Tajgxicxjuxan-prezentado

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI kaj LIU SIGONG

La 15-an de oktobro 1998 sur la vasta Tian'anmen-placo okazis la grandioza tajgxicxjuxan-prezentado, organizita de la Cxina Usxu-a Asocio.

Tajgxicxjuxan, brila perlo en la trezorejo de cxina usxu-o (antikva batalarto), estas grava metodo por sanigo, sekvanta kombinon de la cxielo kaj homoj.

Dek miloj da homoj partoprenis en la prezentado, inter ili estis maljunuloj, geknaboj, sxtatoficistoj, sciencistoj, instruistoj kaj studentoj, homoj de aliaj profesioj, reprezentantoj de la hejmloko tajgxicxjuxan, Yongnian-gubernio, Hebei-provinco. Ankaux diplomatoj kaj studentoj de aliaj landoj, tajgxicxjuxan-amatoroj de Usono, Koreio kaj Aomen partoprenis en la grandioza prezentado.