En tagoj kun japanaj esperantistoj (I)

FLUGO AL NAGOJO

Je la 1-a de oktobro 1998, la Nacia Festo de Cxinio, mi forlasis Pekinon por viziti Japanion, kaj komencigxis mia unumonata vojagxo en la japana Esperantujo.

Jam en la knabeco mi konis Japanion kaj revis viziti tiun najbaran landon. Antaux 10 jaroj mi eklaboris en la redakcio de "El Popola Cxinio" kaj konatigxis kun multaj japanaj esperantistoj. De ili mi pli multe konas Japanion, la vivon de japanoj kaj la japanan Esperanto-movadon. Dank' al la afabla invito de s-ino Morita Yoko, mi realigis mian revon viziti Japanion kaj spertis gxian viglan Esperanto-movadon.

Mia flugo startis de la urbo Tianjin, proksime de Pekino. Post 2 horoj mi jam atingis Nagojon. Tio estis pli rapida ol mia iama enlanda vojagxo. Kiam mi kun gxojo iris al la elirejo, de malproksime mi vidis s-rojn Ikai Yosikazu, kun verdstela flago en la mano, kaj Nagase Yosikatu, prezidanton de la Nagoja Esperanto-Centro. Estis s-ro Nagase, kiu prizorgis mian cxi-fojan vojagxon. Ni jam konatigxis per telefono kaj fakso. Antauxlonge Aichi-gubernio kaj gxia cxefurbo Nagojo kaj mia hejmprovinco Jiangsu kaj gxia cxefurbo Nankino jam farigxis gxemelaj regionoj kaj urboj. Forlasinte la flughavenon, ni unue vizitis la sporthalon de Aichi-gubernio, kiu famigxis pro "tablotenisa diplomatio",* kaj poste ni rigardis du ornamajn kolonojn starigitajn en la urbocentro, kiuj estis donacitaj de Nankino.

En la vespero mi vizitis la Nagojan Esperanto-Centron. La centro ne estas granda, tamen plena de Esperanta etoso. Gxi estas hejmo de nagojaj esperantistoj. S-ro Nagase cxiutage laboras tie. En la bankedo, okazigita de nagojaj esperantistoj por bonvenigi min, mi konatigxis kun prof. Morita Akira, s-ro Renzan Sugihara, s-ro Suzuki Josxihiko... Kune kun nagojaj esperantistoj mi tiel pasigis la Nacian Feston de Cxinio.

LA 85-A JAPANA ESPERANTO-KONGRESO

Antauxtagmeze de la 3-a, s-ro Ikai veturigis min kaj s-ron Nagase al la havenurbo Kanazawa en Hokuriku. Dum veturado ni gxuis belajn pejzagxojn. Kiam ni atingis la Kulturan Halon de Kanazawa, kongresejon, jam estis la 1-a posttagmeze. Ni unue venis al la eksponejo en la unua etagxo. S-ino Morita kaj s-ro Aoki jam tie atendis nin. Ni kune vizitis la ricxan ekspozicion pri la Esperanto-movado de Hokuriku.

Posttagmeze de la 3-a, en la Halo Zamenhof inauxgurigxis la kongreso per forta frapado de japana tamburo kaj kantado de "La Espero". Prelego de la Kongresa Universitato kaj iuj aliaj programoj jam komencigxis antaux la inauxguro. S-ro Kawanisi Teturo, eminenta japana Esperanto-oratoro, kaj aliaj du s-anoj prezidis la inauxguron. Unue s-ro Yamasaki Seiko, prezidanto de la estraro de la Japana Esperanto-Instituto (JEI), salutis la kongreson, kaj s-ro Inumaru Fumio raportis pri la japana Esperanto-movado. La temo de la kongreso estas "Ni agu kiel homaranoj por la terglobo". Oodati Kaoruko, juna esperantistino el Kanazawa, festoparolis Esperante laux la kongresa temo pri difektado de la natura medio de sia logxloko. Tio altiris la atenton de la kongresanoj. Krom pli ol 400 japanaj esperantistoj, ankaux esperantistoj el aliaj aziaj landoj kaj Euxropo partoprenis la kongreson. La Esperanto-Societo de Kanazawa aparte invitis 3 esperantistojn el Suzhou, Cxinio, gxemela urbo de Kanazawa.

Post la inauxguro prof. Lee Chong-Yeong faris prelegon "Esperanto kaj la 21-a jarcento". La deklamado de Matuda Yoko kaj teatrajxo "Kalkulo de vivjaroj" ludata de tri personoj, sur fono de Zamenhofa kariero, ricevis varman aplauxdon.

Samkiel la antauxaj kongresoj, ankaux la cxi-foja okazis en sabato kaj dimancxo. La 2 tagoj de la kongreso estis ricxaj je programeroj. Antauxtagmeze de la 4-a, 20 fakaj kaj aliaj programeroj samtempe okazis. Laux invito de s-ino Doi Cxieko, konstanta kongresa sekretario kaj redaktoro de "Esperanto en Azio", mi cxeestis la kunsidon "Azia Agado". Post la fondigxo de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, la kunsido farigxis konsekvenca.

"El Popola Cxinio" havas multajn legantojn en Japanio. Laux arangxo de la Loka Kongresa Komitato kaj sub helpo de s-ro Nagase, mi okazigis kunsidon de EPCx-legantoj. La kunsidon cxeestis ne nur malnovaj, sed ankaux novaj legantoj. Ili donis proponojn por plibonigo de la revuo. Iuj sugestis, ke en Japanio oni starigu amikan societon de EPCx-legantoj kaj okazigu ekspozicion de cxinaj eldonajxoj en Esperanto. Nia multjara leganto s-ino Naka Hagiwara ne estas ricxa, tamen sxi donacis 20 mil enojn al Fondajxo EPCx-abono. Iuj tuj abonis la revuon cxe libroservo. La subteno kaj helpo multe kuragxigis min.

Ankaux la fermo, okazinta en la posttagmezo de la 4-a, estis solena, varma kaj simpla. Oni faris resumon pri la kongreso. JEI donis al s-ro Huzimaki Ken'iti Premion Ossaka por 1998 pro lia longjara kaj altnivela laboro en la kampo de instruado. Gxi honoris s-ron Ito Kanzi per speciala honoro laux akademia merito, cxar dum longaj jaroj li dedicxis sian energion al la editorado de "Plena Verkaro de Zamenhof". Fine s-ro Yamamoto Sintaro, loka organizanto de la venonta kongreso en Motizuki de Nagano, transprenis la kongresan flagon de esperantisto de Kanazawa. La kongreso fermigxis per kantado de "Tagigxo".

La kongreso estis mallonga, tamen gxi impresas min per siaj perfekta organiza laboro kaj enhavoricxaj programeroj. Mi bedauxris, ke mi ne havis suficxan tempon por cxeesti tiel multajn bonajn kunsidojn, alie pli multaj brilaj programeroj kaj kapablaj kaj entuziasmaj japanaj esperantistoj aperus en mia artikolo.

_______________________

* Septembre de 1971 tie okazis la 31-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso. Dank' al tiu konkurso Cxinio kaj Usono komencis kontakton inter si, kaj poste estis starigitaj diplomatiaj rilatoj inter Cxinio kaj Usono, kaj pli poste inter Cxinio kaj Japanio.