Nova agrara legxo

de XIN WEN

CHEN Shuangxi estas kamparano de Queshan-gubernio, Henan-provinco. Ekster lia atendo, maje de 1998 la arbaro, lauxkontrakte kulturata de li dum 20 jaroj, estis arbitre okupita de vilagxaj kadroj kun preteksto konstrui fabrikon. Antaux tio Chen kaj lia familio jam investis pli ol 400 000 juanojn por la forstumado. La monsumo estis sxparita de lia tuta familio en multaj jaroj.

Gxuste kiam Chen sin preparis por fari akuzon en la gubernia jugxejo, la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio publikigis novan "Agraran Legxon" kaj dank' al tio la arbaro revenis al sia mastro.

La nova legxo montras, ke kontrakto pri terkulturado validas 30 jarojn kaj la rajtoj de la kamparanoj pri terkulturado estas defendataj de la legxo.

Praktiki lauxkontraktan respondecan produktan sistemon ellaboritan en 1978 estas unu el la gravaj enhavoj pri la kampara ekonomia reformado. La kontraktoj faritaj tiam validis jam 20 jarojn. Dum tiuj 20 jaroj la kamparanoj donis kontingenton de siaj rikoltoj al la sxtato kaj proprigis la ceteran. Tio rompis la malnovan sistemon de egalisma distribuado kaj iagrade levis la kamparanan labor-entuziasmon. Cxar iuj kamparanoj maltrankvilis pri eventuala sxangxigxo de la politiko, tial ili ne volis elspezi multe por kampo-konstruado. Nun la nova legxo difinis, ke la politiko ne sxangxigxos en la venontaj 30 jaroj, tial la kamparanoj povas defendi siajn rajtojn per la legxo. Oni diris: "Nun ni komplete liberigxis el maltrankvilo."

Krome, la nova agrara legxo defendas la rajtojn de la kamparanoj en multaj flankoj. En la lastaj jaroj pro lokaj kaj portempaj interesoj iuj lokaj registaroj kontrauxlegxe vendis teron kaj multe reduktis la agraron. La nova agrara legxo difinis, ke nur la provincaj kaj pli altnivelaj popolaj registaroj rajtas sxangxi agrojn en konstruejojn laux la gxenerala loka programo, por ke oni uzu kiel eble plej malmulte da agroj por konstrua celo.

Batalo kontraux kontrabando

de JI SI

ANTAUx nelonge la Centra Televizio de Cxinio, kiu havas 700 milionojn da rigardantoj, telesendis televidan filmon pri batalo kontraux kontrabando, kio vekis grandan atenton cxe la publiko. Sur ekrano oni vidis la animskuan batalon kontraux kontrabandistoj kaj informigxis, ke kontrabandajxoj sencxese invadas la cxinan merkaton kaj multe damagxas la socion.

Fakte kontrabando estas kaj konata kaj fremda por cxinoj. Oni acxetas kontrabandajxojn sen scii la kanalon de la varoj kaj nur tre malmultaj scias pri kontrabando.

Komence de la 80-aj jaroj pro vigligxo de ekstera komerco kontrabando aperis unue en la regionoj cxe la orienta marbordo de Cxinio. Tiam oni kontrabandis cxefe elektronikajn brakhorlogxojn, sxtofojn, cigaredojn kaj hejmajn elektrajn aparatojn en malgranda kvanto. En la 90-aj jaroj plimultigxis tiaj aferoj kaj multe kreskis monsumoj de la kontrabandajxoj. Tiam la kontrabandoj faritaj de entreprenoj konsistigas pli ol 80% de la traktitaj kazoj. Kontrabandajxoj estas ne nur cigaredoj, auxtomobiloj, kemiindustriaj materialoj, tekstilajxoj kaj sxtalajxoj, sed ankaux petrolo kaj kuir-oleo. Oni kontrabandas ankaux legxe malpermesitajn pafilojn, toksikojn, nekvarantenigitajn fruktojn kaj piratajn diskojn. Ekster la teritorio de Cxinio nun aktivadas profesiaj kontrabandaj bandoj. Ankaux iuj enlandaj entreprenoj pli kaj pli multe kontrabandas por eviti doganon.

Laux statistiko, de januaro gxis oktobro 1998 la cxinaj doganoj malkovris entute 5?59 kontrabandojn kun valoro de 9.52 miliardoj da juanoj.

Kontrabando ricxigis malmultajn homojn, sed kauxzis depresion de iuj entreprenoj. Ekz. pro kontrabando la auxtomobila industrio cxiujare suferis perdon de miliardoj da juanoj. Iuj fabrikoj devigite reduktis aux cxesigis sian produktadon pro invado de kontrabanditaj auxtoj en la merkaton. En la meza periodo de la 90-aj jaroj pro kontrabando iuj sukeraj fabrikoj en nordorienta Cxinio havis grandan malfacilon en vendo de siaj varoj kaj la kamparanoj ne plu sin okupis pri tradicia kulturado de beto, grava materialo de sukero.

Cxinio, kiel disvolvigxanta lando, povas kaj devas protekti sian nacian industrion. Tiukampe dogano ludas gravan rolon. Pro tio la sxtato multe impostas ne nur cigaredojn kaj vinon, sed ankaux auxtomobilojn, elektronikajn aparatojn kaj hejmajn elektrajn aparatojn.

Nun en bona kunlaboro la doganoj kaj industriaj-komercaj administracioj plifortigis kontrauxkontrabandan laboron sur maro, cxe marbordo kaj en haveno kaj merkato, severe punas kontrabandistojn kaj jam akiris sukcesojn. Dank' al ilia efika laboro la prezo de iuj specoj de petrolo, devigite mallevita antauxe pro kontrabando, nun kreskis kaj produktoj de iuj rafinejoj denove akiris grandan debiton. Tamen pro diferenco de la prezoj en- kaj eksterlandaj la batalo kontraux kontrabando restas longtempa kaj peniga. Koncernaj oficistoj diris, ke la Gxenerala Dogana Administracio de Cxinio jam ellaboris novan sistemon por fari efikan, kompletan kaj cxiuhoran preventon kaj kontrolon de kaj batalon kontraux kontrabando kaj la sxtato fondis kontrauxkontrabandan policon.

KURANTAJ AFEROJ

*Laux statistiko, la produktokvanto de fridujoj, lavmasxinoj, elektraj ventumiloj, gladiloj kaj marmitoj, bicikloj, poragrikultura plasta membrano, hejmaj ceramikajxoj kaj ledaj sxuoj de Cxinio okupas la unuan lokon en la mondo; tiu de biero, sinteza lesivo kaj salo ?la duan lokon; kaj tiu de papero, kartono, sukero, klimatiziloj kaj brakhorlogxoj ?la trian lokon. Nun Cxinio produktas 260 000 specojn da malpez-industriaj varoj kaj cxiujare liveras al la merkato 10 milojn da novspecaj varoj.

* Kvankam Cxinio suferis de eksterordinara inundo en 1998, tamen gxia totala grena produktokvanto atingis 490 milionojn da tunoj, preskaux egale al tiu en 1997.

* La unua cxina novjarcenta auxtomobilo kun marko Buick estis farita de la Universala Auxtokompanio kune investita de Cxinio kaj Usono. Tiu cxi estas la plej granda kompanio de auxtoj investita de Cxinio kaj alia lando, kun jara produktokvanto de 100?00 auxtoj. Pli ol 40% de gxiaj pecoj estis produktitaj de Cxinio.

* Nun Cxinio penas por starigi universalan teran reg-reton por doni gxustajn veterinformojn de la spaco de kelkdek gxis mil kilometroj super la terglobo. Tio servos al lancxo de satelito, navigado de kosmosxipo, irado de kosmonauxtoj en la spaco kaj pilotado de aviadilo kaj sxipo. La reto faros prognozojn pri la suna sxtormo, ter-magneta sxtormo kaj elektromagneta radiado por preventi misfunkcion kaj falon de satelitoj, malgxustan lokalizon de pilotado, cxeson de komunikado ktp.