JUNULARO

"Plenkreska filino ne devas resti hejme"

de SHA YEXIN

Sha Yexin famas en Cxinio kiel dramisto. Li logxas en Sxanhajo. En tiu cxi artikolo li priskribas sian filinon, kiu studis en Usono kaj revenis Sxanhajon por viziti la parencojn. Liaj vortoj estas humuraj kaj patrecaj. Li ne nur prezentis al ni modernan cxinan knabinon, kiu ricevis edukon de la Oriento kaj la Okcidento, sed ankaux montris siajn zorgojn pri siaj gefiloj.

Yu Tao

LERNANTE en elementa lernejo, mia filino foje demandis min:

"Pacxjo, kion signifas 'plenkreska filino ne devas resti hejme' ?"

Mi estis mirigita, cxar gxi estas antikva popoldiro, kiu signifas, ke plenkreska filino devas edzinigxi, sed ne longe resti hejme. Cxu la knabineto, kia sxi, deziras edzinigxi? Mi demandis:

"Kial vi faras tian demandon?"

"Mi legis gxin en libro kaj ne komprenas."

"Cerbumu," mi devigis sxin respondi.

Sxi pensadis kaj respondis kiel al la instruisto en leciono:

"Mi…opinias…ke gxi signifas, ke plenkreska filino ne devas resti hejme, sed studi en fremda lando."

Mi ne sciis kion diri.

Tute neatendite, plenkreskinte, mia filino farigxis studento en usona universitato.

Post 7-jara studado, mia filino estis preta reveni Cxinion por viziti la gepatrojn. Mi pensis, ke sxi certe multe sxangxigxis. Cxu sxi portos sunokulvitrojn kun macxgumo en la busxo kaj parolos al mi nur angle?

En la flughaveno mia edzino kaj mi atendis sxajne tre tre longe. Tamen fakte nur unu horon. La aviadilo kun mia filino atingis akurate. Ni ne trovis sxin kaj maltrankviligxis. Subite auxdigxis intima vocxo ?"Pacxjo! Panjo!" Jen apude staris nia filino. Mia edzino kaj mi ekscitigxis kaj forte brakumis la filinon.

Sxi ja multe sxangxigxis ?plenkreska junulino en blua T-cxemizo kaj nigraj ledaj sxuoj kun dika plandumo. Sxi aspektis cxin-devena usonanino.

Survoje mi demandis, kiom longe sxi restos en Sxanhajo. Sxi respondis, ke sxi deziras iom pli longe. Mi estis gxoja, tamen dubis, cxu sxi alkutimigxos al loka vivo, vivinte en fremda lando multajn jarojn. Cxu okazos "konflikto inter la orienta kulturo kaj la okcidenta" inter mi kaj mia filino?

Informigxinte pri la malsanigxo de la avo, sxi tuj rapidis al la hospitalo kun sia patrino. Pri tio mi estis tre kontenta. Poste sxi multfoje vizitis siajn geavojn. Sxi ofte akompanis sian patrinon en butikumo kaj preparo de mangxajxoj. Vespere, ni tri kune rigardis televidan programon, gxuante la familian etoson.

Foje mia edzino demandis sxin: "Cxu via frato havas amatinon en Usono?"

"Li deziras edzigxi al nigrulino."

"Ahx!" La patrino surprizigxis.

"Panjo, cxu vi inklinas al rasa diskriminacio?" diris la filino. "Juna nigrulino estas tre svelta kaj bela."

"Mi ne havas rasan diskriminacion," mi aldonis. "Mi estas maltrankvila nur pri la estonteco ?se ili naskos nigran bebon kaj petos nin flegi la nepon. Mi ne sicas, kion fari."

"Simple laux la metodo, per kiu vi flegis min kaj mian fraton," diris la filino.

Ni cxiuj eksplodis de rido.

Je la komenco mi timis, ke sxi cxiam parolas la anglan lingvon. Antaux nelonge iu taksiisto rakontis al mi, ke iu frauxlino prenis lian taksion kaj parolis ekskluzive angle. Tre malfacile li komprenis sxian celon. Sed tuj post elauxtigxo, sxi flue parolis la sxanhajan dialekton kun iu sinjoro. La sxoforo estis tre bedauxra pri tio. Mia filino vivis en alia lando 7 jarojn, tamen sxi parolis kun ni cxiam cxine, ecx neniam angle.

La plej gxojinda por mi estas tio, ke sxi dauxre amas sian patrolandon. Mi konas iujn revenintajn el aliaj landoj, ili malsxatas cxion en sia hejmloko. Mia filino sxajne amas sian hejmlokon pli ol antauxe. Foje sxia edzo telefone demandis, kiam sxi revenos al Usono. Sxi petolis:

"Sinjoro, ne gxenu min. Mi vivas felicxe en Sxanhajo. Mi ne veturos tien."

Ankaux sxia frato demandis pri Sxanhajo, sxi diris:

"La urbo multe sxangxigxis, revenu rigardi."

Kaj nia filo vere planas reveni.Venos alia festo de mia edzino kaj mi!