre haste, kun neniu antauxsigno, tial lia forpaso forte sxokis kaj batis nin, ke mia cerbo ecx cxesis pensi dum momentoj. Nun kiam mi levas plumon por skribi ion memore al li, mi ankoraux ne povas kredi la fakton pri lia foriro. Antaux miaj okuloj de tempo al tempo aperas lia vigla figuro kun mieno jen gaja, jen serioza, jen petola. Tamen, en la granda malgxojo ni povus iom konsoligxi per motivo, ke li foriris sen ajna doloro, ecx en bona humoro; pli grave, mi opinias, ke li estis felicxulo en la verda gxardeno, kiun li plenenergie kulturis dum la tuta vivo, kun ricxa rikolto.

Septembre de 1964 li komencis lerni nian lingvon en la Esperanta kurso gvidata de profesoro Wei Yuanshu en la Sxanhaja Fremdlingva Instituto. Du monatojn poste li kaj mi farigxis kunlernantoj de Esperanta kurso sub la gvido de famaj cxinaj Esperanto-veteranoj Venlo Fon kaj Zensto en la Pekina Radiodisauxdiga Instituto. La tagoj de la Esperanto-lernado por Dai estis agrablaj kaj felicxaj. Pro sia spriteco, sagxeco kaj diligenteco li estis tre sxatata de la instruistoj, kaj plie li enamigxis al frauxlino Xue Meixian (Roza), kiu poste farigxis lia versence samideana edzino kaj akompanis lin gxis lia lasta momento. Post la diplomitigxo de la kurso li elektigxis kiel profesia parolisto kaj tradukisto en la Esperanta Sekcio de Radio Pekino (Cxina Radio Internacia) pro sia bona lernado, gxusta kaj bela elparolo de Esperanto kaj naturdotita basvocxo, kaj tiel komencigxis lia Esperanta kariero.

Krom labori kiel parolisto en Radio Pekino, li poste redaktis la organon de la Cxina Esperanto-Ligo "La Mondo", instruis en la Esperanta kurso por altlernejaj instruistoj, kunorganizis multajn internaciajn Esperantajn kunvenojn kaj agadojn, sin okupis pri redaktado, eldonado kaj distribuado de cxinaj Esperantaj gazetoj kaj libroj. Mi povas diri, ke liaj laboroj ampleksis preskaux cxiujn flankojn de la cxina Esperanto-movado. Cxu li estis ordinara aganto en la cxina verdujo, cxu poste li gvide funkciis kiel gxenerala sekretario de la Cxina Esperanto-Ligo, viccxefredaktoro de "El Popola Cxinio" kaj cxefredaktoro de la Cxina Esperanto-Eldonejo, li bone plenumis cxiujn komisiitajn taskojn, kun alta fervoro, klara menso kaj forta sento pri respondeco. Li faris grandan kontribuon al la cxina Esperanto-movado, kaj pro tio cxinaj esperantistoj karmemoros lin kun kora dankemo.

Parolante pri lia kontribuo al la Esperanta movado, mi volas aparte mencii lian gravan rolon en sukcesigo de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en 1986. Dai partoprenis la tutan proceson de la praparado kaj organizado de la Kongreso kaj faris amasegon da detalaj kaj komplikaj laboroj. Kompare kun aliaj universalaj kongresoj, la Pekina UK ne estis perfekta. Alte taksante gxian valoron kaj signifon, oni havis ankaux multajn plendojn pri gxi, pro kiuj mi, kiel unu el la LKK-anoj, kiu respondecis pri la kongresaj kurieroj, sentas ecx nun grandan bedauxron. Sed niaj afablaj legantoj kaj cxeestintoj de la Pekina UK certe scias, ke Cxinio estas disvolvigxanta lando, kaj la 71-a UK estis la plej granda internacia konferenco siatempe okazinta en Cxinio. Oni povas imagi kiom da malfaciloj ni renkontis dum la okazigo de la Kongreso pro limigo de la materiaj kaj homaj fortoj, precipe pro manko de sperto. Kiel sekretario de LKK, Dai portis sur si multe pli grandan sxargxon kaj respondecon ol la aliaj. Foje en la kongresejo mi iris al li por peti helpon. Sed kiam mi vidis lian vizagxon lacegan de zorgoj kaj laboroj, mi povis diri nenion, cxar mi ne volis plu gxeni lin. Kvankam la Pekina UK havis multajn mankojn, tamen gxi, kiel la plej granda esperantista renkontigxo ekster Euxropo kaj unua UK okazinta en Cxinio, skribis brilan pagxon en la historio de la Esperanto-movado cxina kaj internacia. La klopodoj de Dai por la Kongreso kaj montritaj kapabloj trovis rekonon de la publiko, kaj rekompence li estis elektita kiel komitatano de UEA. La Kongreso multe spertigis Dai pri organizado de internaciaj Esperantaj agadoj. Post tio li ludis sxlosilan rolon en sukcesa okazigo de la Kvina Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao kaj la Unua Azia Kongreso de Esperanto en Sxanhajo.

Cxi tie por mi ne necesus pli multe prezenti Dai, cxar li ne estis fremda por vi. Vi ne nur legis lin en artikoloj de EPCx, pli multaj el vi ankaux konatigxis kun li vid-al-vide en diversaj Esperantaj renkontigxoj. Supozeble, gxis nun nuniu el la cxinaj esperantistoj tiel multe montrigxis mondskale en movadaj agadoj kiel Dai. Krome li volontulis unu jaron ekde auxgusto de 1982 en la centra oficejo de UEA. Tio ne nur havigis al li bonan konon pri la kerno de nia movado, sed ankaux ebligis al li vaste kontaktigxi kaj amikigxi kun diverslandaj Esperantaj organizajxoj kaj aktivuloj kaj bone kunlabori kun ili . Liaj amikoj trovigxis tra la mondo, kiuj versxis al li abundon da amo kaj konfido, cxu li ne sentis sin fiera kaj felicxa pro tio! Auxguste de la pasinta jaro li lastfoje sin montris en la Montpeliera UK ja por adiauxi niajn karajn legantojn kaj siajn amikojn, kvankam nek li, nek vi antauxvidis tion.

Mi kaj miaj kolegoj en la redakcio kutime nomis Dai Song'en "Xiao Dai". En la cxina lingvo "Xiao" estas epiteto antaux la nomo, kiu signifas "malgranda aux juna". Efektive Dai estis ankoraux tre juna. Li estis tro juna por forlasi sian familion, kiu bezonas lian amon de edzo, patro kaj filo. Li estis tro juna por forlasi nian movadon, kiu bezonas lian talenton, sperton kaj energion. En Cxinio funebrado de blankharuloj (maljunaj gepatroj aux geavoj) al nigraharuloj (junaj gefiloj aux genepoj) estas rigardata kiel plej granda malfelicxo, kaj la forpaso de Dai surscenigis gxuste tian tragedion, cxar li forlasis ankaux sian 92-jaran patrinon, kiu bezonas lian vivtenon. En tiu trista tempo mi kaj liaj aliaj kolegoj en la redakcio kaj cxinaj esperantistoj volontas dividi kun lia familio la malfelicxon, samtempe ni bezonas subtenon, helpon kaj kuragxigon de niaj karaj legantoj por ke ni havu forton dauxrigi lian kaj ankaux nian komunan verdan aferon.

Por cxiam juna restos Dai en nia koro.

________________________

* Prezidantino de CxEL, eksa viccxefredaktoro de EPCx.