Dum la batalo kontraux inundo

*Kiam aviadilo flugis super la regiono suferanta de inundo, Gao Haipeng pretervole ektremis pro maltrankviligxo. La urgxsava marko sur la pojno komprenigis lin, ke la dangxero estas multe pli grava ol oni imagis.

*Dum duontago post alveno al la regiono suferanta de la katastrofo Gao Haipeng kaj liaj kolegoj kuracis pli ol 500 malsanulojn, sed la plej grava kaj dangxera estis, ke la suferantoj de la katastrofo ankoraux ne konsciis, ke la medio, en kiu ili vivis, jam serioze poluigxis.

*Kvankam Gao Haipeng kaj liaj kolegoj alprenis diversajn rimedojn kontraux eventualaj epidemioj, tamen ankoraux ekzistas la latentaj dangxeroj.

KIAM aviadilo flugis super la regiono suferanta de inundo, Gao Haipeng pretervole ektremis pro maltrankviligxo. Li rimarkis, ke liaj kolegoj, kiuj gaje babilis dum la vojagxo, farigxis seriozaj. Rigardate tra fenestro de la aviadilo, Yangzi-rivero fluas orienten kvazaux flava rubando, sed Gao kaj liaj kolegoj klare sciis, ke Yangzi-rivero ne estas tiel kvieta kiel gxi vidata de la aero. Pro abundo da pluvego Yangzi-rivero inundis kampojn, detruis vilagxojn kaj ruinigis la domojn de sennombraj homoj. Dum du monatoj dekmiloj da cxinoj gardis la digon de la rivero tage kaj nokte kaj brave batalis kontraux la superakvego.

Kiel membroj de la unua kuraca tacxmento sendita de la cxina Ministerio de Publika Sano, Gao kaj liaj 11 kolegoj el la Cxina-Japana Amikeca Hospitalo flugis al la katastrofita regiono. Kvankam ili pretis riski sian vivon por la batalo, tamen vizagxe al la superakvego, precipe kiam la tacxmentestro ordonis ilin fiksi la urgxsavan markon sur la pojno, ili cxiuj komprenis, ke la dangxero estas multe pli grava ol oni imagis. Sur la urgxsava marko legigxis la nomo, sangogrupo kaj telefon-numero de la portanto. Ligite al la pojno, gxi estas malfacile forprenebla, pro tio oni nomas gxin ankaux rubando de la vivo. Portante kun si medikamentojn kun valoro de pli ol 100 mil juanoj kaj aparatojn kun valoro de pli ol 300 mil juanoj, Gao kaj liaj kolegoj alvenis al la regiono inundita de Yangzi-rivero.

LA DUA DEFENDA LINIO

La loko, kien venis Gao kaj liaj kolegoj, trovigxas en la meza baseno de Yangzi-rivero kaj estis serioze atakata de la katastrofo. Tie ili vidis, ke sur la 14-kilometra digo staras unu apud alia portempaj tendoj, kaj cxie estas armeanoj en kamuflaj vestoj kaj orangxaj sav-vesxtoj, kun laca mieno kaj vultuaj okuloj. En la aero regis strecxa atmosfero antaux alveno de diluva pinto. Oni dorse transportis 50-kilogramajn sablo-sakojn por konstrui brancxan digon. Inter tiuj homoj Gao sentis sin ege trankvila.

En la temperaturo je pli ol 40ºC, li estis cxiam banata de sxvito kaj kaptita de soifo. La superakvego estis multe pli vasta kaj furioza ol oni imagis. Sur la vasta akvosurfaco vidigxis tegmentoj kaj arboj, hazarde alflosis tablo, lavpelvo... Gao kaj liaj kolegoj turnis sian atenton al suferantoj de la katastrofo. Atakite de kruela suno, vento kaj fiinsektoj kaj pro troa laceco kaj poluciita akvo, multaj homoj sur la digo malsanigxis je dermozo, lakso kaj oftalmito. Dum duontago post alveno de la kuraca tacxmento pli ol 500 malsanuloj estis kuracitaj. Gao kaj liaj kolegoj konsciis la gravecon de la problemo. Kvankam lokaj kuracistoj venis tuj post la inundo por kuraci kaj preventi malsanojn al la logxantoj suferantaj de la katastrofo, tamen latentaj dangxeroj de epidemioj troveblis cxie en la regiono: Ne sciante, ke la vivmedio jam serioze malpurigxis, la logxantoj en la regiono kiel kutime trinkis akvon el la rivero; sur la digo, kie vivis centmiloj da homoj, ecx ne trovigxis necesejo. La lokaj kuracistoj, kiuj peneme laboradis tuj post la inundo, estis jam elcxerpitaj. Pro tio Gao kaj liaj kolegoj trovis peza sian respondecon. En la sama nokto ili ellaboris "Propono Kontraux Epidemioj" por la tuta lando. En gxi ili konigis la seriozan staton de malsanoj kaj epidemioj minacantaj la regionon suferantan de superakvego kaj alvokis al la lokaj kuracistoj doni al la lokanoj fundamentajn sciojn pri sanprotektado kaj memprotektajn rimedojn. La propono estis tuj sankciita de la cxina Ministerio de Publika Sano kaj ehxita de diverslokaj kuracistoj. Kuracaj tacxmentoj oficvojagxis unu post alia al la regionoj atakitaj de superakvego, samtempe la sxtato kolektis diversajn medikamentojn el la tuta lando kaj urgxe transportis ilin al la regionoj inunditaj. Oni povas diri, ke kiam centmiloj da armeanoj kaj logxantoj donis grandan atenton al cxiu eventuala dangxero cxe la digo, la kuracistoj atenteme zorgis pri eventualeco de epidemio.

BATALO ANKORAUx NEFINITA

La superakvego, okazinta en la somero de 1998, kauxzis grandan perdon al la cxina popolo, sed samtempe, en la batalo kontraux gxi oni vidis la solidarecon kaj la potencon de la cxina nacio.

Tion multe spertis Gao. Li konfesis, ke li venis al la katastrofita regiono gxuste pro tio, ke al gxi mankis kuracistoj. La patrujo kaj la popolo kulturis lin en medicinan doktoron, kaj nun estis tempo por li rekompenci ilin per sia servado. Li diris, ke la membroj de la kuraca tacxmento estis elektitaj el multnombraj kandidatoj; estro Xu Shuqiang, kiu oficvojagxis unu semajnon en Tibeto, telefone anoncis sin por aligxi al la kuraca tacxmento. Gao diris ankaux, ke la soldatoj en la agxo de 18-19 jaroj foje-refoje baris furiozan superakvon per sxpato, sablo-sako kaj ecx per sia korpo. Preskaux cxiuj cxinoj partoprenis per sia propra maniero en la batalo kontraux la inundo. Tial, dum la duonmonato en la katastrofita regiono, kvankam la temperaturo en la tendo superis 50ºC tage, tacxmentanoj dormis nur 4-5 horojn nokte kaj ofte satigis sin per biskvitoj, tamen, krom kuracado, ili ankaux disdonis medikamentojn por purigi akvon, instruis al la lokanoj antisepsi trinkakvon, gvidis ilin forigi rubon, helpis al ili konstrui provizorajn necesejojn... Kiam la dua kuraca tacxmento venis en la lokon por anstatauxi ilin, Gao kaj cxiuj liaj kolegoj brunigxis kaj maldikigxis pro laceco kaj alta temperaturo.

Kvankam la superakvego retirigxis kaj oni jam komencis rekonstruadon en la katastrofitaj regionoj, tamen eventualaj epidemioj minacos la regionojn almenaux duonjaron. Kiel kuracistoj, Gao kaj liaj kolegoj ankoraux atentas pri la batalo ankoraux nefinita post reveno al Pekino.