Pekino, urbo preferinda

de YIN QIN

Movopleneco kaj prospero, multaj sxancoj kaj brila perspektivo de metropoloj forte allogas junulojn. En Cxinio, pro diferenco de ekonomia evoluo, grandaj urboj, kiel Pekino, Sxanhajo kaj Kantono, estas magnetaj. Iuj studentoj, kiuj studis en Pekino, post diplomigxo pli amas gxin. Iuj havas ideon labori en Pekino, kvankam la okupo ne interesas ilin, ekz. Wang; post foriro de Pekino iuj revenis pro amo al gxi, ekz. Jia; iuj fondis familion kaj havas infanon, tamen por kariero venas al Pekino, ekz. geedzoj Liu. En Pekino ili vivas malfacile, iom senhelpe, tamen kun gxojo kaj espero.

Yu Tao

KIAM mi estis en infangxardeno, mi scipovis la kanton: Mi amas Tian'anmen de Pekino. Kiam mi estis 18-jara, mi ekstudis en Pekino, kaj Tian'anmen farigxis mia unua vidindajxo.

Post studado mi eklaboris en Pekino. Cxiujare en la Nacia Festo mi vizitis Tian'anmen.

Kiel magneto, Pekino brakumas cxiun, kiu amas gxin.

POR FARIGxI PEKINANO

Kiel diplomito en 1998, Wang sentis ke li ne estas fortuna. Kiam li venis el Henan-provinco kaj ekstudis en Pekino, li deziris farigxi pekinano, tamen tio neeblis, cxar en Pekino logxantoj ege multas.

Simpligo de administra strukturo, reenoficigo de senlaborigxintoj, rekorda nombro de tutlandaj diplomitoj... Tio cxagrenis Wang.

Wang studis pri kontado. Antaux kelkaj jaroj gxi estis multe bezonata, sed nun ne. Liaj gepatroj jam trovis okupon por li en la hejmloko, tamen tion li rifuzis por persiste studi la fakon gxis la fino.

En la universitato li bone studis, sciis uzi komputilon kaj veturigi auxtomobilon. Li sendis auxtobiografieton al dekkelkaj dungantoj. Du monatoj pasis, neniu respondo venis. Februare li cxeestis dungo-kunvenon. En homamaso li sentis ke li estas tre malgranda. Li metis la auxtobiografieton inter la aliajn kaj esperis ke la dungantoj ne ignoros lin. Tagmeze, kiam li forlasis la kunvenejon, li vidis ke en la halo atendas multaj homoj por sia afero posttagmeze.

Reveninte de la kunveno, Wang telefonadis al dungantoj laux telefonlibro. Tamen neniu definitive respondis al li.

En 1998 en Pekino estis 58 mil diplomitoj, el kiuj 40 mil ne estis pekinanoj. Laux regulo de Pekino nur 10% de la 40 mil povis resti en Pekino.

Alproksimigxis la tago de diplomitigxo. Malespera, Wang hazarde ricevis telefonajxon el mezlernejo pri testo. Portante okcidentan kostumon pruntitan de kunlernanto, Wang staris antaux testanto. Finfine li farigxis instruisto.

Tamen instruado ne interesis lin. Li devis farigxi instruisto, cxar li volis resti en Pekino. Li preferis labori kiel kontisto.

"PENDANTA AMO"

Jia diplomigxis el universitato de Pekino.

Sxi sxatis modernan dramon kaj muzikon. Dum la 4 jaroj en la universitato sxi ofte vizitis teatron kaj koncertejon de Pekino.

Sxia hejmurbo en suda Cxinio estas ekonomie evoluinta, sed kulture nericxa.

La gepatroj esperis ke sxi edzinigxos frue. Tamen sxi ne havis emon kaj restis frauxlino.

Sxia kunlernanto en Pekino funkciigis komputeran kompanion kaj invitis sxin kunlabori. Jia senhezite iris al Pekino, cxar sxi amis Pekinon, precipe gxian intensan kulturan etoson.

En la kompanio sxi estis okupita. Helpe de sxi, la kompanio bone funkciis.

En Pekino sxiaj kunlernantoj geedzigxis kaj iuj havis infanon. Ili cxiuj estis okupitaj. Cxiusemajnfine sxi estis sola kaj ofte vizitis bufedejon. Kunlernantoj svatis al sxi frauxlojn. Tamen sxi opiniis ke mankas al ili io. La soleca Jia sxajne ne havis emon al teatro.

Iutage Jia ricevis el la hejmloko leteron de tiu, kiu kasxe amas sxin kaj sin svatis al sxi. Jia sciis, kial sxi ne trovis amon en Pekino. Sxi falis en dilemon. Sxi volis resti en Pekino, tamen tiu, kiu petas sxian manon, estis en la hejmloko, kion fari?

DONU HEJMON AL LA FILO

Liu kaj lia edzino estis kunlernantoj de universitato. En norda Cxinio kun filo ili vivis modeste kaj dolcxe.

La edzino esperis ke ili lukros pli multe. Tial sxi konfidis la filon al sia patrino kaj venis al Pekino. Dank' al sia laborsperto kaj flua fremda lingvo la geedzoj sukcesis eniri en iun alilandan kompanion kaj havis bonan salajron.

Ili luis apartamenton proksime de la kompanio, la lupago okupis trionon de la salajro. Ili estis tiel okupitaj kaj laboris ofte ne en sama tempo, ke preskaux neeblis por ili renkontigxi en la hejmo. Pasis la antauxaj nericxaj tamen dolcxaj tagoj.

Tiam la edzino eksopiris al la patrino kaj filo. Ili multe pagis por telefonado, tamen tio ankoraux ne povis mildigi la sopiron. Tial la patrino kun la filo venis al Pekino.

Kun la filo la familio farigxis tiu en vera senco. Tamen la patrino ne alkutimigxis al la vivo en Pekino. Sxi foriris, la geedzoj konfidis la filon al infangxardeno, kaj pro tio ili multe pagis.

Vespere de la Auxtunmeza Festo la familio mangxis en restoracio. La edzino demandis la edzon, kiam ili farigxos gemastroj. La edzo respondis, ke sxajne li devas sercxi pli bone salajratan okupon.