LU CHUANBIAO:

Memore al Charles Ghiselin

LA 19-an de januaro 1989, belga esperantisto s-ro Charles Ghiselin forpasis. Jam dek jaroj pasis, tamen ni ne forgesis lin. Li ankoraux vivas en nia memoro. Por esprimi nian profundan sopiron al s-ro Ghiselin ni dedicxas al li tiun cxi artikoleton.

S-ro Ghiselin heredigis al ni ne nur sian posedajxon kiel fonduson por nia afero, sed ankaux spiritan ricxajxon ?amon al Esperanto, aspiron al Esperanto kaj dedicxon al Esperanto.

S-ro Ghiselin estis florkulturisto kaj vivis de kulturo kaj vendo de floroj. Kvankam li ne enspezis multe, tamen li amis sian okupon.

S-ro Ghiselin arde amis la noblan aferon de Esperanto, kiun li lernis, praktikis kaj disvastigis kun espero, ke pli multaj posedos gxin. Li desegnis du grandajn verdajn stelojn sur la cxirkauxmuro de sia logxejo por disetendi la samideanecon al vizitantoj.

S-ro Ghiselin estis malavara al nia afero de Esperanto. Li kredis, ke Esperanto ne konas distingon de nacioj kaj landlimon. Pro tio li donis sinceran helpon al ni cxinaj esperantistoj. Liaj helpemo kaj aspiro al Esperanto kuragxigas nin por plue antauxenpusxi nian movadon kaj pli diligente labori por la interna ideo de Esperanto.