Posteuloj de la maro

de WEI GUOXIONG

GxING-OJ estas cxina nacimalplimulto, tamen ecx en Cxinio oni malmulte konas ilin, cxar ili estas malmultaj kaj vivas ne sur la cxeftero de Cxinio, sed sur tri insuloj en Beibu-golfo.

LA UNUAJ LOGxANTOJ DE LA INSULOJ

La folkloristoj nomas la gxing-ojn nacio de la maro. En Cxinio ili estas la unika nacimalplimulto vivanta ekskluzive sur maraj insuloj kaj vivtenas sin cxefe per fisxado. 20 mil gxing-oj vivas cxefe sur la insuloj Wutou, Wanwei kaj Shanxin sub la administrado de la urbo Fangcheng de Guangxi.

Antaux pli ol 400 jaroj la supre menciitaj insuloj estis kovritaj de densaj arbaroj. Dank' al la varma subtropika klimato la loko estis favora por sovagxaj bestoj, kiaj serpento, boao, tigro kaj leopardo. Gxing-aj maljunuloj diris, ke iliaj prapatroj venis al la insulo Wutou en 1511.

VIVI DE LA MARO

La maro garantias la vivon de gxing-oj. Gxi influas cxiun parton de ilia vivo. Fisxado estas ilia plej grava okupo. Krome ili ankaux faras terkulturadon kaj entreprenas salfaradon, komercadon kaj diversajn metiojn, kiuj cxiuj strikte rilatas al la maro. La unuaj logxantoj de la insuloj fikslogxigxis tie gxuste pro tio, ke al ili placxis la bona natura fisxejo de Beibu-golfo. La tradicia fisxkaptado kaj iliaj bambuaj domoj malaltaj kaj malgrandaj ne multe sxangxigxis ecx gxis la komenco de la 90-aj jaroj. Antauxe ili fisxis cxefe en malprofunda maro, kaj nur de la lastaj 20-30 jaroj ili komencis fisxadi en profunda maro sur motora velsxipo kaj prilumita boato.

Fisxado sur maro estas okupo ekskluzive de la viroj, dum virinoj kolektas krabojn, konkulojn k.a. sur plagxoj. Por eviti eventualan dangxeron sur la maro la fisxistoj ofte laboras arope kun sperta fisxisto kiel gvidanto. Li cxiam per bukcena trumpetado konigas al siaj subuloj alvenon de fisxaro kaj tajfuno. Je la jarfino oni okazigas solenan kulton al la mara dio, por ke tiu protektu la fisxistojn sur la maro. Spertaj fisxistoj ne nur povas bone antauxscii fluson kaj malfluson, sxangxigxon de la vetero sur la maro, sed ankaux bone konas legxojn pri movado de diversaj fisxaroj.

SOLENA FESTO

Kanto-festo, la plej solena por la gxing-oj, okazas por rememori la kantofeon, kiu instruis kantojn kaj dancojn al la gxing-oj kun la celo mobilizi la popolon kontraux despotismo. Memore al lia justa konduto, la gxing-oj konstruis kanto-pavilonojn el eritrofleo (Erythrophloeum fordii).

La festo okazas gxenerale en tiaj pavilonoj. En la logxloko de gxing-oj trovigxas 4 tiaj pavilonoj, el kiuj la plej nova estis konstruita antaux pli ol 200 jaroj.

Nur viroj, kiuj atingis difinitan agxon, rajtas partopreni aktivadon en la pavilonoj, dum la virinoj ?nur auxskulti kantadon ekstere. Tiam kaj viroj kaj virinoj, cxu junaj, cxu maljunaj, cxiuj en festaj vestoj kolektigxas cxe la pavilonoj. Plenuminte hejmajn laborojn, ili kun gxojo venas gxui toreadon kaj luktadon far de viroj. En la festo la plej alloga programero kompreneble estas kantado: Du knabinoj kantas alterne kaj unu knabo ludas muzikilon por ilin akompani. La enhavoricxa festo dauxras tri tagojn kun amafero kiel la eterna temo.

Sendube, gejunuloj tre sxatas la festajn spektaklojn, kiuj donas bonajn sxancojn al ili por kontakto. Sub hela luno kaj sur ora plagxo la gejunuloj duope aux triope sin amuzas. Ili levas per piedpinto sablon al sia amato kaj jxetas dissxiritajn foliojn al sia amatino por sondi ties koron. Se gejunuloj korinklinas unu al la alia, ili kune foriras de la homamaso.

STREBO AL BELA ESTONTECO

La gxing-oj cxiam strebas al bela vivo. Hodiaux ili havas pli da sxancoj realigi sian deziron. Nun la averagxa jara enspezo de la logxantoj de Wutou-vilagxo jam atingis 7 000 juanojn (1 USD = 8.3 juanoj). Kun tiu sumo la vilagxanoj ja povas esti rigardataj kiel bonhavuloj en Cxinio. Ilia cxefa okupo restas la sama kiel antauxe, tamen kun pli racia labordivido. Nun la fisxkaptado, mara bredado kaj landlima komercado estas iliaj tri gravaj okupoj. Ili invitis fakulojn el Taiwan por kulturi teknikistojn pri peneobredado. Dank' al la bredado, prilaborado kaj komercado de la marproduktajxoj la gxing-oj pli kaj pli sin ricxigas. Iuj junuloj mem establis prilaborejon de marproduktajxoj kaj ilia entreprenado farigxis pli kaj pli granda.

Nun la gxing-oj havas monon por konstrui instruan domon, sxoseon, maljunulejon kaj kablan televidostacion. Dank' al la konstanta levigxo de ilia vivnivelo, en la lastaj jaroj en ilia logxloko okazis neniu grava kriminala afero.