En edzigxtago

Elekti bonauxguran tagon por okazigi nupton
Edzigxtago, kiun akompanas floroj, taksia procesio, euxropstila novedzina gazrobo, ringo de geedzigxo
Ankaux neluksa nupto tre sxatata

de PANG NAIYING

EDZIGxO estas plej gxojinda por la cxinoj en la vivo. En la edzigxtago regas granda gajeco kaj malsamas ceremonioj por gxin festi. Donacante memorajxon aux monon al la novgeedzoj, oni diras al ili: "Gratulon al vi!" Kaj la geedzoj: "Koran dankon!"

TAKSIOJ EN EDZIGxTAGO

Multaj cxinoj kredas, ke geedzigxo en bonauxgura tago garantios al la geedza paro felicxon dum ilia tuta vivo. En la pasinteco, por elekti bonauxguran tagon oni petis helpon de divenisto. Demandinte la gefiancxojn pri la jaro, dato kaj horo de ilia naskigxo, li divenis la edzigxtagon plej favoran al ili, en kiu la dio de la felicxo kaj la fiancxino sin trovos en sama direkto. Sed nun estas facile elekti bonauxguran tagon. Tauxgas kiu ajn dato, se gxi entenas la ciferon 8 aux 9, kaj la oka aux nauxa monato de la jaro estas multe sxatata, cxar 8 prononcigxas cxinlingve kiel ba, kiu homonimas al la cxina vorto fa (ricxigxo), kaj 9 ?kiel jiu, kiu homonimas al la cxina vorto jiu (longe). De auxgusto, 1998, sur stratoj de Pekino navedis taksioj por bonvenigi novedzinon kaj sxiajn akompanantojn.

Procesio de taksioj, luitaj senescepte de familianoj de la novedzo, konsistas el 8, kaj iam, el dekoj da auxtoj. Kaj la unua personauxto, kiel vojgvidanto, estas ornamita per floroj kaj granda ideogramo el rugxa papero kun la signifo de duobla gxojo.

De la lastaj jaroj furoras la nomita procesio. Antauxe, oni uzis palankenon por bonvenigi novedzinon. La novedzino sidis en la rugxbrodajxa kamero sur la palankeno, sxultre portata de 8 fortuloj per lignaj stangoj. Akompanate de tamburado kaj gongado, la palankeno eniris rekte en la domon de la novedzo. Kun malapero de palankeno eksmodigxis ankaux la rilata ceremonio. Nun personauxto anstatauxis palankenon, kio favoras taksi-kompaniojn. Gxenerale, en la bonauxguraj tagoj multaj taksioj estas uzataj por nupto.

LAUxMODAJ NUPTOJ

En 1840 regxino Viktoria en blanka gazrobo aperis en sia nupto. Poste, la euxropstila novedzina gazrobo modigxis en la nupto de la Okcidento. En la 30-40-aj jaroj ankaux en Cxinio ekfuroris la moro por novedzino porti tian robon en nupto. De la lastaj jaroj la gazrobo estas multe sxatata de novedzinoj. Ili portas gxin ne nur en la geedzigxa ceremonio, sed ankaux sin fotas en gxi kontraux miloj da kaj ecx dekmilo da juanoj. Iu novedzino diris: "Kun paso de tempo mi farigxos maljunulino. Tamen, sur la foto mi estos juna por eterne." Sxia patrino diris: "Geedzigxo okazas nur unufoje en la vivo. Nun ni vivas bone kaj ni intencas soleni la nupton de nia solfilino."

Popularigxas ankaux nupto en granda hotelo. Nuptoj ne estas tute samaj. Al iuj placxas euxropaj ceremonioj, kie estas muzikludo, mallonga parolo de geedzigx-atestanto, interkonsento de novgeedzoj pri dumviva edzeco kaj ties intersxangxo de fingroringoj. Kompreneble, tio ne estas cxio. Iu novedzino donacis al sia edzo la sxuetojn, kiujn sxi portis en la tempo, kiam sxi lernis iradon, kiel simbolon de dumviva edzeco: "Mi, kiu portis la sxuetojn siatempe, plenkreskis kaj de nun akompanos vin dum la tuta vivo." Al aliaj placxas antikvaj cxinaj ceremonioj, kiaj riverenco al la cxielo, tero kaj gepatroj kaj reciproka riverenco de la novgeedzoj mem.

Lauxmodaj nuptoj profitigas komercistojn. Oktobre de 1998 multaj kompanioj de Sxanhajo kune okazigis nupton por 999 paroj da novgeedzoj kaj donis al ili servojn pri acxeto de domo kaj dotoj, mendo de geedzigxa festeno, ekskurso en la miela tempo kaj asekuro. Samtempe kun tio, 36 paroj da cxinaj novgeedzoj turismis sur la insulo Pulau Sentos de Singapuro. Kiam iliaj vestoj kaj sxuoj estis malsekigitaj de akvo sxprucinta el la Fontano de Felicxo, alinome, Fontano de Ricxajxo, iliaj nomoj videblis sur la akvo-ekrano per laserradioj...

EN MIELA TEMPO

Paro da novgeedzoj faris vetkuron en la nupto. Laux interkonsento, kiu sukcesos en la kuro, tiu mastros la familion. Kompreneble, la novedzo kuris pli rapide ol la edzino. Neatendite, kiam li estis atingonta la finon, li subite returnis sin kaj, preninte sxin en la brakojn, pafis sin al la fino. Nun en Cxinio multas tiuspecaj gejunuloj. Ili, liberaj de rutinaj kutimoj kaj strebemaj al afekcioj, okazigas sian nupton sur Gobio kaj krutajxo, en la aero kaj sub akvo kaj komencas la mielan tempon per parasxutado, subakvigxo kaj dekrutajxa saltado malsupren.

"Efektive, ni ne intencas partoprenigi tiom da personoj en monotona nupto en hotelo," diris iu novedzino. Timema, sxi tamen ellernis suprengrimpadon sentime en sia miela tempo. "Mi tion faris kune kun mia edzo. Mi kredas, ke kun li mi timos neniun malfacilon en la vivo."

"La moderna socio plenas de intensaj konkurencoj kaj strecxa vivritmo. Mi bezonas ripozon. Mi deziregas vojagxi al Tibeto. Por havi longan libertempon mi decidis edzinigxi," diris junulino, kiu deziris edzinigxon kaj samtempe timis gxin. En la miela tempo la pejzagxo de negxkovrita regiono kaj cxelokaj naciaj moroj sentigis al la novgeedza paro la esencon de la vivo: Ordinareco estas vivo. Hejmen reveninte, ili prenis ordinaran mangxon en la malgranda restoracio Hejmloko kaj ekhavis la senton esti hejme.

Alia paro da novgeedzoj diris: "Niaj gepatroj preparis cxion kaj ni ne sciis, kion ni devas fari mem. Ni do decidis pasigi la mielan tempon en la dezerto Taklimakan, alinome, maro de la morto, en nordokcidenta Cxinio. Kune kun turisma grupo ili transiris la dezerton Lop Nur sur la antikva Silka Vojo. En la geedzigxa nokto ili ne estis akompanataj de floroj, vino kaj siaj parencoj, tamen ili kvazaux auxdis la severan averton de la naturo: "Se vi volas gefilojn, amu cxiujn estajxojn en la naturo."

Eble tiuj gejunuloj estas pledantoj por neluksa nupto. Laux ili, nupto devas esti modesta, sed diferenca de tiu en la 50-70-aj jaroj. Tiam novgeedzoj faris registrigxon cxe instanco pri geedzigxo kaj regalis siajn parencojn kaj amikojn per bombonoj, kio finis la nupton. Laux statistiko, en la 50-60-aj jaroj cxiu paro da novgeedzoj en Cxinio elspezis averagxe 362 juanojn por geedzigxo, en la 70-aj jaroj 1.3 mil juanojn, en la 80-aj jaroj 5.5 mil juanojn kaj en la 90-aj jaroj 21 mil juanojn. En 1998 la elspezo por tio estis inter 50 mil kaj 200 mil juanoj. Plejparto de la pledantoj por neluksa nupto estas bone salajrataj intelektuloj. Ili opinias, ke la ideala edzeco ne sin bazas sur euxropstila novedzina gazrobo kaj luksa festeno. Ili alte taksas la kvaliton de nupto.

La lastan oktobron 33 paroj da novgeedzoj de Jiangsu, Cxinio, donacis monon el sia kaso de geedzigxo por plifirmigi la grandan digon de Yangzi-rivero. Paro da novgeedzoj okazigis sian nupton sur la granda digo de Yangzi-rivero. Vizagxe al la torenta inundo, la novedzo, kiel batalanto kontraux la inundo, donis savjakon al sia novedzino. Surmetinte gxin sur sin, sxi tuj komencis sian mielan tempon kaj aligxis al la vico de batalantoj.