Nekrologo

S-ro Dai Song'en (1944-1999), komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), gxenerala sekretario de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, cxefdelegito de UEA en Cxinio, gxenerala sekretario de Cxina Esperanto-Ligo (CxEL), viccxefredaktoro de El Popola Cxinio (EPCx), cxefredaktoro de Cxina Esperanto-Eldonejo (CxEE), forpasis 55-jara en Pekino la 16-an de januaro 1999 pro kormalsano.

Dai Song'en naskigxis la 9-an de januaro 1944 en Sxanhajo. Li esperantistigxis en 1964. Decembre de 1965, post kiam li diplomitigxis el la Esperanta kurso de la Fremdlingva Fakultato de Pekina Radiodisauxdiga Instituto, li eklaboris en la Esperanto-sekcio de Cxina Radio Internacia (tiama Radio Pekino) kiel parolisto. De 1981 li servis en la Cxina Esperanto-Ligo. De auxgusto de 1982 gxis auxgusto de 1983 li volontulis en la Centra Oficejo de UEA kaj spertigxis pri internacia Esperanto-movado. Ekde 1985 li funkciis kiel cxefdelegito de UEA. De 1991 li laboris ankaux por la redakcio de El Popola Cxinio kaj farigxis viccxefredaktoro de la revuo en 1995. En 1996 li elektigxis kiel gxenerala sekretario de Cxina Esperanto-Ligo.

Li multfoje partoprenis organizadon de grandaj Esperantaj renkontigxoj, ekzemple la 71-a Universala Kongreso de Esperanto, la 5-a Pacifika Kongreso, la 1-a Azia Kongreso. Estas menciinde, ke li ludis tre gravan rolon en sukcesigo de la Pekina UK en 1986, kiel sekretario de LKK. Dum sia Esperanta kariero, li dedicxis sian talenton kaj tutan forton al nia movado kaj cxina Esperanta eldonado kaj faris grandan kontribuon. Lia forpaso estas granda perdo por la Esperanto-movado ne nur cxina sed ankaux internacia. Amase venas al ni kondolencaj mesagxoj el diversaj partoj de la mondo. Karmemore al la forpasinto ni kun devokonscio dauxrigos lian nefinitan verdan aferon.

Eternan pacon al Dai Song'en!

Cxina Esperanto-Ligo
Redakcio de El Popola Cxinio
Cxina Esperanto-Eldonejo
1999.01.20. Pekino.

Retposxtoj:

Cxina Esperanto-Ligo: cel@china-report.com.
Redakcio de EPCx: epc@china-report.com.
Cxina Esperanto-Eldonejo: cee@china-report.com.
Libroservo de EPCx: libroservo@china-report.com.
Cxina Junulara E-Asocio: <cel@china-report.com>.