Defie al dezertigxo

de JI PING

Cxinio havas tre multe da dezertaj areoj. Mi volas scii pri la posedo, kultivado kaj asimilado de la dezertoj en Cxinio.

CxINELJOR PETR NIKITICx (Rusio)

EN la antikveco Loulan-regno, kiu situis en la nuna Xinjiang, estis loko kun prosperaj arbaroj, abundo da herboj, suficxe da akvo kaj multe da logxantoj. Sed kiam la homa historio eniris en la 3-an jarcenton, la regno malaperis. En la libroj verkitaj de post la 4-a jc estas diversaj supozoj pri la kauxzoj de gxia malapero, tamen el ili estas io komuna kaj konvinka, t.e. gxi estis englutita de dezerto, sekve de tio gxi farigxis senhoma dezerto kun solaj urbomuroj.

Estas maltrankvilige, ke nun dezertoj en Cxinio dauxre englutas pli ol 2 000 kvadratajn kilometrojn cxiujare. En la lando la dezertoj kovras entute 2.622 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 27.3% de la totala teritorio de la lando, kaj cxiujare la dezertigxo perdigas al nia lando 54 miliardojn da juanoj.

KIO KAUxZIS LA DEZERTIGxON?

La esplorado kaj multe da historiaj arkeologiaj materialoj konigis, ke la kauxzoj de dezertigxo, kiun oni nomas "tera ulcero", kusxas ne nur en la klimata sxangxigxo, sed cxefe en la arbitra ekspluatado de la tero.

Antaux 30 jaroj en Ulanqab de Interna Mongolio regis prospereco, kiel priskribita en la poemo:

Sub la cxielblu' sen baro
La pasxtejo vastas kiel maro,
Kiam vent' klinigas herbojn,
Ekaperas bovoj kaj sxafoj en aroj.

Sed poste pro grandarea senherbigo por gren-kulturado la ekologia medio grave malekvilibrigxis. Tie estas la vilagxo Gongjia, kie ses monatojn de cxiu jaro furiozis sablovento, kiu cxiufoje postlasis tavolon da sablo dikan je cx. du metroj. Tiam oni devis forsxoveli la sablon. Se ne, en la pluva sezono pro la granda pezo de la humida sablo la kabanoj povus fali.

Glicirizo estas plurjara herbo uzata por kuraci tuson kaj malmultigi mukon. Oni diris, ke elradikigo de cxiu glicirizo dezertigas grundon en la cxirkauxajxo de 3-5 m. Sole en Yanchi-gubernio, Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono, miloj da kamparanoj en la lastaj jaroj faris konstantan elradikigon de glicirizo, kauxze de kio estis detruitaj 100 000 hektaroj da stepo, el kiuj pli ol 1/7 komplete dezertigxis (en la gubernio la stepo kovris entute 120 000 hektarojn).

DEZERTIGxO ESTAS SUBIGEBLA

Jam en la 50-aj jaroj oni komencis la laboron por preventi kaj subigi dezertigxon en la lokoj multe suferantaj de dezertigxo. La sxtato establis nombron da kontrauxdezertaj institucioj. Sciencistoj trovis herbojn kaj aliajn plantojn tauxgajn por kreski en dezertoj kaj rekomendis ilin al pli vastaj lokoj. Oni povas diri, ke la cxefa laboro por batali kontraux dezertigxo estas kulturi arbojn kaj herbojn. Dank' al sia penado Cxinio jam konstruis arojn da artefaritaj oazoj en trosekaj kaj duonsekaj lokoj, kaj en multaj lokoj realigxis la deziro, ke "dezerto pli kaj pli malkresku". La 570 000 hektaroj da flusablo en la subprovinco Yulin, Shaanxi-provinco, estis senmovigitaj kaj aperis tie multe da novaj vilagxoj. En Dangcaidan-vilagxo, Interna Mongolio, la flusablo englutis multe da tero kaj pasxtejoj, sekve de tio logxantoj devigite migris aliloken, tamen la restintaj vilagxanoj kulturis en la dezerto multe da mongolaj salikoj, dank' al tio la flusablo estis senmovigita kaj la vilagxo liberigxis el dezertigxo. Tial la migrintoj revenis en la hejmlokon. Nun tie cxiu familio havas averagxe du putojn, du mu-ojn da bone irigaciataj kampoj (15 mu-oj egalas unu hektaron), du mu-ojn da fruktogxardeno. El la kreskintaj mongolaj salikoj oni prilaboras materialojn por mebloj, dume la kamparanoj dauxre plantas novajn salikojn por teni la lokon en eterna verdeco.

En norda, nordorienta kaj nordokcidenta Cxinio, kie etendigxas la mondfama Granda Muro, nun prosperas verda koridoro, kiu farigxos 4 480 km longa kaj 560-1 460 km largxa. Oni nomas gxin "Verda Granda Muro". De 1978 gxis 1995 oni arbarizis tie entute 20 milionojn da hektaroj da kampoj. En la komenco de la 70-aj jaroj tie nur 5.05% de la tero estis kovritaj de arboj, sed en la jaro 2050 tiu nombro kreskos al 14.95%.

En la batalo kontraux dezertigxo cxinaj sciencistoj sukcese kreis pli ol 100 novajn teknikojn efikajn por preventi kaj subigi dezertigxon. Gxis hodiaux per aviadiloj Cxinio semis herbosemojn sur miliono da hektaroj da dezertoj. La 5-an de majo 1993, en nordokcidenta Cxinio okazis ekstreme granda sablosxtormo, kiu kauxzis erozion al la tero profunda je 90 cm. Sed la sablosxtormo ne kauxzis perdon en la loko, kie aviadiloj semis herbosemojn.

En la dezerto Taklimakan de Xinjiang, konata kiel "Maro de Morto", nun estas konstruata sxoseo 446 km longa samtempe kun la petrola ekspluatado. La senbarecon sur tiu sxoseo garantias la kontrauxsabla arbara sistemo cxe la sxoseo. La Lanzhou-a Dezertologia Instituto sub la Cxina Akademio de Sciencoj, kiu faris multajn kontribuojn al la laboro por preventi kaj subigi dezertigxon, estis difinita de UN kiel Internacia Centro por Preventi kaj Subigi Dezertigxon.

SABLA INDUSTRIO

En 1984 fama cxina sciencisto Qian Xuesen diris, ke ankaux la dezerto Gobio estas tera ricxfonto. Proponite de li, establigxis sabla industrio en dezertoj. Komence de la 90-aj jaroj lia teorio pri sabla industrio estis aprobita de koncerna departemento de la sxtato kaj praktikata en iuj regionoj.

La totala areo de dezertoj en Interna Mongolio konsistigas preskaux trionon de tiu de Cxinio. Kaj tie jam aperis sabla industrio. La silici-sabla kompanio de la regiono havas 10 minejojn. Ili prilaboras sablon en bonkvalitajn industriajn materialojn, kiuj vendigxas al 12 provincoj kaj municipoj, por fari vitron kaj sxtalajn muldajxojn.

La tekniko kulturi rizon sur sablejo estis bone aplikata en Daliushu-forstokulturejo en 1994 kaj la hektara produktokvanto atingis naux tunojn.

Tie estas fabriko, kiu produktas rabotajxajn tabulojn el mongolaj salikoj, kiuj kreskas sur areo de pli ol 500 000 hektaroj. Tie oni ankaux faras mangxajxojn kaj trinkajxojn el hipofao (Hippophae rhamnoides) kaj aliaj vegetajxoj.

La sunenergio, ventenergio kaj petrolo en la dezertoj estas valoraj ricxfontoj por la homoj. En februaro 1997 la cxina registaro ekpraktikis la principon pri ekspluato de dezertoj, t.e. "kiu transformos la dezerton, tiu profitos de gxi", kun la celo preventi kaj subigi dezertigxon, utiligi ricxfontojn en la dezertoj kaj disvolvi tie la sablan industrion per diversaj metodoj.

La reguligo de dezertoj en Cxinio atingis sukcesojn, tamen tio estas ankoraux tre malproksima de radikala haltigo de serioza dezertigxo. La tasko de Cxinio por batali kontraux dezertigxo estas ankoraux tre malfacila.

La batalon kontraux dezertigxo bezonas ne nur la dauxra disvolvigxo de la cxina ekonomio, sed ankaux la plibonigo de la tergloba ekologio kaj akcelo de la homa civilizacio. Pro tio la cxina registaro subskribis en 1994 kontrakton de UN pri prevento kaj subigo de dezertigxo kaj ellaboris projekton kontraux dezertigxo, kiu difinis la celon de Cxinio en la proksima, meza kaj malproksima estonteco. Ni kredas, ke post multjara penado la ekologia medio kaj ekonomia disvolvigxo en la dezertoj eniros en kontentigan staton.