Intervjuo kun s-ro Keppel Enderby,
nova prezidanto de UEA

DUM la 83-a UK en Montpeliero, Francio, mi havis honoron intervjui s-ron Keppel Enderby, novan prezidanton de UEA. En intertempo inter kunsidoj li gxoje akceptis min kaj afable respondis miajn demandojn.

Wang: Unue mi kore gratulas vin, ke vi estas elektita kiel prezidanto de UEA en la Montpeliera Kongreso. Por ke niaj legantoj pli bone konu vin, mi kore petas vin koncize prezenti vin.

K. Enderby: Volonte. Mi naskigxis en 1926 en malgranda urbeto de Auxstralio. Mi iam aligxis kaj servis en la Auxstralia Flug-armeo. Post tio mi studis juron. Mi laboris ankaux kiel instruisto de juro en la Auxstralia Nacia Universitato en Kanbero, kiel advokato, jugxisto kaj sxtatisto. En 1970 mi elektigxis al la Auxstralia Federacia Parlamento. De 1972 gxis 1975 mi funkciis kiel ministro pri justico, gxenerala prokuroro kaj estrarano de la Auxstralia Laborista Partio; de 1982 gxis 1992 kiel jugxisto de la Supera Kortumo de Nov-Sudkimrio, kaj ekde 1987 kiel prezidanto de la Nov-Sudkimria Sxtata Konsilio pri Reviziado de Punoj de Gravaj Kondamnitoj. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la Nov-Sudkimruja Filio de la Auxstralia Instituto pri Internaciaj Aferoj.

Mi esperantistigxis en 1987. Mi cxeestis fakte mian unuan internacian kongreson en 1988, t.e. la 4-a Pacifika Kongreso, kaj mia unua UK okazis en Kubo en 1990. Post tio mi pli kaj pli interesigxis pri la lingvo Esperanto. Mi estas membro de UEA kaj SAT, komitatano de UEA ekde 1992, prezidanto de Esperanta Jura Asocio ekde 1996, prezidanto de la Auxstralia E-Asocio de 1992 gxis 1998. Sed nun vidu, la vivo estas stranga afero. Mi devas diri, ke mi neniam pensis, ke iafoje mi prezidantigxos en UEA. Nun tio fakte okazis kaj nun mi estas prezidanto de UEA.

Wang: Viaj movadaj kaj nemovadaj travivajxoj montras, ke vi estas la gxusta persono por esti prezidanto de UEA sojle de la nova jarcento. Do, mi sxatus scii, kiujn ideojn vi havas por progresigi la celon aux atingi pli inspirajn sukcesojn de la Kampanjo 2000.

K. Enderby: Tio estas demando interesa, sed ne facile respondebla. Fakte, mia antauxulo, prezidinto Lee Chong-Yeong, multe faris por progresigi la Kampanjon 2000. Nun estas nur miaj fruaj tagoj de mia prezidanteco, do mi unue devas lerni kaj informigxi pri la nuna situacio en la Centra Oficejo de UEA. Mi havas multon por lerni. Sed la Kampanjo 2000 estas grava por pli bone persvadi registarajn instancojn de la mondo trakti Esperanton pli serioze ol ili nun traktas gxin. Oni devas memori ankaux, ke en anglalingvaj landoj, ekz. Britio, Usono, Kanado, Auxstralio kaj Nov-Zelando, kaj en kelkaj aziaj landoj, kiel Hindio, oni ne volas cedi al iu ajn lingvo. Tio estas granda problemo por esperantistoj en anglalingvaj landoj. Kaj tio malhelpas al ni progresigi la Kampanjon 2000. Prioritate, mi donas gravan rolon al la NRO-j, kiuj nun tiom abundas en la internacia vivo de la mondo kaj la rilatoj de UEA kun ili. Mi esperas venontjare aktivi tiuaspekte rilate al eventoj, kiuj okazos en Azio.

Wang: Vi estas de lando anglalingva. Do, mi tre scivolemas, kion vi pretas fari rilate la egalecon inter lingvoj kaj por starigi novan internacian lingvan ordon.

K. Enderby: La fakto, ke mi devenas de lando parolanta la anglan kaj havas la anglan kiel mian unuan lingvon, probable pli konsciigas min pri la manko de justeco en la internacia lingva ordo ol se mi ne estas tia. Laux mi, tio helpos persvadi aliajn pri la maljusteco de la aktuala lingva situacio.

Wang: Mi supozas, ke aziaj samideanoj certe multon atendas de vi, cxar vi venas de la Azi-Pacifika regiono. Cxu vi jam elkovis laborplanon por la azia movado? Se jes, kiuj taskoj estas prioritataj?

K. Enderby: Kiel mi jam diris, mi esperas aktivi en la Azia kaj Pacifika regionoj parte pro la fakto, ke ili pli proksimas al Auxstralio. Mi donu ekzemplon: en oktobro venontjare okazos kelkaj gravaj eventoj en aziaj landoj. Mi menciu nur tiujn cxi: Konferenco de Ne-Registaraj Organizajxoj kun la temo "La rolo de NRO-j en la 21-a jarcento"; la Korea Kongreso de Esperanto; la Japana Kongreso de Esperanto, kaj la Dua Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio. Mi esperas partopreni en almenaux iuj el ili.

Wang: Mi auxdis, ke via edzino estas ne nur bela, sed ankaux kapabla. Cxu sxi multe inspiras vin en via E-agado? Per kia maniero?

K. Enderby: Vi auxdis gxuste, kvankam estas iom embarase lauxdi sxin tiom publike. Mi diru nur, ke ni estas bona teamo.

Wang: Koran dankon pro viaj respondoj. Mi kore deziras al vi brilajn sukcesojn sur via prezidanta posteno.

K. Enderby: Kun plezuro!