Facetoj de kulturo de Hongkong

Ni iam konigis al niaj legantoj la vivon de Hongkong-anoj kaj nun ni iom tusxu ilian kulturon, pri kiu multaj logxantoj sur la cxeftero de Cxinio informigxis cxefe el filmoj, furoraj kantoj kaj vestoj. Cxi-sube ni prezentos opiniojn de malsamtavolaj urbanoj el Pekino, Sxanhajo kaj Kantono pri Hongkong-a kulturo. Kvankam suprajxaj, ili tamen montras al niaj legantoj iujn kulturajn trajtojn de Hongkong.

La Red.

de CHEN NAN

HONGKONG-ANOJ KAJ LA LANDO

Meng Zhaolong (studento el Pekino): Samkiel la logxantoj sur la cxeftero de Cxinio, ankaux Hongkong-anoj havas fortan nacian dignon. Ili fieras pri la Granda Muro kaj malavare monhelpas lokojn atakitajn de inundo de Yangzi-rivero.

Pro historiaj kauxzoj Hongkong estis multe influata de la okcidenta kulturo. Post reveno al la patrujo en 1997, gxi gxuas altan auxtonomecon. Pro tio Hongkong-anoj kaj la logxantoj sur la cxeftero de Cxinio diferencas inter si en la pensmanieroj kaj kultura sfero. Hongkong, kie kunfluigxas la kulturoj orienta kaj okcidenta, prenas la popularajn kaj furorajn kulturojn kiel la cxefajn. El tio rezultis, ke la kulturo de Hongkong diferencas de la tradicia kulturo de Cxinio.

Zhang Qing (studento el Pekino): En Hongkong intensas libera konkurenco. Cxiu organizajxo kaj cxiu homo eltenas premforton de la vivo. Tio postulas, ke ili sencxese altigu laboran efikon, por venko en la konkurenco kaj dauxre vivi. Gxenerale, Hongkong-anoj sin okupas pri faklaboro, en kiu ili lertas, kompreneble kun bona efiko. Tial, Hongkong-anoj donas profundan impreson per siaj rapidaj ritmoj: ili rapide iras, mangxas kaj ne multe dormas.

HONGKONG-ANOJ KAJ LA TRADICIO

Chunzi (el Sxanhajo): Kvankam Sxanhajo kaj Hongkong tre malproksimas inter si, tamen laux mi sxanhajanoj eble estas plej kompetentaj paroli pri Hongkong, cxar la prospero de Hongkong iom similas al tiu de la malnova Sxanhajo. Krome, Sxanhajo kaj Hongkong havas saman trajton, t.e. ili ambaux estas multe influataj de okcidenta kulturo.

Pasinte, Sxanhajo estis la plej profunde influata de okcidenta kulturo en Cxinio kaj nun, eble Hongkong anstatauxis Sxanhajon tiuflanke.

Kvankam Hongkong estis okupata de britoj pli ol cent jarojn, tamen Hongkong-anoj cxiam obstine tenis sian tradicion. Ekz. maljunaj Hongkong-anoj parolas nur kantonan dialekton, sed junuloj miksas en gxin la anglan.

Por sxanhajanoj Hongkong estas iom provinca. En la hotelo Paco de Sxanhajo maljunaj artistoj, kiuj cxesis ludi jxazon antaux cx. duonjarcento, povas gxin ludi tiel bone kiel antauxe. Tion Hongkong-anoj probable ne atingas. Sed famaj kaj eminentaj Hongkong-aj artistoj gajnas tre multe, kio estas neimagebla en Sxanhajo. Hongkong-aj scenejoj estas tre altnivelaj kaj modernaj, sed al gxiaj multaj programeroj mankas ia grandanimeco kaj seriozeco; same, kvankam Hongkong-aj televidaj programeroj estas vaste rigardataj, tamen ili estas malpli fajnaj ol tiuj sur la cxeftero de Cxinio; kvankam Hongkong-anoj multe vidas la mondon, tamen ili ankaux supersticxas...

HONGKONG-ANOJ KAJ AKADEMIA ESPLORADO

Yu Hua (verkisto el Guangdong): Mi dufoje vizitis Hongkong, sed gxi ne donis al mi profundan impreson. Dum mia duafoja vizito al Hongkong mi logxis en la Cxinlingva Universitato de Hongkong, kiu impresis min per sia akademia etoso ecx pli densa ol tiu sur la cxeftero de Cxinio, sed al gxia akademia esplorado mankas akreco.

AMY (funkciulo el reklama kompanio): La hongkong-a kulturo estas malferma kaj moda. Oni povas libere montri siajn opiniojn kaj lauxplacxe sin esprimi. Artaj temoj kaj formoj abundas kaj varias, sed kelkfoje estas tre liberaj kaj frivolaj.