ORIGINALE VERKITAJ

Apud la rivero, hazarde(Mikronovelo)

de S. E. BULLO (Italio)

KIAM falis la varmeta somera vespero, sinjoro Marko ofte amuzigxis promenante laux padoj apud la rivero.

Granda paco cxirkauxe disvastigxis... Kantis birdoj kasxitaj sub la folioj de longaj brancxoj.

Li rigardis la strekojn rugxajn, flavajn kaj lazurajn, kiuj estas naskigxintaj en la cxielo. Li memoris lastajn felicxajn tagojn.

Tiam li estis kun la karaj gepatroj... (Nuntempe li estas tute sola. Ili ne plu vivas.) Tamen, ankoraux kun malgxojaj pensoj Marko konsideris tiun cxi plej belan momenton de la tago. Jes... li estis modesta oficisto, suficxe juna kaj kontenta pro sia laboro.

Li donis prunte librojn al legantoj kaj poste, kiam finigxis la horaro de la biblioteko, li remetis zorge la volumojn sur la librobretojn.

Tio cxi estis lia tuta rolo.

Tamen iafoje, se en la biblioteko estis malmultaj personoj, li povis iom legi, iom da iom.

Tiel, iafoje, sinjoro Marko trovis manieron de interparolado kun aliaj legantoj. Precipe kun sinjorino Liala, kiu volonte parolis kun li, afabla junulo, bone parolanta kaj pli bone auxskultanta.

Sen vera intenco, la gejunuloj komencis provi amajn sentojn unu al la alia... sed neniu kuragxis tion klarigi. Tamen, hazarde okazas tio, kio frue aux malfrue okazos.

Estis kvieta vespero. Sinjoro Marko lauxkutime promenis sur padoj laux la rivero.

Tio estis pura akvo en varma somero.

Cxe la bordo estis blankaj sxtonoj, sur kiuj oni povis sidi kaj pauxzi.

Sinjoro Marko sidis sur sxtono kaj vidis alvenantan sinjorinon Liala. Sxi surmetis belan cxemizeton kun longa jupo, kiu sxajnis flugeti cxirkaux sxi.

Sinjoro Marko neniam vidis tiel belan virinon... Li restis senspire dum Liala lin salutis: "Bonan vesperon... kion vi faras tute sola, sinjoro Marko?"

Li respondis malrapide, cxiam sxin fiksante: "Bonan vesperon!"

Sxi trankvile eksidis apud li.

Kiu prenis sian tutan kuragxon kaj komencis paroli pri ia temo? "Turandot" (pri kiu antaux nelonge li legis) al li sxajnis bona teatra temo por interparoli...

Liala ridetis pro lia embaraso kaj diris multajn interesajn aferojn.

"Mi ne komprenas," sxi diris, "kial bela, afabla kaj eminenta princino trovis tian krudan manieron por nei sian manon al edzinigxo?"

"Vere," li enpense respondis, "kiu ne solvis enigmojn, kiujn Turandot proponis, per sia vivo pagis... Tiel multaj princoj mortis... Fine, tamen venis iu, kiu solvis la enigmojn kaj prenis per amo la junulinon vere viglan sed timega. Estis bela edzigxo."

Sinjorino Liala atente auxskultis la lastajn vortojn, kiujn Marko sen preta intenco diris kun forta akcento.

"Al vi la historio de Turandot multe frapis en la menso kaj en la koro," diris afable Liala.

"Vere. Mi pri tio ankoraux pensas."

"Eble vi havas enigmon, kiun oni ankoraux ne solvis?" duondiris Liala per dorlota vocxo.

"Ne bezonas esti granda princino," malgxoje respondis mallauxte Marko, "kia ajn junulino povas esti kruela per amo..."

"Ho, kion vi diras... Marko?"

Liala senvole kore sin konfesis.

Marko rigardis sxiajn helajn okulojn, en kiuj amon li legis.

Jam la vespero foriris, unuaj noktaj ombroj alvenis...

Liala kaj Marko man-en-mane revenis malrapide al la silenta, malluma urbeto...