Esperanta filalelajxo akompanas lin

de YIN QIN

LA 76-jara Qin Kaiji estas maldika, kun blankaj haroj kombitaj malantauxen. Li malofte ridas, tamen kiam li parolas pri Esperanto kaj Esperanta filatelajxo, li vigligxas. Li diris, ke Esperanto estas grava parto de lia vivo kaj pli kaj pli gravigxas por li.

En juneco li forlasis malsuperan mezlernejon pro malsano. En la hejmo li memlernis Esperanton. En la sekvaj 3 jaroj de 1942 en Chongqing, cxiusemajnfine li vizitis la Chongqing-an Esperantan Korespondan Lernejon, kiun gvidis fama cxina e-isto Venlo Fon. En tiuj tagoj li konatigxis kun fama japana esperantistino Verda Majo kaj ricevis sxian helpon en la lernado de Esperanto.

En 1951 li venis al Pekino kaj eklaboris profesie por "El Popola Cxinio", poste li laboris en la Esperanta Sekcio de la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Cxinio (Guoji Shudian) gxis emeritigxo.

Qin Kaiji verkis kaj tradukis pli ol 100 artikolojn, kiuj estis publikigitaj en revuoj cxinaj kaj alilandaj. Li ankaux partoprenis en kompilado de kelkaj Esperantaj vortaroj, inkluzive de Esperanto-Cxina Vortaro.

Post kiam li emeritigxis en 1984, li tutkore disvastigis Esperanton. Dum 1984-1986 li invitite instruis Esperanton en universitatoj de Kunming, Yunnan-provinco.

Qin Kaiji sxatas filatelon. En la Pekina Filatela Grupo de Esperanto li estas la plej aktiva. En 1994 li kunfondis la Cxinan Felatelan Esperanto-Asocion. De 1939, kiam li eklernis Esperanton, li korespondis kaj intersxangxis posxtmarkojn kun esperantistoj en- kaj eksterlandaj. Li iam studis la rusan lingvon. Fine de la 50-aj jaroj li elrusigis pli ol 20 artikolojn por la cxina revuo "Filatelo". De tiuj artikoloj li informigxis pri la kulturo kaj historio de Rusio.

En 1985 antaux la 1-a Cxina Kongreso de Esperanto, Qin Kaiji iniciatis memorigan koverton kaj skribis por-okazajn vortojn. La memoriga koverto farigxis la unua formala Esperanta filatelajxo de Cxinio. En 1989 okaze de la 130-a datreveno de la naskigxo de Zamenhof, Qin Kaiji iniciatis posxtkarton por rememorigi pri Zamenhof, sur kiu estas presitaj 15 posxtmarkoj pri portretoj de Zamenhof kolektitaj de li. En la lastaj dekkelkaj jaroj li iniciatis pli ol 40 filatelajxojn por rememorigi pri pioniroj kaj subtenantoj de Esperanto, dume li ricevis multe da subtenoj. Cxefredaktoro de "La Verda Lupeo", organo de ELF-AREK, lauxdis lin kaj multfoje publikigis liajn raportojn pri filatelajxoj. Fama cxina verkistino Bing Xin, en 94-jara agxo, dedicxis surskribon al lia filatelajxo. Cxinaj e-istoj Zhang Linrui en Jiangsu-provinco, Xie Shaoxing kaj Tan Ailing en Guangdong-provinco senpage desegnis por li filatelajxojn. Qin Kaiji diris, ke gxis nun li ankoraux ne vidis Xie Shaoxing kaj Tan Ailing. Li kontaktigxis kun ili koresponde, kaj ilia helpo multe kortusxis lin.

Nun Qin Kaiji sin preparas por la 120-a datreveno de la naskigxo de Lusin (1881-1936), fama cxina verkisto. Pro tio li konsultis multajn materialojn.

En la kelkdek jaroj Qin Kiaji konatigxis kun multaj esperantistoj. Kiam iuj maljunaj esperantistoj forpasis, li verkis memorigajn artikolojn por diskonigi iliajn kontribuojn por la cxina Esperanto-movado.

En 1991 lia edzino forpasis. Dum la 40-jara kunvivado la edzino, ankaux esperantistino, donis al li multe da subtenoj. Li kompilis la vortaron "Esperanto-Cxinaj Neologismoj" kiel donacon por sxi.

Nun liaj tri filoj vivas aparte. Sola, li tamen sentas sin libera. Cxiutage li okupigxas pri Esperanto kaj E-filatelajxoj kaj ofte montras siajn filatelajxojn en Esperantaj kunvenoj kaj renkontigxoj.