EKONOMIE

Esploro kaj disvastigo de hibridigita rizo

de JI PING

SOMERON, en Hejiang, Guangdong-provinco, sur 800 hektaroj da kampoj kreskis hibridigita rizo kun dikaj folioj kaj grandaj spikoj.

Rigardante la kampojn, Yuan Longping, fama cxina fakulo de hibridigita rizo, emocie diris: "Tiu cxi rizkultura revolucio montras, ke la cxinoj povas per si mem solvi la problemon de mangxado, dank' al scienco kaj tekniko."

Rizo estas tipa mempolenanta planto monoklina. En la 70-aj jaroj Yuan Longping estis okupata de agrikultura scienc-tekniko en Hunan-provinco. Sugestite de genetiko, li ekhavis la ideon: Se sorgo kaj maizo povas esti hibridigitaj, cxu ankaux rizo povas? Li do ekokupigxis pri hibridigo de rizo.

Por sercxi rizan masklon malfekundan Yuan Longping kun siaj kolegoj vizitis preskaux cxiujn lokojn de suda Cxinio kaj trovis unu tian sovagxan planton. El gxi ili kulturis hibridigitan rizon kun granda supereco tiurilata kaj prove kultivis gxin surkampe. Oktobron de 1973 estis deklarite al la mondo, ke sukcesis la eksperimento de riza hibridado. Rezulte de tio, Cxinio pliigis en 1987 la produkto-kvanton de rizo je 15 miliardoj da kilogramoj kaj la hektaran produktokvanton de hibridigita rizo je 50%-75%.

Yuan Longping per sia scienc-teknika frukto kontribuis ne nur al Cxinio, sed ankaux al la tuta mondo. Pro tio li gajnis grandan honoron. Usona dokumenta filmo pri la hibridigita rizo diris: "Sinjoro Yuan Longping solvis la problemon de mangxado al cxiuj popoloj de la mondo." Japano diris: "La hibridigita rizo de Cxinio venigis sxtormon al Japanio."

Nun, kiel membro de la Cxina Akademio de Sciencoj, Yuan preparas sin por fondi la Hunan-an Instituton pri Hibridigita Rizo. Por subteni lian esploron la cxina cxefministro decidis asigni al li sumon da mono. Lastatempe venis la informo, ke lia novekulturita vario de hibridigita rizo rikoltigis pli ol 12?00 kg hektare.

Helpo el la internacia socio

de ZHENG ZHENJIE

LA akvoricxa Zhanghe-rivero trairas la gubernion Shexian, al kiu tamen mankis akvo pro tio, ke la riverlito sidas en la plej malalta valo de la gubernio. Pro akvomanko Shexian estis unu el la plej malricxaj gubernioj de Hebei-provinco.

La 1-an de decembro 1991, esplorinte la gubernion, la membroj de la Monda Nutrajxo-programo de UN decidis helpi la lokanojn sin liberigi el malricxeco. Tial ekfunkciis agrikultura ekspluata programo n-ro 3737. La programo, kies praktiko dauxris 6 jarojn, konsistis el solvo de trinkakva malfacilo, superrego de grunda erozio, forstumo, konstruo de sxoseoj kaj sxtupar-kampoj. Por praktiki la programon, krom la senpaga greno liverita de UN, la cxina registaro ankaux asignis grandan sumon da mono kaj sendis multe da administrantoj kaj laborantoj.

Jaroj pasis kaj granda sxangxigxo okazis en la montregiono de la gubernio. En la vilagxo Wangjinzhuang videblas bonordaj sxtupar-kampoj. Kamparano diris al mi, ke por preventi mont-inundon, cxe cxiu kampopeco la vilagxanoj konstruis dutavolan sxtonbarajxon.

Por kolekti teron la montanoj faris penigan laboron. Cxu sur la monto, cxu en la valo, tero estas malfacile trovebla. Per piocxo kaj sxovelilo ili elgratis teron el rokfendoj kaj forkribris gruzojn. En la 6 jaroj la vilagxanoj de Wangjinzhuang konstruis dutavolan sxtonbarajxon kun totala longo de 250 kilometroj kaj pliigis sxtupar-kampojn je pli ol 30 hektaroj.

La iamaj sterilaj montoj farigxis verdaj. En 1997 la gubernio Shexian produktis grenon de 93?95 tunoj, je 59.3% pli multe ol en 1991. En la lokoj, kie funkciis la programo, realigxis grena memsuficxeco.

Samtempe la programo ankaux gajnis bonan efikon socian kaj ekologian. Ekz., la projekto pri trinkakvo solvis por la lokanoj la trinkakvan malfacilon alfrontatan de generacio al generacio.

La programo n-ro 3737 montras subtenon de la internacia socio al la laboro helpi malricxulojn en Cxinio, kies nombro malkreskis de 250 milionoj en 1978 al 58 milionoj nun.

KURANTAJ AFEROJ

* En Tarim-baseno de Xinjiang cxinaj prospektoroj trovis olekampon kun rezervokvanto de cent milionoj da tunoj da nafto. Tio estas la plej grava trovo de post 1984, kiam komencigxis ole-ekspluatado en Tarim-baseno.

* Cxinio decidis iom post iom praktiki la politikon trakti entreprenojn investitajn de alilandanoj same kiel cxinajn. Ekz. en Hubei-provinco, tiaj entreprenoj gxuas ne nur saman trakton en trafiko, liverado de akvo, elektro, hejtajxo ktp., kiel cxinaj, sed ankaux egalan pagon por mangxado kaj logxado, domacxetado, kuracado, lernejo-vizitado de infanoj, biletoj por veturado kaj vizito de parkoj, kiel la lokanoj.

* Gxis septembro de 1998, en Cxinio superis 20 milionojn la nombro de uzantoj de moveblaj komunikiloj. Laux kalkulo gxi atingos 45-50 milionojn en 2000.

* En Cxinio la kvanto de ekspluatebla hidroelektro estas 378?00?00 kilovattoj, kaj jara produktokvanto de elektro estas 1?20 miliardoj da kWh. Tamen nun la hidroelektra ekspluatita procento estas nur 14%. En la venontaj jaroj la cxina registaro rapidigos hidroelektran ekspluatadon, prenante kiel la cxefan punkton la konstruadon de grandaj hidroelektrejoj kaj alispecaj elektrejoj.

* La ekonomia ekspluata distrikto Xiaocuo de Quanzhou, Fujian-provinco, estas grava petrolkemia industria bazo de Cxinio. En la distrikto cxinoj kaj alilandanoj rekonstruas kaj pligrandigas per granda monsumo la Fujian-an Petrol-rafinan Kompanion, por ke gxia jara petrol-rafina kvanto atingu 12?00?00 tunojn. Laux kalkulo, en 2003 ekfunkcios la instalajxoj, kiuj povos produkti jare 600?00 tunojn da etileno, 450?00 tunojn da polietileno kaj 300?00 tunojn da polipropileno kaj rilataj ekipajxoj por vendado.

* La 16-an de oktobro 1998, Changmeng-sxipo de la Taiwan-a Martransporta Limigita Kompanio Changrong atingis Yantian-havenon de Shenzhen, transirinte Taiwan-Markolon. Gxi estas la unua granda kontener-sxipo, kiu marveturis inter gravaj havenoj de la cxeftero, Hongkong kaj Taiwan de Cxinio en la pasintaj 48 jaroj.