Sercxado de antimaterio

de LI LIANG

LA homaro cxiam klopodas sercxi la originon de la universo. Kun progreso de sciencoj kaj teknikoj, la homaro pli multe kaj profunde konas la universon. Tamen la naskigxo de la universo restas nekonata. La sercxado de antimaterio estas avangarda eksperimento por esplori la universon.

TROVO DE ANTIKORPUSKLO

La nuna esploro montras, ke la universo formigxis pro eksplodego antaux 15 miliardoj da jaroj. Tion subtenas multaj astronomiaj observoj kaj astrofizikaj eksperimentoj. Laux teorio de korpuskla fiziko, la eksplodego devas doni egalajn kvantojn da materio kaj antimaterio. En 1932 sciencisto C. D. Anderson trovis pozitivan elektronon (antikorpusklo). Tio pruvis la teorion de P. A. M. Dirac. En 1955 oni produktis antiprotonon. En 1979 sciencistoj akiris 28 antiprotonojn per provbalono alta kiel 60-etagxa domo. En 1996 la Euxropa Konsilio de Nuklea Esplorado produktis 9 antihidrogenatomojn, kio vekis grandan atenton de sciencistoj.

Pri ekzisto de antimaterio, inter la sciencistoj estas malsamaj opinioj. Teorie, duono de la universo estas antimaterio. Sed kial la homoj ankoraux ne vidis gxin? Cxar oni esploris la universon per optika metodo, kiu ne kapablas distingi inter materio kaj antimaterio. Por esplori la antimaterion en la universo, sciencistoj bezonas magnetan spektrokomputilon. AMS (Alfa Magneta Spektrokomputilo) produktigxis gxuste por tio.

PROJEKTO DE TING CHAO-CHUNG

Inter la sercxantoj de antimaterio elstaras Ting Chao-chung, Nobel-premiito, cxin-devena profesoro de Usono. Li gvidas projekton sercxi antimaterion en la spaco. Li diris: "Ni esploras tion, kio estas nekonata de la homaro. Gxi estas devo de sciencistoj, kiuj faras eksperimentojn." Lia projekto estas sendi al la spaco magnetan spektrokomputilon kun akra sensiveco, kiu registros la devion de objekto kun elektra sxargxo trapasanta la magnetan kampon. La projekton partoprenas multaj landoj, inkluzive de Cxinio.

CxINOJ KAJ AMS

En sercxado de kunlaboranto, kiu kapablas produkti konstantan magneton, prof. Ting Chao-chung informigxis en 1994, ke la Elektroteknika Instituto de la Cxina Akademio de Sciencoj estas forta en terorio kaj praktiko pri konstanta magneto. Ting tre kontentis pri la propono el Cxinio ?produkti magneton el neodimo, fero kaj boro. Tia magneto estas efika kaj ne bozonas elektron. Gxi solvos la problemon, kiu dum multaj jaroj cxagrenis la sciencistojn en farado de AMS. Ting donis al cxinaj sciencistoj la taskon produkti konstantan magneton.

La magneto produktita de Cxinio kun 1.2-metra diametro kaj 80-centimetra alto pezas 2 tunojn. Laux gxiaj radiusoj trovigxas 64 magnetaj pecoj, tiel la magneta kampo koncentrigxas en gxia centro kaj la magneta liko estas tre malgranda. Tio estas tre grava por la projekto de Ting. Laux kutimo, la usona instanco devas trifoje kontroli la instrumentojn, kiujn oni bezonas en la spaca flugo. Tamen la magneto produktita de Cxinio estis akceptita nur post du kontroloj. Tio estas la unua fojo en la historio.

EBLE FILOZOFIA GLOSO

La 2-an de junio 1998 usona spaconaveto kun AMS komencis la esploradon. Jen unuafoje AMS iris en la spacon. Denove la homaro demandas sin: "De kie ni venis?"

Dauxris 10 tagojn la flugo kun celo kontroli la funkcion de AMS en la spaco. En la jaro 2002 AMS estos sendata al la Alfa Spaca Stacio, kie iros eksperimento 3-5 jarojn. Krom antimaterio, AMS sercxos ankaux kasxan materion, kiu konsistigas 90% de la maso de la tuta universo. Se ambaux estos trovitaj, pli grandan gxojon gxuos eble la filozofoj, cxar tio estos la plej tauxga gloso por ili.