La vivo de Bancxen Erdini la 11-a

Pli ol du jaroj jam pasis post la konfirmo per la tiro de loto el ora urno kaj la aprobo de la centra registaro de Cxinio por la surtronigxo de Bancxen Erdini la 11-a. Li multe kreskis ne nur en la korpo, sed ankaux en klereco kaj instruiteco de budhismo.

Lia sutra instruisto

Migmar Shidar diris, ke li estas mirinde sagxa, komprenema kaj diligenta. En la du jaroj li multe legis sutrojn de la tibeta budhismo, ekkomprenis la rigorecon kaj striktecon en studado kaj kulturis en si la amon kaj gxentilecon al aliaj.

Viva budho Bancxen tre interesigxas pri kulturaj scioj. Lia tibet- kaj han-lingva nivelo rapide altigxis.

Cxiusemajne, li ankaux uzas multe da tempo por lerni kaj reciti sutrojn. Li sxatas pentri kaj sin amuzi per ludiloj. Cxiutage li faras sporton eksterdome.

En majo 1997 viva budho Bancxen estis vizitata de la mongola viva budho Goru Dewa, kaj en oktobro li prezidis la ceremonion por la deka datreveno de la fondigxo de la Cxina Supera Instituto de Tibeta Budhismo. Li donas grandan atenton al gravaj aferoj de la sxtato kaj faris kaligrafajxon memore al la reveno de Hongkong en la patrolandon en 1997.