Por la tago oni acxetas ne nur unu, sed plurajn cxokoladojn samtempe ?unu multekostan kaj kelkajn malkarajn. La multekosta estas nomata Honmei-cxoko(lado). Honmei lauxvorte signifas "la plej esperhavan kandidaton", sed cxi tie signifas la frauxlon. Laux statistiko, frauxlino elspezas 1?00 enojn (140 dolarojn) por honmei-cxoko. Por kamufli sian objekton de amo, sxi disdonas giri-cxoko al viroj cxirkauxaj. Giri signifas "nevolontan kaj duondevan konduton por glatigi rilatojn inter homoj".
Kapitalismo sencxese akcelas konsumadon. Gxi same kreis la 14-an de marto ("Blanka Tago"), kiam ricevintoj de cxokolado devas redoni trioblaprezan donacon al donacintoj. En magazenego en Tokio lastan jaron vendigxis 10?00 kalsonetoj dum nur du tagoj antaux la Blanka Tago kiel re-donaco al honmei-cxoko-frauxlino.
El "Raportoj el Japanio"