LI MALGRASIGxIS PRO NOVA SxAKO

Sinjoro Verda Dian inventis cxinan Esperantan sxakon, kiu bazas sin sur tradicia cxina sxako kaj asimilas ludmanieron de internacie populara sxako. Nun la nova sxako havas amantojn ne nur en Cxinio, sed ankaux en aliaj landoj.

de XIANG HONG

EN la okuloj de ordinaruloj li estas iom stranga.

Ni rigardu lian aspekton. Li estas mezstatura kaj grizhara, kaj sur lia sulka vizagxo pendas grandaj okulvitroj. Sur stratoj de Chengdu lia cxiam portata nigra sako ebligas al vi tuj rekoni lin en la movigxanta homamaso. Sur la sako estas presita sxakskatolo kun vortoj "cxina Esperanta sxako". Se iu scivoleme demandas lin, kio estas cxina Esperanta sxako, liaj profundaj okuloj tuj heligxas kaj li ekrekomendas gxin. Se li renkontas iun interesigxantan pri lia nova ludo, ili surloke ekludas.

Li havas strangan nomon "Verda Dian", kiu estas unu el liaj plumnomoj. Antaux la emeritigxo li estis laboristo de elektraparata fabriko de Chengdu. Dian (elektro) montras lian profesion kaj esperon, ke li vivos energie kaj vigle kiel elektro. Verda simbolas Esperanton, cxar li estas esperantisto. Li uzas Esperanton por disvastigi la novan sxakon. Malmultaj homoj scias kaj mencias lian originan nomon Wang Xinqing donitan de lia patro, kiam li naskigxis en 1940. Lia origina nomo entenas la esperon de lia patro, ke li farigxos promesplena junulo en la nova epoko. Tiusence Verda Dian ne vanigis la esperon de sia patro kaj elektis reformadon de cxina sxako kiel sian amatoran karieron.

"Li ne bedauxras malgrasigxon pro la kariero," tio estas gxusta jugxo pri Verda Dian kaj lia sxako. Li diris, ke en sia juneco li tre interesigxis pri nova ludo de tradicia sxako kaj poste klopodis por disvastigi la novan sxakon.

Verda Dian tre sxatis cxinan sxakon jam en la infaneco. Kiam li iom post iom spertigxis, li malkontentigxis pri la tradicia ludo: Kial "regxo" ne povas eliri el sia palaco kaj gvidi la "soldatojn"? Kial la "soldatoj" povas nur antauxeniri, sed ne malantauxeniri? Kun la demandoj li energie studis la antikvan cxinan libron "Batalarto de militsciencisto Sunzi" kaj la regulojn de la internacie populara sxako, kaj post 30 jaroj, en 1993, li publikigis projekton de nova cxina Esperanta sxako, kiu similas al la tradicia cxina sxako. La ludo estas pli libera kaj sur la sxakpecoj, krom cxina ideogramo, estas ankaux cxina fonetika transskribo kaj Esperanta nomo. Laux la novaj reguloj de Verda Dian "cxevaloj" povas pasxi rekte kaj oblikve kaj transiri alian blokantan sxakpecon, "cxefministroj" povas batali trans la rivero, kaj "soldatoj" povas movigxi cxien. "Regxoj" de la du flankoj povas eliri el sia palaco kaj stari vizagxon kontraux vizagxo.

Por disvastigi la novan sxakon, Verda Dian dedicxis grandan energion kaj pagis multe. Kompreneble, li konas multajn sxakamantojn. Komence, li sola rekomendis la sxakon al logxantoj de Chengdu kun granda malfacilo. Kaj nun la nigra sako kun sxaktabulo cxiam portata de li estas lia registrita marko. La novaj amikoj farigxis fervoraj propagandantoj de lia sxako. La gvidantoj kaj kolegoj de lia fabriko donis al li grandan helpon. La fabriko de cxina sxako de Chengdu kaj la Chengdu-a Esperanto-Asocio faris kontrakton pri produktado de la nova sxako. Laux nekompleta statistiko, nun pli ol 10 000 logxantoj de Chengdu scipovas ludi la novan sxakon, kaj konkursoj de rapidsxako kaj nova sxako subvenciita de iu jxurnala reklama kompanio jam okazis po 4 fojojn. La nova sxako ne nur estas akceptita de cxinoj, sed ankaux vojagxis en Euxropo kaj Japanio dank' al Esperanto. Pli ol 40 en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj raportis pri Verda Dian kaj lia sxako. Verda Dian kaj liaj sxakamantoj fondis preparan grupon de la Asocio de Cxina Esperanta Sxako kaj presis cirkulerojn kaj periodajxon per sia propra mono. Verda Dian tiel absorbigxis en sia sxako, ke li forgesis, kie kaj kiam li perdis 9 fotografilojn. Li vivas en soleco, post kiam lia edzino ne toleris lin kaj forlasis lin. Malgraux tio, lin konsolas la komentario de la sxakamantoj: "La nova sxako estas pli fleksebla kaj amuza ol la tradicia." Ankaux la prezidanto de la Sichuan-a Sportscienca Instituto diris: "La nova ideo de la nova sxako indas studon."

Verda Dian resumas: "Mi cxiam havas la devizon kuragxe fantazii. Mi tiel faris, kaj tio estas sukceso.

(Adreso: Verda Dian, Xuguang Dianqichang, CN-610083 Chengdu, Sichuan, Cxinio)