Bela lando ?Francio

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

En 1998 mi partoprenis la 83-an UK okazintan en Montpeliero de Francio. Vizitinte kelkajn urbojn de suda Francio, mi rimarkis, ke estas admirinde, ke francoj tiel zorge protektas la medion. En Avignon ecx antikva roma palaco estas perfekte konservata, en cxemara urbo Nico cxie videblas kolorricxaj floroj kaj verdaj herboj, kaj ekster la urbo blankaj nuboj alte pendas super la lazura Mediteraneo. En la kamparo cxie regas verdo: vinbergxardenoj etendigxas sur montoj kaj kampoj kaj herboj verdas cxe ambaux flankoj de la vojoj. Mi tute ravigxis de la pejzagxoj.

Mi sopiras tiujn tagojn, en kiuj mi promenis en stratoj de Parizo sub la lazura cxielo kaj negxblankaj nuboj kaj cxe smeralda akvo.