Kuriozaj moroj en mangxado

PRO varma klimato kaj abundo da pluvo la provinco Yunnan, sudokcidenta Cxinio, ricxas je kuriozaj floroj kaj arboj. Multaj el ili estas mangxeblaj. Tial, en la 26 nacimalplimultoj, kiuj vivas en la loko, formigxis kuriozaj moroj en mangxado.

EKSTERORDINARAJ MANGxAJxOJ

Por la lokanoj la primitiva arbaro servas kiel granda mangxprovizejo. Bongustaj kaj nutroricxaj estas ne nur fruktoj, sed ankaux sovagxaj floroj, herboj, arbosxelo, radikoj kaj ecx argilo... Taj-oj preparas rostitajn kukojn nepre kun floroj de boeoj (Boea hygrometrica). Printempe, la lokanoj elakvigas muskon el rivero, sekigas kaj fritas gxin. Jen bongusta mangxajxo! Primioj sxatas vinon faritan el genciano kaj lilio. Hani-oj preferas kuiri supon el fisxoj kaj sxelo de olivarbo. Derung-oj lertas en farado de dolcxajxoj el mielo de sovagxaj abeloj kaj amelo el sapano (Caesalpinia sappan)...

La indigxenoj, kiuj vivas en arbaro, havas kutimon mangxi insektojn. Marmelado el cikadoj kaj frititaj araneoj, iliaj tradiciaj mangxajxoj kun loka gusto, ne nur bongustas, sed ankaux efikas en forigo de febro, doloro kaj inflamo. Taj-oj aparte sxatas frititajn kokovojn kun formikaj ovoj. Va-oj sxatas kacxon el plurspecaj vermoj, kiuj parazitas en herboj kaj arboj. Por ili la frititaj pupoj de sovagxaj abeloj estas plej bongustaj. Va-oj bredas la menciitajn insektojn. Ili malplenigas sxtipojn, faras multajn truetojn sur ili, poste blokas ilin kaj metas ilin en la arbaron aux sur krutajxon, kiujn frekventas sovagxaj abeloj. Do, la lastaj ellasas ovojn kaj produktas mielon en la truetoj... Multaj el la derung-oj agxas pli ol cent jarojn. Lauxdire oni sxuldas ilian grandan agxon al tio, ke ili ofte mangxas pupojn de sovagxaj abeloj. Frititaj bambuaj vermoj bongustas kiel butero. La vermoj parazitantaj en bambuoj abundas je graso. Ofte oni vaporumas ilin kaj elpremas flavan oleon el ilia ventro por mangxi kune kun glueca rizajxo. La kuiritaj rizomioj (Rhizomys sinensis) estas rigardataj kiel plej bongustaj mangxajxoj, per kiuj la lokanoj regalas gastojn.

La blang-inoj, kiuj logxas sur la monto Blango, emas mangxi lateriton, cxar gxi utilas por kuraci vomadon, forigi krudan odoron de fisxoj kaj refresxigi. Dum la gxino-inoj, kiuj vivas en la vilagxoj Mao'e kaj Qiema, preferas la lokan argilon. Iuj maljunulinoj havas manion mangxi tiun argilon. Ili sentas sin malsanaj, se iutage ili ne mangxas gxin. Medicina analizo montris, ke tiu argilo abundas je kupro, fero, zinko kaj aliaj mikroelementoj, bezonataj de la homoj.

NATURAJ KONDIMENTOJ

Nacimalplimultoj de Yunnan plejparte sxatas la gustojn acidan, amaran kaj pikan. En varmega kaj pluva vetero oni preferas preni mangxajxojn acidajn por havigi al si apetiton, la pikajn por forigi humidecon kaj la amarajn ?internan brulumon.

Oni prenas kaj naturajn acidajxojn el sovagxaj fruktoj kaj legomoj kaj la mem faritajn, kiaj peklitaj viando, fisxoj kaj bambusxosoj... Ili fermentigas la acidajxojn tiamaniere: Unue ili purigas viandon kaj fisxojn per riza kuirlikvajxo, due trancxas ilin kaj miksas ilin kun gluecaj rizajxoj, trie versxas vinon sur ilin kaj enpotigas ilin, finfine kovras la poton kaj hermetikigas gxin per koto el ligna kaj herba cindro por unu monato. Blang-oj preferas acidan teon. Ili bakas fresxan teon kaj konservas gxin en humida loko, por ke gxi fermentu. Poste, ili hermetikigas la fermentintan teon en bambua tubo kaj enterigas gxin, por ke la teo refoje fermentu. Post tio gxi estas infuzebla kaj trinkebla. Va-oj sxatas maldolcxan teon. Ili boligas la teon gxis gxi farigxas densa maldolcxega suko kaj ecx te-marmelado, kiuj servas kiel refresxigajxo. Momordiko, sxoso de plejoblasto (Pleioblastus) kaj fagopiro estas tre sxatataj de la lokanoj, kiuj emas mangxi ilin kune kun pulvoro de bova galveziko kiel kondimento.

Kiel spico, ankaux sovagxaj sxenoprazo, ajlo, zantoksilo (Zanthoxylum simulans) estas nemankigeblaj por la lokanoj. Oni aux trancxas ilin en tre maldikajn striojn aux faras ilin pasto por miksi ilin kun dishakita koriandro kaj pulvorigita amomo kiel kondimento por acidaj mangxajxoj.

Nun en Yunnan, kvankam estas sojo, vinagro, glutamato kaj aliaj kondimentoj, tamen oni dauxre preferas tiujn el sovagxaj plantoj, inkl. de oleo. Lisu-oj elpremas oleon el semoj de lakarbo kaj per tiu oleo ili preparas pladojn, stufas kokajxojn kaj miksas gxin kun vino por kuiri ovojn. La tiel faritaj ovoj estas bonega nutrajxo por akusxintino.

ANTIKVECAJ KUIRILOJ KAJ MANGxILOJ

En multaj lokoj de Yunnan oni faras la fajrujon el tri sxtonoj sur kavo kaj rigardas gxin kiel domon de la Fajra Dio, kiu benas al la familio prosperon. Pro tio, de antikve fajro en la fajrujo cxiam brulas gardate de la patriarko. Gxenerale, cxiu derung-a familio havas plurajn fajrujojn, cxar, lauxkutime post edzigxo la filoj dauxre logxas en la hejmo de siaj gepatroj, sed ili devas fari sian propran fajrujon. Ili alterne preparas mangxajxojn por la tuta familio. Tamen la gxino-oj havas malsaman kutimon. Se nur la gepatroj ankoraux vivas, la filoj ne devas starigi sian propran fajrujon ecx post sia edzigxo. Tial en grandaj familioj unusola fajrujo ofte servas por 30 aux 40 personoj.

En la epoko, kiam mankis feraj kuiriloj, oni ofte rostis mangxajxojn. Ecx hodiaux, nacimalplimultoj en Yunnan ankoraux preferas rostitajn mangxajxojn. Ili envolvas fisxojn kaj viandon per basxoaj folioj aux cxirkauxvolvas ilin per vaniloj kaj rostas ilin super fajro. Ankaux per tia maniero ili preparas rizajxojn. Oni metas rizon infuzitan en bambuan tubon, sxtopas la truojn kaj rostas gxin super fajro. Tiam la bambua tubo servas kiel marmito. Post kiam la rizajxo bone rostigxis, oni hakas la tubon en du partojn. Jen bongusta rizajxo, dum la duigita bambua tubo servas kiel bovlo.

Antauxe la lokanoj faris bulon el glueca rizajxo aux metis gxin sur basxoan folion por mangxi. Basxoaj folioj utilas vaste. Iuj uzas ilin kiel vinujon. Kaj kiam oni preparas mangxajxon surkampe post laboro, ili servas ecx kiel kuirilo. Oni faras fosajxon kaj sternas kelkajn basxoajn foliojn tie, jen la kuirilo, en kiun oni versxas akvon kaj metas fungojn jxus kolektitajn, fisxojn kaj salikokojn jxus kaptitajn. Kolektinte cxe rivero rulsxtonetojn, oni varmigas ilin en fajro, kaj poste metas ilin en la basxofolian kuirilon, por ke la akvo boligxu. Tion oni faras plurfoje gxis preparigxo de la bongusta supo.

La primitiva kuirmaniero per sxtono ankoraux vidigxas en multaj vilagxoj de la regiono. Primioj ofte metas paston sur sxtonon varmegan por prepari patkukon; dum nu-oj kaj derung-oj preferas prepari sur sxtonplato molan kaj bongustan patkukon el pasto el fagopira faruno aux amelo kun birdaj ovoj. Tiuj bluaj sxtonplatoj kasxigxas sub humida tero cxe la rivero Nujiang en nordokcidenta Yunnan. Cxe la elterigxo, ili estas tre delikataj. Oni povas trancxi ilin en diversajn formojn. Sub la suno ili pli kaj pli malmoligxas kaj ne fendigxas ecx en malvarma akvo post submetigxo al fajro. Kiam oni preparas kukon per ili, la pasto ne adheras al ili ecx sen oleo. Pro tio ankaux tibetanoj portas ilin hejmen kiel kuirilon, malgraux longa distanco.

KUNE GxUU LA FRANDAJxOJN

Yunnan estas regno de vegetajxoj. Por danki la favoron de la naturo, la lokanoj kultas la dion Naturo kaj kredas, ke cxio, kio ekzistas, havas animon. Dum la Novjara Festo, lisu-oj pendigas sur arbo bovlon da rizo plej frue sensxeligita de ili kiel oferajxo; derung-oj kultas la dion Monto: cxiuj familioj faras maskon en formo de monto kiel simbolon de la dio, kultas gxin sur montodeklivo post la domo, bruligas stakon da azaleo, petas sorcxiston fari pregxon, kantas omagxkanton... Va-oj mangxigas bovlon da gluecaj rizajxoj al cxiuj bovoj kaj cxevaloj por danki ilin pro la helpo al la homaro. Vespere de la Novjara Festo lahu-oj preparas patkukojn kaj metas ilin sur cxiujn agrikulturilojn, por ke ili gxuu la festan gxojon kune kun la homoj. Se vi vizitas hani-an familion en la festaj tagoj, la mastro certe regalas vin, kvankam vi estas fremdulo, per bovlo da rizvino kaj tri dikaj pecoj da viando. Kiam ajn vi gastas cxe nu-o, cxiuj familioj de la vilagxo liveras al vi plej bonajn frandajxojn. La mastrino proponas al vi du patkukojn kun rostita viando aux fritita ovo, per kio oni deziras al vi felicxan vivon.