EL CxINAJ GAZETOJ

VENTUMILO EN CxINA TEATRO

La ventumiloj estas uzataj por movi aeron kaj refresxigi la movanton, tamen sur la scenejoj de cxinaj teatroj ili havas aliajn funkciojn. En antikvaj cxinaj teatroj multaj aktoroj tenas ventumilon en la mano por montri la intrigon kaj karakteron de personoj. Sur scenejo la aktoroj kantante skuas ventumilon por montri la sociajn poziciojn kaj karakterojn de diversaj personoj. Gxenerale dirite, gxentilaj intelektuloj ventumas al sia brusto, impertinentuloj al sia ventro, arlekenoj al siaj okuloj kaj virinoj per ventumilo sxirmas sian busxon. En la antikva Cxinio oni tenis malsamajn ventumilojn: la homoj en la socia fundo tenas grandan ventumilon el folioj de tifao (Typha), junaj sinjorinoj kaj belaj servistinoj ?rondan ventumilon el silko, stabestro kaj konsilistoj ?pluman ventumilon. En la teatro pri historiaj eventoj de la Tri Regnoj (220-280) Zhuge Liang, cxefkonsilisto de Shu-regno, kiu poste farigxis gxia cxefministro, cxiam tenas pluman ventumilon en la mano. En Cxinio Zhuge Liang estas figuro de sagxo kaj prudento. En krizaj momentoj lia ventumilo helpis al li sin trankviligi kaj pensigi. Tial en Cxinio oni nomas konsilistojn "personoj kun pluma ventumilo en la mano". Krom tio, sur scenejo la edzino kaj kromedzinoj de imperiestro estas cxiam sekvataj de palacaj knabinoj alte tenantaj grandajn ventumilojn kun figuro de fenikso.

VIZITO DE INDUSTRIAJ ENTREPRENOJ

En la lastaj jaroj iuj turismaj servoj de Cxinio sin okupis je turismado al industriaj entreprenoj. Tio estas tre sxatata de la publiko. En tia turisma vojagxo oni povas rigardi filmon pri industria produktado, viziti fabrikojn, iliajn produktajn liniojn kaj ekspozicion de iliaj produktajxoj kaj oni povas ankaux acxeti produktajxojn aux memorajxojn faritajn de tiuj entreprenoj.

Por la homoj, kiuj neniam vizitis fabrikojn nek minejojn, vizito de industriaj entreprenoj estas ne malpli alloga ol tiu de la naturaj pejzagxoj. Dum vojagxo al la Delto de Perla Rivero oni vizitis multajn entreprenojn de hejmaj elektraj aparatoj kaj eksciis, kiel produkti fridujojn kaj elektrajn kuirpotojn. La korporacio Changhong en Sichuan-provinco estas la plej granda bazo de koloraj televidiloj en Cxinio. Inter la vizitantoj estas ne nur ordinaraj turistoj, sed ankaux akciuloj de tiu cxi korporacio kaj administrantoj de entreprenoj. Por akceli industrian turismon la Gxenerala Cxina Aviada Kompanio ekfunkciigis turisman servon por transporti turistojn al Chengdu, Xi'an, Guiyang, Nanchang kaj aliaj malfermitaj urboj kaj faciligi al ili viziton de la tieaj fabrikoj de aviadiloj, kio estas tre sxatata de la amatoroj de aviado. Tiam la vizitantoj povas propraokule rigardi, kiel produkti aviadilojn militajn, sxargxajn kaj bombajn kaj helikopterojn, tiel ke ili havigas al si gxeneralajn sciojn pri fabrikado de aviadiloj.

PLEZURSxIPOJ SUR LA OKCIDENTA LAGO

La Okcidenta Lago de Hangzhou estas mondfama pro siaj belaj pejzagxoj. La turistoj ravigxas ne nur de la krispa lago, sed ankaux de diversaj plezursxipoj sur gxi.

Jam en Tang-dinastio (618-907) la Okcidenta Lago famis tra la tuta lando, samtempe kun tio, ekfamis ankaux la tieaj plezursxipoj, plejparte bele lakitaj. En la kajutoj estis tabloj kaj segxoj destinitaj por festeno, sed tiam nur ricxuloj povis gxui tiajn sxipojn.

Sur la Okcidenta Lago funkciis ankaux malgrandaj boatoj kun pintaj pruo kaj pouxpo. Antikve ili estis cxefaj transportiloj sur la lago. La alilokaj pilgrimantoj plejparte veturis per tia boato al templo por fari religian aktivadon.

Poste iuj boatoj ekhavis segxojn sur si kaj blankan tolsxirmilon kontraux la suno kaj pluvo. Ili servis speciale por turistoj.

En tiaj boatoj turistoj povis gxui la belajn pejzagxojn sur la lago. En la turisma sezono sur la lago lante movigxis multe da boatoj kun blanka tolsxirmilo.

Nun sur la Okcidenta Lago estas ankaux alispecaj boatoj, kiaj boato movata per akumulatoro, sampano kaj granda boato kun gravuritaj traboj kaj pentritaj kolonoj. Por ke la lago ne estu poluita, tie estas malpermesata cxia dizelsxipo.

ZONO DE DONG-OJ

La dong-aj infanoj vivis tre longe sur la patrina dorso. Pro tio la zono de dong-a virino farigxis aparte interesa.

Ne estas troigo diri, ke cxiu zono de la dong-aj virinoj estas bela metiartajxo. Sur tiaj zonoj estas bildoj de suno, luno, stelo, natura pejzagxo, birdo, besto, floro, arbo, fisxo kaj insekto. Por la dong-aj knabinoj la bildoj sur la zono ofte montras la nivelon de ilia brodado. Antaux sia edzinigxo la knabinoj devas zorgeme fari zonon kiel sian doton. Ili kun plena atento brodas zonon por enkorpigi sian belan aspiron al la estonteco en la bildo sur la zono.

La zono estas ne nur ornama, sed ankaux praktika. Cxu en hejma laboro, cxu en terkulturado, la virinoj cxiam portas sian zonitan bebon sur la dorso. En la terkultura sezono de la dong-aj vilagxoj cxie sur la kampoj videblas virinoj kun bebo zonita sur la dorso.

En la dong-aj vilagxoj la virinoj rigardas la zonon kiel talismanon por siaj gefiloj kaj ankaux ligilon inter si kaj ili. Ie en la dong-aj vilagxoj, kiam la zono difektigxas kaj la bebo grandigxas, la patrino do purigas kaj konservas gxin kiel eternan memorajxon, el tio videblas la valoro de la zono en la okuloj de la dong-aj virinoj.