Avo kaj nepo (Novelo)

de CHI ZIJIAN

SUR miaj piedoj estas legxeraj kaj varmaj feltbotoj, kiujn maljunulo Hu Da donacis al mi. Li estis la plej karakterohava el miaj konatoj en Wuhui-urbeto. Negxego retenis min en la gubernia urbo de Tacheng por tri tagoj. Tiam Hu Da veturigis min en Wuhui-urbeton per cxeval-sledo. La maljunulo estis pli-ol-70-jara kaj portis malpuran mantelon el kapra felo. Li sxatis kunporti kalabason kun vino cxe la brusto, kiu pro tio cxiam estis pufa. Dum veturado, irado aux acxetado li de tempo al tempo elprenis la kalabason kaj sin plezurigis per vino. Malalta kaj maldika, tamen ne gxiba, li cxiam rapide piediris. En mia unua nokto en la urbeto, li, ebriigxanta, vizitis min. Antaux cxio li deklaris, ke li ne havas malbonan intencon kontraux mi. Mi komprenis, ke li sxercas, cxar li agxas kiel mia avo. Poste li ekfanfaronis pri la beleco de siaj iamaj amatinoj. Li diris, ke ili havas blankajn dentojn, sed la miaj grizas kiel musa fekajxo; iliaj okuloj estas lumaj kiel oleplenaj lampoj; kaj iliaj manoj estas delikataj, sed sur miaj manoj estas fendetoj de frosto. Kuragxigate de lia humureco, mi sxerce demandis lin, pro kio la virinoj amis lin malgraux lia malalteco. Li eksplodis per tremvocxa rido pli orel-sxoka ol ploro. Li diris, ke la virinoj amis lin pro lia metilerteco. Li scipovis fari ne nur vesxton kaj cxapon el ledo, sed ankaux el betulosxelo lulilon, boaton kaj ujojn por salo, akvo, rizo kc. Krome, li scipovis ankaux kuraci malsanojn, kiaj anemio, dismenoreo kaj lumbalgio. Mi demandis:

"Cxu per akupunkturo?"

Trinkinte iom da vino, li diris: "Per drogherboj. Sur monto cxie estas trezoro."

Li diris, ke li havas kvar filojn, tri bofilinojn kaj nombron da genepoj; antaux nelonge mortis la plej agxa bofilino. El la genepoj li plej sxatis Yuwen, filon de la dua filo. Li diris, ke inter li kaj Yuwen ekzistas psika induko. Foje sur la monto unu el liaj cxevaloj estis vundita je la kruroj, premate de trabo. Tio neebligis al li malsupreniri la monton. Tiam Yuwen estis ludanta globetojn sur la terlito en la hejmo. Subite li diris al la patro, ke la avo ne povas malsupreniri la monton pro vundigxo de la cxevalo. Kun dubo la dua filo de la maljunulo veturigis la cxeval-sledon al la monto. La infano ja pravis.

Tiun nokton Hu Da vizitis min por rigardi mian kasxtankoloran ledkofron. Jam en la gubernia urbo de Tacheng li interesigxis pri gxi. De la terlito mi portis la kofron al la stovo proksime kaj malfermis gxin. Cxe la sono de la malfermo preskaux tremis liaj maldikaj orelkonkoj. Sxovinte sian kapon en la kofron, li per du fingroj prenis kaj serioze rigardis unu post alia la objektojn en gxi, kun vizagxaj esprimoj jen de surprizigxo jen de seniluziigxo. Kiam li vidis negligxon, liaj okuloj montris unue doloron kaj poste koleron, cxar en la veston mi envolvis pupon. Laux lia opinio, tio sufokos gxin. Li konis fotilon, tamen ne miniaturan diktafonon. Mi do surmetis al li auxdilon kaj auxskultigis al li muzikon. Li estis tiel konsternita, ke li saltis kaj jxetis sur la plankon la kalabason: "De kie venis la muziko?" Kiam mi helpis lin demeti la auxdilon, li murmuris: "La muziko ne estas bona, tro brua."

Suficxe esplorinte mian kofron, la maljunulo demandis min, kiom da tagoj mi restos en la urbeto, cxu mi sentas timon. Mi diris al li, ke mi restos gxis la venonta printempo kaj sentas nenion timiga, cxar en mia urbo mi logxas unuope. Li diris: "Se vi sentos timon, mi venigos Yuwen por akompani vin."

Auxdinte ke mi venis por pentrado, li diris, ke kelkajn jarojn antauxe pentristo vizitis la urbeton. Li iom kontrauxpage pentris ekskluzive virinojn. Poste iu viro rimarkis, ke la korpo de lia edzino estis pentrita de la pentristo. Kune kun aliaj viroj li forpelis la pentriston el la urbeto. Mi tuj esprimis, ke mi havas intereson nur pri pejzagxo, sed ne pri homa korpo. Sxajne sperta, li diris: "Cxu en la pejzagxo ne estas homfiguro?"

La sekvantan matenon mi rimarkis paron da feltbotoj sur negxo antaux mia domo. Mi demandis najbarinon pri la anonima donacinto. Rigardante la botojn, sxi diris sen ia ajn dubo: "Tio estas laborajxo de maljunulo Hu Da."

Nun ni turnu nian parolon al la fasko da pajloplektitaj moneroj, kiun donacis al mi Yuwen. Estis tagmezo. Fininte tagmangxon, mi estis rostanta melonsemojn cxe la stovo. Pusxmalfermis la pordon kaj eniris knabo en blua kotonkapoto, kun froste rugxigxintaj vangoj kaj nazfluo. Neatendita varmo en la cxambro trakuris lin, kiu demandis:

"Cxu mi povas intersxangxi viajn varojn?"

"Tamen kiu vi estas?"

"Cxu vi ne informigxis pri mi Yuwen?" li fiere diris, kvazaux ne koni lin estus mia kulpo.

Mi ekridis. Yuwen elsinigis faskon da pajloplektitaj moneroj kaj diris al mi:

"Cxi tiuj 21 moneroj estas plektitaj de mi. Kvankam ili ne valoras kiel veraj moneroj, tamen ili estas pli belaj ol la veraj."

Mi demandis, kion li deziras. Li respondis, ke antaux cxio li volas rigardi miajn varojn. Mi do montris al li bagatelajxojn, inter kiuj la rujxujo kaptis lin. Same kiel sia avo Yuwen estas malalta kun maldikaj orelkonkoj, tamen li havas okulojn grandajn kaj lumajn kaj estas pli babilema ol sia avo. Li demandis min, cxu mi pasigos la Printempan Feston en la urbeto. Mi kapjesis. Gxojigxinte, li plu demandis, cxu mi donacos al li monon, se antauxvespere de la Printempa Festo li surgenue riverencos kap-al-tere por saluti min. "Kompreneble jes." Evidente mia respondo kontentigis lin, ke li ire-reire pasxis en mia cxambro kaj rakontis al mi rakontojn pri fantomo, kiujn li auxskultis cxe maljunuloj. Cxe vesperigxo venis lia avo. Enirinte li tuj diris:

"Mi scias, ke vi venis cxi tien. Cxiam vi tuj vizitas fremdulojn por intersxangxi ion. Kion vi akiris hodiaux?"

Ridante Yuwen malfermis la rujxujon. La maljunulo riprocxis: "Tiel juna vi dandas. Por kio vi bezonas gxin?"

Poste de najbaroj mi informigxis, ke Hu Da sola vivas kaj malofte vizitas la filojn escepte de festotagoj. La gastoj en vintro gxenerale estis transportataj de li per sledo. Li elektis la pli mallongan vojon en la monto por sxpari tempon. Kiuj ajn la gastoj estis, Hu Da observis senescepte iliajn kunportitajn objektojn. Tion li faris eble pro sia profesia bezono. Mi informigxis ankaux, ke li lernis operludon en sia infanagxo kaj aktoris en opertrupo. Lia patrino estis favorata aktorino. Foje prezentante en urbeto de suda Cxinio, sxi estis sxatata de la urbetestro, kiu perforte kromedzinigis sxin kaj samtempe ordonis ensakigi sxian edzon kaj dronigi lin. Tiel Hu Da perdis la gepatrojn kaj ekvagis de sudo al nordo. Li sin okupis sinsekve pri rikisxotirado, pedikurado kaj kuirado. Finfine li eklogxis en la urbeto Wuhui. Por li estis netolerebla operludo, ecx cxia muziko.

En Wuhui-urbeto malfrue tagigxis. Nur je la 8-9-a horo la suno pale levigxis. La negxo blankigis la montojn proksimajn kaj malproksimajn. Iam estis malfacile por mi klare vidi tra fenestro kuirfumon super la domoj, kiu kunfandigxis kun la cxielo. La logxantoj estis amikaj al mi. Tiam estis la lasta monato laux la luna kalendaro. Ili gastigis min. Mi rekompence ornamis iliajn litmurojn per koloraj bildoj. Mi pentris lotusflorojn suficxe belajn. Antauxvespere de la Printempa Festo sur la muroj de preskaux cxiuj domoj gluigxis bildoj de dio de ricxeco pentritaj de mi. Cxiufoje ili preparis mangxajxon por havi miajn pentrajxojn. Tiam mi pensis, ke ne estas malbone pentri terlit- kaj pord-diojn en tiuj kaj aliaj urbetoj.

Kiel ornamajxon mi pendigis sur muro la pajlajn monerojn de Yuwen kaj ventumkorbon el betulosxelo, fajroprenilon, birdokagxon kaj sekigitajn gusxojn. Mia sendormeco resanigxis sen kuracado, cxiunokte mi dolcxe dormis kaj cxiumatene mi frue ellitigxis kiel la lokanoj. Kelkfoje mi iris al la rivero por rigardi ilin fisxkapti...

En la najbara familio mi pasigis la antauxvesperon de la Printempa Festo kaj formangxis teleron da gxiauxzi-oj. Tuj post kiam mi eniris mian domon, pusxe malfermigxis la pordo. En frosto infano sencxese riverencis al mi kap-al-tere. Estis neniu alia ol Yuwen, kiu venis saluti min. Laux la promeso mi donacis al li 50 juanojn por beno. Kun la mono Yuwen diris, ke li volas acxeti fajrajxojn por pasigi kun la avo la Lanternan Feston en la dekkvina de la unua monato laux la luna kalendaro. Mi demandis lin, cxe kiu lia avo pasigis la antauxvesperon de tiu cxi Printempa Festo. Li ridis turnante la kapon: "Cxu ne kiel en la pasintaj jaroj? La avo iom restis cxe cxiu sia filo kaj hejmen revenis kun la manoj post la dorso."

Kiel plenkreskulo Yuwen rakontis al mi pri sia avo: la maljunulo fumis unu cigaredon en la hejmo de la plej agxa filo, konsilis al li pli frue reedzigxi, por ke la mangxtablo ne plu estu olepolvo-plena; poste li iris al la hejmo de la dua filo, kie Yuwen riverencis al li kap-al-tere. Tiamaniere Yuwen akiris donacojn en cxiu antauxvespero de la Printempa Festo: akridokagxo, musokaptilo, gantoj el leporledo, dometo farita el pinkonusoj en la pasintaj jaroj kaj leda kolringo por hundo cxi-foje. La maljunulo gustumis unu gxiauxzi-on, kies nesala farcxo malplacxis al li. En la hejmo de la tria filo li mangxis unu bombonon kaj rimarkigis malbonan gluadon de la lanternoj, sur kies surfaco la blankaj gluomakuloj aspektas kiel likeno. Finfine estis vico de la plej juna filo. Tie la maljunulo mangxis unu arakidan grajnon, flarsentis malbonan odoron de la peklita brasiko kaj kuntirante la brovojn foriris.

"Cxu la avo tiel pasigis cxiun fojon?" demandis mi.

"Jes," Yuwen diris, "li sxatas nur min. En cxiu Lanterna Festo mi gajigas lin per fajrajxoj."

Matenon de la Lanterna Festo, kun la resta varmo de la stovo mi kuntirigxis en la lito. Haste venis la najbarino kaj diris al mi, ke maljunulo Hu Da malaperis. Mi ne sciis, ke "malapero" fakte estas euxfemismo de "morto". Sxi diris al mi, ke frumatene Yuwen estis fingrumanta la fajrajxojn, tiam li falis de la litrando sur la plankon, kaj la kapo ricevis sxvelajxon. Neatendite li diris, ke li vidis la avon baldaux mortonta kaj vokanta lin. Rapide li kuris al la hejmo de la maljunulo, kiu efektive kusxis sur la terlito kaj suspiradis. Kiam li vidis la nepon, larmoj tuj plenigis liajn okulojn. Elbusxiginte la vorton "opero", li spiris la lastan spiron.

"Opero?" demandis mi.

"Jes," respondis la najbarino.

En la hejmo de la maljunulo mi vidis Yuwen en blanka funebra vesto. Liaj okuloj farigxis pli lumaj, eble malsekigitaj de larmoj. Rigardante min, li mienis triste kiel plenkreskulo. Tiun nokton, por montri sian senton al la mortinto, multaj urbetanoj maldormis en lia domo. Neestingigxa lampo tremis en la frosta vento. Yuwen bruligis la fajrajxojn kaj sencxese diris:

"Avo, jen fajrajxo simila al krizantemo!"

"Avo, tiu cxi blankas kiel negxo!"

"Avo, tiu cxi aspektas kiel akvoversxo!"

Sxajne la maljunulo vere vidis tion per siaj aliaj okuloj.

La maljunulo forpasis, kaj la urbeto perdis brilan figuron. Preskaux cxiun tagon en la de li donacitaj feltbotoj, kun varma humoro mi memoris lin. Certe eminenta estas lia metiarto, preskaux cxiuj kudreroj estis kasxitaj interne, kaj cxe la botrando estas subtilaj garnajxoj. Post la funebra ceremonio Yuwen ofte vizitis min, sekvate de flava hundo kun kolringo, la lasta laborajxo de la maljunulo. Cxe mi Yuwen lernis pentradon de dio de ricxeco kaj pordo-dio, cxiufoje foruzante unu blankan paperon. Unu semajnon poste li preskaux scipovis pentri, tamen li preferis pentri la barbon de dio de ricxeco kiel nubon, longan kaj malpezan.

Elcxinigis XIANG HONG