Vivo de maljunuloj

de SHU MEI

Cxinoj ofte diris: "La filo garantios la maljunecon de la gepatroj". Tio montras, ke la maljunuloj deziras prizorgadon de siaj gefiloj. Nun en Cxinio, precipe en urboj, estas nova fenomeno: iuj maljunuloj konfidas sian lastan vivon ne al siaj gefiloj, sed al la socio. Do, kia estas ilia vivo?

EN Cxinio, preskaux cxiu deka homo estas pli-ol-60-jara. Tial, en parkoj kaj cxe stratoj, cxie videblas maljunuloj. Iliaj vivkondicxoj diferencas kaj ili pasigas sian vivon laux sia propra maniero.

La patro de mia amiko estas pli-ol-70-jara. Li ofte sola turisme vojagxas al aliaj lokoj. Cxeloke li cxiam telefonas al mia amiko por informi, ke li estas en paco. Ni admiras la aktivecon de la maljunulo, kiu hodiaux estas en tiu cxi urbo, kaj morgaux estos en alia urbo malproksima. Cxinoj diris: "70-jarulo estas malofte videbla." Sed nun versxajne cxiuj junigxas, tial oni diras: "70-jarulo estas frateto, 90-jarigxo ne estas malofta." Koncerna statistiko montras, ke la averagxa vivdauxro de cxinoj estas 76 jaroj.

80-jara Wang Xiuqing estas kamparanino. Sxi havas tri filojn. Cxiutage, post mangxoj sxi venas al la vilagxa enirejo, kie kun samagxuloj sxi babilas sidante sur benketo. Kun kontento sxi ofte rakontas, ke sxiaj tri filoj donas monon por vivteni sxin, la bofilinoj bone prizorgas sxin, ecx la du pranepoj ofte kombas al sxi la harojn.

En la cxina kamparo multaj maljunuloj estas prizorgataj de sia familio, same kiel Wang Xiuqing. En la urboj estas diversaj manieroj pri tio. Cx. triono de maljunuloj en Pekino ne logxas kun siaj gefiloj, kaj parto el ili estas prizorgataj en maljunulejoj. Pli multaj maljunuloj ricevas helpon de la servocentroj de logxkvartaloj.

Aprile de 1998, en Dongcheng-distrikto de Pekino la logxantaraj komitatoj starigis maljunulajn cxambrojn por akcepti maljunulojn senhelpajn, aux ne logxantajn kun siaj gefiloj, aux havantajn malfacilajxojn por vivi memstare. Nun estas cx. 500 tiaj cxambroj cxiu kun 4-5 maljunuloj kaj 2-3 servistoj. Li Lanjun, 77-jara emerita instruistino, de 1989 estas malsana kaj ne povas prizorgi sin mem. Sxiaj filo kaj bofilino estas kriplaj. En la maljunula cxambro sxi gxuas favoran prezon de mangxajxoj, kuracistoj regule venas ekzameni kaj kuraci sxin, frizisto venas servi al sxi per hartondado kaj junaj volontuloj ofte venas purigi la cxambron, babilas kun sxi kaj helpas sxin en korpo-ekzercado. Sxi diris, ke sxi vivas en gxojo.

Por plezurigi la maljunulojn oni aplikas novan metodon "varti maljunulojn kune kun infanoj". Pro naskolimigo malmultigxas infanoj en cxinaj infangxardenoj, el kiuj iuj superfluaj do kunlabore kun koncernaj institucioj funkciigas vartejojn por akcepti ankaux maljunulojn.

En tia "vartejo" mi vidis, ke en la supra etagxo estas infanoj kaj sube logxas maljunuloj. Estas amuzejo kaj sportejo, kie la maljunuloj rigardas televidan programon, legas gazetojn, ludas kartojn kaj sxakon, faras korpo-ekzercadon?

Kun la infanoj, ili gxuas gxojon de familio kaj sentas sin rejunigxantaj. La infanoj kantas kaj dancas por ili kaj donacas al ili memfaritajn manlaborajxojn.

La servistoj multe trankviligis la gefilojn de la maljunuloj. 74-jara Xu suferas de amnezio. Antauxe sxia filo cxiam timis dum laboro, ke al sxi okazos hejme eventuala malfelicxo pro la malsano. En la "vartejo" sxi ofte faris strangajxon ?helpis arangxi mangxilojn, sed forgesis kien meti; ordigis vestojn por aliaj, sed mem portis ilin. La aliaj komprenas, ke sxi estas forgesema, tamen helpema. Cxiuj estas toleremaj al sxi. Sxia filo estas kontenta, ke sxi vivas en tre plezuriga etoso.

En la nuna Cxinio cxefe familio kaj logxkvartalo prizorgas maljunulojn. Sed pro diversaj kauxzoj por la familianoj estas pli kaj pli malfacile mem prizorgi la maljunulojn, tial estas urgxe bezonata la plenampleksa socia sistemo por prizorgi ilin.