Li iris tro malproksimen

de LIU YANMIN

MI iam legis rakonton pri avidulo:Bienulo vizitis tribestron por peti de li terpecon. Tiu tamen diris: "Iru okcidenten kaj faru markon tie, kien vi atingos. Se vi revenos antaux la sunsubiro, do la tero inter cxi tiu loko kaj la marko apartenos al vi."

La suno subiris, sed la bienulo ne revenis, cxar li iris tro malproksimen kaj mortis de laco survoje.

La bienulo ne revenis pro avideco. Sed en la reala vivo estas ankaux aliaj homoj, kiuj ne povas reveni, kvankam ne avidaj.

Foje, mi volis alnajli pentrajxon al muro en la salono. Mi petis helpon de mia najbaro. Gxuste kiam mi volis enbati la najlon, la najbaro proponis: "Estus bone, se vi trovus du pecojn da ligno kaj pendigus la pentrajxon sur ili najlitaj." Mi akceptis lian proponon kaj petis lin sercxi lignopecojn.

Post kelkaj minutoj li trovis la bezonatajn lignopecojn. Mi estis enbatonta la najlon, sed la najbaro diris: "Momenton! Sxajnas al mi, ke la lignopecoj estas iom grandaj. Mi forsegu ilin iomete." Li do foriris sercxi segilon. Apenaux li komencis segadon, li diris: "La segilo estas malakra kaj mi akrigu gxin."

Li havis akrigilon en sia hejmo. Li prenis gxin kaj trovis, ke gxi ne havas tenilon. Por havigi al gxi tenilon li eldomigxis por sercxi arbeton. Kiam li levis mian hakilon por faligi la arbeton, li rimarkis, ke la rusta hakilo tute ne uzeblas. Por senrustigi gxin li devis havigi al si akrigan sxtonon. Por faciligi la akrigadon li devis fiksi la sxtonon, tial li bezonis kelke da latoj. Li do iris al lignajxisto, asertante ke tiu cxi havas pretajn latojn hejme. Mia najbaro foriris, sed ne revenis.

Sendube, mi fine alnajlis la pentrajxon al la muro laux mia maniero. Posttagmeze mi vidis la najbaron surstrate, ke li helpas la lignajxiston elporti grandan elektran segilon el vendejo. Videble, li jam tute forgesis min helpi alnajli la pentrajxon al la muro.

La rakonto konigas, ke sur la vivovojo oni devas de tempo al tempo retrorigardi por scii, cxu li povas reveni antaux la sunsubiro, aux simple halti por pripensi, kien kaj por kio li iras. Eble tio estas utila, por ke li ne perdu tre multe.