La 42 afrikaj strutoj pare logxas en stalo. La virstrutoj kun brilaj nigraj plumoj altas 2.5 metrojn kaj pezas 130 kilogramojn, kaj la inaj estas grizaj kaj iom malgrandaj. Cxiujare strutino demetas 80-120 ovojn. En la pasintaj du jaroj la kvanto de ovoj demetitaj de tiuj strutinoj atingis 1?00, el kiuj 450 estis sukcese elkovitaj per koviloj.
La bredejo havas 4 kovilojn kun auxtomataj temperatur-reguligilo kaj ovoturnilo. Gxenerale post 42-taga kovado strutidoj elovigxas, kaj post pliaj 10 tagoj ili pezas 2-3 kilogramojn.
La karno de strutoj estas ne nur bongusta, sed ankaux proteinoricxa. Gxi estas tonika mangxajxo kun malmultaj graso kaj kolesterolo; la felo estas mola, delikata kaj altkvalita; el la sxelo diafana oni povas fari belajn artajxojn; kaj ecx la graso estas bona materialo de kosmetikajxoj.