Amuzo

Du humurajxoj

Malrapide iri en pluvo

Pro pluvego cxiuj hastas sur strato, sed iu homo iras tre malrapide. Oni miras kaj demandas al li: "Kial vi ne iras rapide?" La homo aplombe respondas: "Estas vane. Jen, ankaux antauxe pluvas."

Kuiri bambuajxon

Iu nordano gastis en la sudo, tiea logxanto regalis lin per bambusxoso kuirita.

Li demandis: "Kio tio estas?"

La sudano respondis: "Bambuajxo."

Reveninte hejmen, la nordano sopiris al bongusto de la bambuajxo kaj kuiris sian bambumaton, sed neniel povis fari gxin mangxebla. "Kiel ruza la sudano estas!" li kolere diris al sia edzino.

(Solvo de la enigmoj en la lasta numero: limako, sunfloro , arakido kaj akvo.)