ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

* Invitite de la Nutrajxa kaj Agrikultura Organizo de UN, prof. Lee Chong-Yeong, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio lekciis en la sudorienta cxina urbo Nankino inter la 5-a kaj 13-a de novembro 1998. Survoje li restis en Pekino unu tagon kaj gastante cxe EPCx-redakcio faris prelegon titolitan "Esperanto en la 21-a jarcento ?oportunoj kaj defioj". En Nankino li havis tre agrablan renkontigxon kun lokaj esperantistoj.

* En la 10-a kaj 11-a de oktobro 1998 okazis kunveno de membroj de la Tianjin-a Esperanto-Asocio. En la kunveno oni resumis la laboron de la asocio en la pasinta jaro, honoris aktivulojn kaj elektis novan konsilion de la asocio. Dum la kunveno estis ankaux forumo, prelego kaj amuza vespero. Partoprenis preskaux 40 membroj, kun 2 samideanoj el Auxstralio.

FRANCIO

* Fine de 1999 la konata tradukisto, eseisto kaj vortaristo Fernando de Diego farigxos 80-jara. Por inde omagxi la jubileulon kaj ties vivo-verkon en la servo de nia traduk-arto, Edition Iltis preparas apartan fest-libron. La prepar-laboroj jam komencigxis kaj listo de la kontribuantoj nun formigxas. Kunlaboremuloj ankoraux ne invititaj, bv. kontakti la eldonejon. Same cxiuj personoj, kiuj deziras enskribigxi en la Tabula Gratulatoria (Listo de la gratulantoj). Skribu al: Edition Iltis, B.P. 30, F-57520 Grosbliederstroff, Francio. (Edition Iltis)

SERBIO

* Esperanto Ligo de Serba Respubliko (parto de Bosnio kaj Hercegovino) denove organizis Esperantan renkontigxon en Prijedor de la 28-a gxis la 30-a de auxgusto 1998. Partoprenis cxirkaux 40 esperantistoj el Respubliko Serba kaj Jugoslavio. Cxefa temo de la renkontigxo estis "Esperanto sur turno de jarmiloj". Fakte oni parolis pri "Kampanjo 2000". Cxefdelegito de UEA por Jugoslavio sinjorino Milica Risticx-Dokmanovicx subportis antauxparolon pri Kampanjo 2000. Direktoro de Instituto por Esperanto el Belgrado sinjoro Borisxa Milicxevicx parolis ankaux pri Kampanjo 2000 kaj pri plano de la Instituto kiel konkreta kontribuo al Kampanjo 2000. Prezidanto de Esperanto-Ligo de Respubliko Serba sinjoro Micxo Vrhovac raportis pri gxisnunaj rezultoj de Kampanjo 2000 kaj esprimis opinion ke cxi tio estas tre grava momento de Esperanta historio. Aparte interesa parto de programo estis promocio de "Antologio de serba poezio (1200-2000)", kiun eldonis Serba Esperanto Ligo. Tio estas la plej granda kaj valora eldono en pasinta tempo en Jugoslavio en Esperanta kampo. La antologio estas aperigita en belegaj kovrilpagxoj kaj havas 500 pagxojn kun 284 poemoj de 92 auxtoroj. La sekva renkontigxo okazos en Teslicx de la 22-a gxis la 24-a de julio 1999. (Esperanto Ligo de Respubliko Serba)