Profesia edukado en Cxinio

?Antaux 1979 la profesia edukado ankoraux mankis en Cxinio.

?La diplomitoj el la profesiaj mezlernejoj estas anticipe akceptitaj de la bezonantaj entreprenoj.

?Diplomitoj el la profesiaj mezlernejoj eminente faras la laboron en iuj postenoj, en kiu ne lertas tiuj el altlernejoj.

?La profesiaj mezlernejoj donas pli grandan atenton al kunlaboro kun la entreprenoj, kiuj bezonas iliajn diplomitojn.

de PANG NAIYING

ANTAUx ol Cxinio ekpraktikis la reformadon kaj pordomalfermon en 1979, la profesia edukado estis subveoluinta en Cxinio. La diplomitoj el mezlernejoj plejparte ricevis nenian profesian trejnadon antaux ol trovi okupon. Siatempe, la mezgradaj kolegioj por instruistoj kaj teknikistoj konsistigis cxefan parton de la cxina profesia edukado.

Teknikaj mezlernejoj, kiuj ekfunkciis en la 50-aj jaroj, multigxis al 3?04 dum tiuj pli ol 40 jaroj. Ili kulturis entute 9 milionojn da diplomitoj. En la lastaj jaroj multaj iliaj diplomitoj ne estis sxatataj de la entreprenoj, kiuj bezonis labormanojn, malgraux ke la sxtato respondecis pri ilia okupo, pro iliaj malnovaj studfakoj. Nun teknikaj lernejoj ekhavis novan funkcion: kulturi ne nur teknikajn laboristojn, sed ankaux senlaborigxintojn. Krome, en la cxina kamparo funkcias elementaj kaj mezaj agrikulturaj lernejoj. Antauxe ili akceptis nur kamparanajn gefilojn el elementaj kaj mezgradaj lernejoj. Kvankam ili ludis ian rolon por edukado kaj agrikultura progresado en foraj malricxaj montregionoj, tamen ili ne liberigxis el la tradicioj de kruda terkulturado.

Evidente, la elementa kaj mezgrada profesia eduko ne plu tauxgis por ekonomia disvolvigxo. En 1980 la unuaj profesiaj altlernejoj kaj mezlernejoj naskigxis kaj rapide disvolvigxis (Rigardu tabelon 1). La profesiaj mezlernejoj havas 4.31 milionojn da lernantoj kaj cxiujare akceptas 1.8 milionojn da novaj lernantoj. La proporcio de la lernantoj de profesiaj mezlernejoj kaj tiuj de la ordinaraj havas grandan sxangxigxon (Rigardu tabelon 2).

POR KONTENTIGI LA SOCIAN BEZONON

Kun disvolvigxo de la merkata ekonomio, progreso de sciencoj kaj tekniko, pliigxo de intersxangxo kun aliaj landoj kaj altigxo de la popola vivnivelo, aperis multaj nove starigitaj entreprenoj, kiuj urgxe bezonas ne nur scienc-teknikajn ekspluatantojn, sed ankaux alte klerigitajn laboristojn kapablajn por modernaj produktado, administrado kaj servado al la tuta socio. Gxuste por tio, diversaj profesiaj mezlernejoj starigis jenajn studfakojn, t.e. komercaj publikaj rilatoj, komputilo-aplikado, turismo, servado por eksteraj aferoj, medikamenta negoco, dekoracia belarto, kuirarto, kosmetiko, agrikultura konstruo... Dank' al tio, kvankam la sxtato ne plu respondecas pri laborigo de diplomitoj el tiuj lernejoj, tamen ili centprocente povas trovi okupon laux deziro en intensa konkurenco en la laborperejo. La lernantoj diplomigxas en julio cxiujare kaj jam en majo ili estas anticipe akceptitaj de la entreprenoj, kiuj bezonas ilin. Informigxinte pri la socia bezono la lernejoj gxustatempe reguligas la fakan strukturon. Antaux kelkaj jaroj, la Pekina Praktika Belarta Lernejo havis studfakon por modelinoj de kostumo-acxeta gvidado, poste, rimarkinte, ke la fako malvaste uzeblas, oni gxustatempe gxin anstatauxigis per tiu de etiketaj modelinoj. La diplomitoj kapablas ne nur bone funkcii en publikaj aferoj, sed ankaux bone servi kiel modelinoj.

La profesiaj mezlernejoj arangxas sian fakan strukturon tute laux la merkata bezono, tion ne povas fari la tradiciaj mezgradaj kolegioj nek altlernejoj. Por kulturi fakulojn kun multflankaj kapabloj la lernejoj ne nur funkciigas kursojn pri sociaj rilatoj, komercaj aferoj, uzo de modernaj oficaj instalajxoj, sed ankaux instruas auxto-stiradon, muzikilo-ludadon, kantadon, dancadon, kosmetikon, donaco-pakadon k.a. Tiel, sxtataj organoj, famaj kompanioj, entreprenoj administrataj de alilandanoj konkure dungas diplomitojn el profesiaj mezlernejoj, opiniante, ke kvankam ilia teoria nivelo estas malalta ol tiu de diplomitoj el altlernejoj, tamen ili estas kapablaj en praktikado. Ili perfekte faras la laboron sur iuj postenoj, kiun ne bone faras diplomitoj el altlernejoj.

La profesiaj mezlernejoj donas grandan atenton al trejnado de teknika kapableco. Cxiuj fakoj posedas praktikan bazon en kaj ekster la lernejo. Ilia lernotempo estas 3-jara. Dum la unuaj 2 jaroj, oni donas kulturajn kaj fakajn lecionojn; kaj plie praktikado estas farata en duono de la tempo de la fakaj lecionoj. En la 3-a jaro, la lernantoj faras praktikadon ekskluzive. Fakte, jam dum la lernado ili ekservas al la socio. Ekz., 60-70 lernantoj en la komputila fako de la Pekina Praktika Belarta Lernejo partoprenas cxiujare la pekinan jugxadon per komputiloj pri mezgrada ekzameno. Dum la 4-a Monda Virina Konferenco, 7-a kaj 11-a Aziaj Sportkonvenoj kaj aliaj gravaj internaciaj kongresoj, la lernantoj en fakoj de publikaj rilatoj de pekinaj profesiaj mezlernejoj servis por diversaj gravaj eksteraj aferoj, tiuj en huj-a kuirarta fako de la Nacia Profesia Mezlernejo plene montris sian lertecon kaj regalis islamanojn el diversaj lokoj de la mondo per bongustaj islamaj pladoj.

POR KE CxIU FARIGxU KAPABLULO

En Cxinio nemalmultaj gepatroj arangxis por la infano jenan vivvojon: lernado en elementa lernejo, mezlernejo, kaj altlernejo por trovi bonan okupon. Sed la nuna eduka stato de Cxinio ankoraux ne povas kontentigi la deziron de cxiuj. Pro tio, profesiaj mezlernejoj multe helpas tiujn, kiuj malsukcesis en ekzamenoj por eniri en altlernejon, kiel eble plej rapide farigxi kapablulo.

En la 18-a Azia Konkurso de Tondfasono kaj Kosmetiko cxina knabino Jiang Yongqing, unu el la unuaj diplomitoj de la Pekina Praktika Belarta Lernejo, gajnis cxampionecon de sxminkado por vespera festeno kaj 6 gxeneralajn cxampionecojn de la konkurso. Tio plenigis blankon de Cxinio tiuflanke. Nuntempe sxi laboras kaj kiel internacia komentistino kaj kiel elita instruistino en la profesia lernejo. Per si mem sxi konigis al la lernantoj, ke ankaux en kosmetiko kusxas profundaj scioj.

Por ke la lernantoj posedu plej bonan teknikon, la lernejo elspezis grandan sumon da mono por acxeti avangardajn instalajxojn el alia lando, starigis sian praktikan bazon, Kosmetikejon Monita, kaj dungis en- kaj eksterlandajn fakulojn. Nelonge poste, la praktikantoj igis la kosmetikejon vaste konatan tra Pekino kaj altiris al si multajn famajn artistojn. Li Dongtian, kiu instruis en la lernejo post sia diplomitigxo, estis invitita de televid-teatra trupo fari hararangxon de aktoroj. De pluraj jaroj, instruistoj kaj lernantoj de tiu lernejo plurfoje akiris premiojn en gravaj konkursoj en- kaj eksterlandaj. Nuntempe, iuj diplomitoj laboras en hoteloj, aliaj mem funkciigas kosmetikejon kaj triaj lernas en Britio.

Instruisto diris, ke iuj lernantoj ne bone lernis antauxe, kaj se ili dauxrigus sian lernadon en ordinara mezlernejo, estus malfacile por ili sukcesi en ekzamenoj por eniri en altlernejon, sed en profesia supera mezlernejo ilia kapablo estis ekspluatita kaj fortigita, pro tio ili retrovis memfidon kaj havigis al si diversajn sxancojn kaj perspektivon ne malpli bonan ol tiu de studentoj.

Laux politiko de la sxtato, diplomitoj el mezlernejoj rajtas partopreni en la ekzamenoj por altlernejo, sed tiuj el la profesiaj, ne. Ili havas la rajton nur post 2-jara laborado. Ekde 1996, la sxtato permesis al ili partopreni la ekzamenojn por eniri en koncernan profesian altlernejon tuj post kiam ili diplomigxis. Diversaj profesiaj kaj teknikaj normalaj altlernejoj ekakceptis eminentajn lernantojn por elbaki ilin en instruistojn en profesiaj mezlernejoj. En tiu jaro 21 el la 22 kandidatoj el komputila fako en la Pekina Praktika Belarta Mezlernejo sukcese eniris en profesian altlernejon post la ekzamenoj; kaj tiuj de belarta fako plejparte eniris en belartajn altlernejojn tre famajn en Cxinio. Evidente, diplomitoj el tiaj mezlernejoj estas multe pli fortaj ol tiuj el la ordinaraj.

Kompreneble, multaj el ili partoprenas en la por-adoltaj ekzamenoj por altlernejo. Laux ili, por la scio-ekonomio de la 21-a jc., lernado estos dumviva tasko.

KUNE FUNKCIIGI LERNEJON

La Pekina Profesia Mezlernejo de Eksteraj Aferoj kaj la Pekina Hotelo kune funkciigas lernejon, laux bezono de la hotelo, kiu liveras teknikan direkton kaj praktikan lokon. Se la lernantoj estas dungitaj de la hotelo post praktikado, la lasta pagas trejnan elspezon al la lernejo. Dank' al tio, oni ne plu blinde kulturas lernantojn kaj samtempe grandigas ekonomian forton de la lernejo.

Iuj sxtat- kaj provinc-nivelaj profesiaj mezlernejoj formigxis el pluraj lernejoj. Gxenerale, ili estas potencaj kaj pro kapitalo kaj pro avantagxo. Nun, oni funkciigas lernejon ankaux kune kun alilandaj entreprenoj, ekz., la Pekina Lernejo por Servo al Eksteraj Aferoj kaj iu germana instituto kune funkciigas la Lernejon Cxin-Germanio kaj reciprokas lernantojn. En la urbo Tangshan, Hebei-provinco, estas plenumata kunlabora programo pri Edukado de Cxinaj kaj Germanaj Kamparanoj. La cxina flanko liveras lokon kaj respondecas pri lernanto-akceptado kaj administrado, kaj la germana respondecas pri teknikaj instalajxoj kaj instruado.

En Shaoyang, Hunan-provinco, dek profesiaj mezlernejoj kaj cent kamparaj agronomiaj teknikaj lernejoj kulturis mil scienc-teknikajn familiojn kiel ekzemplojn, kiuj gvidas kelkdek mil kamparanajn familiojn sin ricxigi kaj estas multe sxatataj de la popolo.