Mi faris fotojn por Bancxen-lamaoj
la 10-a kaj la 11-a

de CHENG WEIDONG

KIEL fotisto mi iam oficvojagxis en Tibeto kun Bancxen Erdini la 10-a. Dum 1988-1998 mi funebris pri Bancxen la 10-a kaj gratulis Bancxen la 11-an pro lia surtronigxo post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno. Kiam mi faris fotojn pri tiuj gravaj eventoj, restis al mi multaj neforgeseblaj rememoroj.

LA LASTAJ FOTOJ

Tuj post la Novjara Tago de 1989, Bancxen la 10-a preparis vojagxon al Tibeto por inauxguri la komunan relikvan stupaon por Bancxen-lamaoj la 5-9-aj. Estis vintro. Multaj persvadis, ke li iru en alia sezono, cxar oksigeno ege mankas al Tibeto en vintro. Sed li insistis, dirante, ke estas nesxangxebla la tago de inauxguro decidita post sutrolegado kaj auxgurado.

Antaux la vojagxo li preparis por cxiuj konatoj donacojn, inter kiuj estis liaj fotoj. Donacante ilin, li diris cxiam kun rideto: "Ne forgesu, ke Bancxen la 10-a estas dikulo." Tiam neniu havis tempon multe pensi pri tio, cxar liaj 20 tagoj en Tibeto estis plene arangxitaj. Preskaux cxiutage li povis ripozi nur en profunda nokto. Cxiufoje, kiam liaj kuracistoj volis fari al li korpo-ekzamenon, li, frapante la bruston, diris, ke li tre bone fartas.

La 28-an de januaro mi intervjuis lin. Li parolis en bona humoro pri Congkapa, fondinto de la flava sekto de la tibeta budhismo, pri la forpasintaj Bancxen-lamaoj, kiuj amis kaj la patrolandon kaj la religion, pri la religia politiko de la sxtato, pri sia ideo disvastigi la tibetan budhismon?Ecx antauxvespere de sia forpaso li gaje cxeestis amuzan vesperon. Vidinte, ke li estas ege gxoja, mi levis mian foto-aparaton kaj faris kelkajn fotojn por li. Sed tute ekster mia atendo, tio estis liaj lastaj fotoj.

"NI FARU DENOVE"

Kvankam Bancxen Erdini la 10-a estis gvidanto de la tibeta budhismo kaj unu el la sxtataj gvidantoj, tamen li estis alirebla kaj serena. Cxiufoje, kiam mi volis foti aux intervjui lin, li gaje akceptis tion, kaj kelkfoje li ecx atentigis min pri lumo kaj sxparo de filmo.

Tiutage, post inauxguro de la relikva stupao, oni prezentis donacon al li por esprimi respekton. Ankaux mi volis tion fari, sed mi portis kun mi nenion alian krom la foto-aparato. Do, mi prenis blankan silkan rubandon kaj diris al li kun rideto: "Majstro, mi nenion preparis, do mi prezentas al vi la blankan silkan rubandon pruntitan cxe vi." Kiam mi respektoplene prezentis la rubandon al li, li frapetis mian kapon kaj diris kun rideto: "Vi multe laboris, mi donacas gxin al vi." Kiam li metis la rubandon sur mian kolon, la lampeto de la foto-aparato ne lumis, cxar la obturilo rigligxis. Rigardante la majstron, mi diris: "Bedauxrinde, la gravan momenton mi ne kaptis." Sed li diris: "Ne gravas, ni faru denove." Mi gaje ridis, kaj sukcesis tiu valora foto kun la majstro.

GRANDA BEDAUxRO

Tiutage la majstro laux rito karesis la kapon al la adeptoj, kiuj staris en longa vico. Cxe la sunsubiro la logxejon de la majstro lekis belaj sunradioj kaj la majstro en ora tibet-nacia robo aspektis pli granda kaj forta. Mi tre volis foti lin tute solan, sed mi ne povis gxeni lin. Post kiam li finis sian kareson por la lasta adepto, la suno jam subiris. Li starigxis, etendis siajn brakojn kaj demandis min, cxu mi ankoraux volas foti lin. Mi respondis kun bedauxro, ke la lumo ne tauxgas kaj mi faros tion estonte. Du tagojn poste, la majstro forpasis. Tio lasis al mi grandan bedauxron por mia tuta vivo.

"BELAJ ESTAS LA FOTOJ, KIUJN VI FARIS!"

Tri jaroj jam pasis post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno kaj la aprobo de la centra registaro de Cxinio por la surtronigxo de Bancxen la 11-a en novembro l995. Li, viva budho, naskigxinta sur pasxtejo en norda Tibeto, multe kreskis ne nur fizike, sed ankaux intelekte, dank' al siaj instruistoj kaj sutro-edukistoj. En 1996 li sxramanigxis laux la rigora rito de la tibeta budhismo kaj en 1998 li ricevis verto-aspergon laux la doktrino de gxia esotera sekto. Dum tiuj tri jaroj mi faris multajn fotojn pri aktivadoj de Bancxen la 11-a. Kvankam mi ne havis multe da sxancoj paroli kun li, tamen li profunde impresis min per sia deca konduto.

Bancxen la 11-a cxiam aspektas trankvila. Kiam li gvidas budhismajn aktivadojn, li neniom maltrankvilas antaux granda amaso da homoj. Li recitas la sutron gxuste, ritme kaj klare, cxiam kun majstra sinteno.

Li estas infano kun bona memoro. Foje mi konigis al li mian nomon en han-lingvo. Li ne nur bone memoris gxin, sed ankaux bone prononcis gxin. Li tre sxatis la fotojn faritajn de mi, levis ilin kaj kapjesis al mi. Kelkfoje mi instruis al li fari fotojn per mia foto-aparato. Post pluraj kontaktoj, ni pli bone konis unu la alian. Cxe nia renkontigxo li salutis min en han-lingvo: "Saluton, Cheng Weidong!" Kaj mi reciprokis en la tibeta lingvo: "Renbuqin (signifanta respektoplenan saluton al la majstro)!" En iu tago de julio 1998 li atenteme skribis sur mia bildkajero en la tibeta lingvo: "Cheng Weidong, belaj estas la fotoj, kiujn vi faris!" kaj bonorde subskribis la kajeron.

Dum la tagoj kun Bancxen-lamaoj la 10-a kaj la 11-a, mi vidis, kiel ili vivis kaj vivas kiel gvidanto de la tibeta budhismo, kaj konis, ke ili vivis kaj vivas vivon tute saman kiel tiu de ordinaraj homoj. Mi karmemoras Bancxen la 10-an, kiu vivos cxiam en mia koro. Kaj mi kore deziras, ke Bancxen la 11-a sane kresku, heredu la virton de Bancxen la 10-a kaj efektivigu lian ideon.