De lernanto al praktikanto de Esperanto

de HUANG YINBAO

LERNANTO KAJ INSTRUANTO

Mi ekkonis la nomon de Esperanto en mia studenta jaro. Iutage en la jaro 1980, la instituta radio-stacio disauxdigis sciojn pri Esperanto kaj dank' al tio mi unuafoje sciis la internacian lingvon Esperanto. Mi sercxis Esperantajn lernolibrojn dum tri studentaj jaroj, sed ne trovis.

Post mia diplomigxo en 1983, mi ricevis lernolibron de mia amiko kaj komencis lerni Esperanton. Li instruis min du semajnojn en libera tempo. Post lia translogxigxo mi lernis gxin mem.

En 1984 mi ekscipovis libere legi kaj skribi. Mi havis multajn korespondantojn el pli ol 10 landoj. Tagon post tago, mi sentis bezonon ekparoli en Esperanto, tamen en mia logxloko Jingchuan-gubernio de Gansu-provinco mankis esperantistoj. Mi pensis, ke mi devas okazigi E-kurson por kulturi kelkajn samideanojn. Jen mi fondis senpagan Esperantan kurson en mia urbeto. Mi ne atendis, ke 70 personoj partoprenis la kurson. Plejparto de ili sukcesis en la ekzameno. Post kelkaj monatoj mi fondis la duan kurson, kiu ne tiel sukcesis kiel la unua, tamen gxi donis al mi treege utilan atentigon. Post kelkaj semajnoj dum la dua kurso, iu sagxa mezagxa kursano, kiu elstare lernis Esperanton, demandis: "S-ro Huang, mi trovis, ke vi bone posedas Esperanton. Cxu vi iam uzis gxin?" Mi jesis, menciante mian korespondadon kun multaj eksterlandanoj. Kiam li sciis, ke mia uzo estas nur en korespondado, li forlasis Esperanton. Li ne sxatas korespondadon, cxar lia celo estas uzi Esperanton en lia laboro. Multaj kursanoj sekvis lian ekzemplon, kvankam kelkaj dauxre lernis gxis la fino de la kurso. Tagon post tago, miaj kursanoj el la du kursoj tute forlasis Esperanton. Kompreneble, la kialo estas en tio, ke ili ne sciis, kiel uzi Esperanton en sia laboro. Tio estis forta bato por mi.

Ankaux mi ne uzis Esperanton en mia laboro krom korespondo. Sxajnis al mi, ke Esperanto estas nur amuzilo. De tiam, unuflanke mi sercxis novan vojon ekzerci auxdadon kaj parolon, aliflanke provis praktiki Esperanton en mia laboro ?agrikultura kaj koncernaj sciencoj.

AUxSKULTANTO DE ESPERANTA DISAUxDIGO

Mi, kiel izolita esperantisto, ne havis sxancon ekzerci mian Esperantan parolon. Mi vidis, ke multaj anglalingvaj instruistoj en Cxinio parolas ne libere en la lingvo. Pro tio mi supozis, ke ni cxinaj memlernantoj eble ne kapablus flue paroli en Esperanto. En somero de 1990 mi partoprenis la 3-an Internacian Akademian Konferencon de Scienco kaj Tekniko en Esperanto en Pekino. Profitante de la sxanco, mi atingis Pekinon pli frue je unu semajno kaj 8-foje vizitadis Esperantan kurson gvidatan de s-ro Li Shijun en la Pekina Radio-disauxdiga Instituto. Mi vidis, ke la gestudentoj en la Esperanta kurso, kiuj lernis Esperanton nur 5 monatojn, jam flue parolis kaj bele respondis demandojn de la instruisto. La instruisto instruis nur en Esperanto. Tamen mi, kiu lernis nian lingvon jam 5 jarojn, malbone parolis kaj auxskultis. Li Shijun proponis, ke mi provu auxskulti Esperantan disauxdigon de la Cxina Radio Internacia. Dum la konferenco mi konatigxis kun multaj eminentaj esperantistoj.

Post la konferenco mi komencis konstante auxskulti Esperantan disauxdigon de la Cxina Radio Internacia. En la komenco mi komprenis preskaux nenion de la disauxdigo, kvankam multaj vortoj sxajnis esti konataj. Ofte okazis, ke kiam mi cerbumis pri la unua frazo, la geparolistoj jam eldiris aliajn vortojn. Tamen mi dauxrigis la auxskultadon kaj finfine mi komprenis la tuton. Mi preskaux cxiutage auxskultis Esperantan disauxdigon. Kiel sxtatoficisto, mi tre sxatas auxskulti novajxojn el Cxinio kaj la mondo. Tamen la disauxdigo de la novajxoj de la Cxina Centra Televizio (CCTV) okazas en la sama horo kun la E-elsendo. Mi do elektis la Esperantan disauxdigon. Per la Esperanta disauxdigo mi unuflanke gxuis la fluan kaj belan E-parolon, aliflanke auxskultis ankaux gravajn novajxojn cxinajn kaj alilandajn. Antaux kelkaj monatoj mi acxetis bonan radioaparaton, per kiu mi nun auxskultas la disauxdigon vespere kaj matene. Tiel mi auxkultas la Esperantan disauxdigon ankaux en vojagxo.

PRAKTIKANTO DE ESPERANTO EN AGRIKULTURO

Por praktiki Esperanton en mia fako, mi skribis al miaj korespondantoj kaj petis ilin sendi al mi bonajn semojn, cxar mi celis fari sciencan eksperimenton per la semoj. Baldaux pluraj bonkoraj esperantistoj reagis por mia projekto. Ili publikigis anoncon pri mia projekto en diversaj Esperantaj gazetoj. D-ro So Gilsu, eksestrarano de UEA, ecx disdonis la anoncon al gravaj eldonajxoj. Mi fine kolektis 53 variojn de diversaj semoj el pli ol 20 landoj. Esplorante la semovariojn, mi sukcese selektis bonan kulturvarion de akvomelono. Laux legxo de Cxinio, mi rajtas nomi la novan semon. Mi do nomis gxin "verda stelo". La akvomelono "verda stelo" estis produktiva, sukoricxa kaj bongusta. Pro la sukcesa laboro, la scienca departemento de la loka registaro asignis 4 000 juanojn por subteni mian laboron. Ankaux bonkoraj esperantistoj multe helpis min en diversaj manieroj. En 1995 la scienca departemento oficiale kunvenis por ekspertizi la frukton "verda stelo", aprobis mian sciencan atingon kaj premiis min je la scienca atingo.

Mi publikigis nemalmultajn sciencajn referajxojn dum 15 jaroj, tamen de 1994 mi verkis sciencajn raportojn nur en Esperanto. Gxis nun mi publikigis 8 sciencajn artikolojn en SCIENCA REVUO kaj INTERNACIA AGRIKULTURO. Mi skribis ankaux manuskripton "Akvomelono kaj kultivado" en Esperanto.

Antaux 1993 en nia gubernio kamparanoj multe kultivis poligonon. Tamen en nia regiono ne estis fabrikita mangxajxo el poligono. Mi skribis al japana esperantisto Acusi Hosxida, kiu iam helpis min en semo-kolektado. Mi petis helpon de li. Li aperigis mian petleteron en loka Esperanta gazeto. Li kelkfoje vizitis rilatajn fabrikojn, petis japanlingvajn materialojn pri sekigitaj poligonaj vermicxeloj. Li mem esperantigis kaj sendis ilin al mi. Mi transdonis la materialojn al gubernia mangxajxo-fabriko. Baldaux la fabriko produktis sekigitajn poligonajn vermicxelojn. Cxi tie mi sxuldas grandan dankon al estimata s-ro Acusi Hosxida.

En 1996 mi ricevis premion titolitan "Tutlanda Scienc-Teknika Laboranto" de la Scienc-Teknika Komisiono de la Cxina Popola Respubliko. Mi kredas, ke la premio devenis unuflanke de mia diligenteco en scienca laboro, aliflanke de Esperanta praktiko en mia laboro.

GVIDANTARO DE AGRIKULTURA E-MOVADO

Kvankam mi ion faris en Esperanta praktiko, tamen nur en malvasta sfero. Mi profunde sentis, ke sola agronomo-esperantisto povas fari nur malmulte en la agrikultura Esperanto-movado. Ni esperantistoj devas unuigxi, asociigxi kaj kunlabori. Dum longa tempo, mi sercxis E-parolajn kunlaborantojn en scienca afero. Mi trovis iujn, tamen tre malmultajn. Mi pensas, ke ankaux aliaj esperantistoj sercxis samfakulojn. Tial mi kaj kelkaj eksterlandaj samfakuloj fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA) en la fino de 1996. De la jaro 1997, mi funkcias kiel gxia gxenerala sekretario kaj cxefredaktoro de la revuo INTERNACIA AGRIKULTURO. La celo de la asocio estas disvastigi kaj praktiki Esperanton en agrikulturo, hortikulturo, forstokulturo, brutobredado, akvoproduktajxaj aferoj, planta protekto, ekologio kaj agrikulturaj biologio, kemio, meteologio, medioprotekto, ekonomio, edukado kaj rilataj sciencoj, ecx kamparana turismo. Por realigi la celon, la asocio publikigis la agrikulturajn projektojn por Kampanjo 2000 (detalaj enhavoj de la projektoj aperis en la revuo "INTERNACIA AGRIKULTURO" en la 1/2-a numeroj de 1998). La celo de IAEA estas kaj estos mia celo en la venontaj jaroj kaj sur la verda vojo.

(Adreso: Huang Yinbao, Internacia Agrikulturo, Jingchuan-xian Kewei, CN-744300, Gansu, Cxinio. Retadreso: agrikultura@Esperanto.nu)