CxINA KULTURO

Anekdotoj pri leporo

de YANG ZHEN

LA Jaro de Tigro finigxos je la 15-a de februaro 1999 (la 30-a de la dekdua monato laux la cxina luna kalendaro). En tiu cxi jaro tre aktivis la atmosfera fenomeno El Nino. En Cxinio okazis inundego nevidita en la pasintaj cent jaroj. Venos la Jaro de Leporo laux la cxina luna kalendaro. Kun leporo kiel bonauxgurajxo, la fenomeno El Nino espereble mildigxos kaj la orientaj landoj kaj regionoj, kiuj kronologie difinas la jarojn per dek du bestoj, havos jaron de paco kaj felicxo.

LA BLANKA LEPORO EN LA LUNO

La dek du bestoj de Hindio, kiuj simbolas naskigxjaron, estas rajdbestoj de dek du dioj. Leporo servas por unu el la dioj kaj vicigxas tuj post leono, rajdbesto de alia dio. La naskigxjar-simbolaj bestoj de Hindio estas preskaux samaj kiel tiuj de Cxinio. Nur tigron anstatauxas leono kaj kokon ?fringelo. Lauxdire, Vjetnamio prenas la naskigxjar-simbolajn bestojn de Cxinio kiel la siajn, tamen vjetnamoj anstatauxigis leporon per kato. Pro tio la lando havos jaron de kato en 1999.

La leporo, milda kaj aminda, kvankam malfacile diigebla, havas sian lokon en cxinaj mitoj. Sur la steloplena cxielo plej okulfrapas la luno. Gxi kaj la suno aperas alterne en la cxielo. Levigxo kaj subiro de la suno kaj la fazoj de la luno akcelis la disvolvigxon de la antikvaj agrokulturo, astronomio kaj kalendaro. La sunaj makuloj kaj luna ombro multe pensigis antikvajn cxinojn. Laux ili, la suno estas ora korvo kun tri piedoj kaj en la luno vivas blanka leporo (laux cxinoj jado estas simbolo de blankeco, pureco kja beleco), kiu cxiam preparas panaceon. Sekve de tio, la cxinoj rigardas la oran korvon kiel transformigxinton de la suno kaj la leporon kiel tiun de la luno. Pro tio la lasta portas ankaux la nomojn Blanka Leporo, Lepora Luno kaj Lepora Lumo. Estas interese, ke ankaux antikvaj grekoj opiniis, ke la suno estas ora korvo, tamen ili rigardis katon kiel transformigxinton de la luno. El tio oni povas diri, ke la analogeco de pensmaniero okazis en la kultura disvolvigxo de diversaj nacioj en la antikveco.

Laux antikvaj cxinoj en la luno, krom la Blanka Leporo, vivas ankaux belulino Chang'e kaj Wugang, kiu hakas sencxese cinamarbon. Cxina mito diras, ke sxtele englutinte la panaceon donitan de diino Xiwangmu al sxia edzo, Chang'e flugis al la Luna Palaco kaj komencis vivi en gxi por cxiam. Sen firma volo esti feo, Wugang estis kondamnita haki la cinamarbon nefaligeblan en la Luna Palaco. Tio similas al la greka mito, kiu rakontas, ke Sizifo sencxese rulis rokon gxis la supro de monto, sed gxi senfine retroruligxis de tiu supro. Kvankam la fakto jam pruvis, ke la ombroj en la luno estas nenio alia ol ringforma montaro sur gxi, kaj ke sur la surfaco de la luno estas neniu viva estajxo, tamen en Cxinio iuj maljunulinoj dauxre kredas la belan rakonton kaj deziras, ke la leporo estu transformigxinto de la luno por eterne.

"LEPORO-AVO" EN LA POPOLO

La 15-a de la oka monato laux la cxina luna kalendaro estas la tradicia Auxtunmeza Festo de Cxinio, kiu strikte rilatas al la luno, alivorte, al la leporo.

La festo estas grava por la cxinoj gxuste pro tio, ke ili alte taksas la gravecon de sezono en agrokulturado. De antikve cirkulas la moro kulti la sunon printempe kaj la lunon auxtune. Antikvaj cxinoj trovis, ke la luno forte brilas en auxtunmezo. Post la 1-a jc, krom kulti la lunon, oni ankaux spektis gxin. Post la 8-a jc la 15-a de la oka monato estis fiksita kiel festotago. Laux malnova moro, antaux la festo tiuj, kiuj vojagxas, komercas aux lernas aliloke, devas reveni hejmen por mangxi lunkukon (ronda farcxita kuko preparita speciale por la festo) kaj spekti la lunon kune kun siaj familianoj vespere de la Auxtunmeza Festo.

Laux antikvaj cxinoj, se la luno estas vualita de nuboj tiuvespere, leporinoj ne gravedigxos, meleagrenoj ne produktos perlojn kaj fagopiroj ne donos nuksojn; se ne, tio signifas ricxan rikolton en la jaro. Tial, la antikvaj cxinaj kamparanoj kutime maldormis tiunokte por la festo.

La kulto de la luno havis apartan signifon por virinoj. Frauxlino faris tion por peti de la leporo, dio de la luno, beni sxin per bona edzo, kaj edzinigxinto ?por peti de la leporo beni sxin per multaj filoj.

Cxina mito diras, ke la 15-a de la oka monato estas naskigxtago de la luno-onjo, kiu decidas la edzecon de la popolanoj. Pro tio gejunuloj sxatas fari grandan jxuron sub la luno por solida edzeco dum la vivo. Knabinoj kultas la lunon por esprimi sian aspiron pri bela estonteco. Sed ili neniam pensis en si, cxu la luno-onjo, kiu vivas cxiam en soleco, kapablus beni la junajn geamantojn.

La Blanka Leporo estas ankaux dio de generado. Leporo estas ege produktema. Gxuste pro tio, multaj antikvaj cxinoj, kiuj kredis al la tezo "Pli da filoj, pli da felicxo", konvinkigxis, ke la dio de la luno decidas naskadon, kaj adorado de la luno estas fakte adorado de naskado.
Necesis kulti la leporon dum kulto de la luno. En Ming-dinastio (1368-1644) oni acxetis paperfoliojn kun bildo de leporo, kiu starante pistas drogon. Vespere de la Auxtunmeza Festo ili kultis la lunon en direkto de gxia levigxo, kunportante la paperfoliojn, kiujn ili forbruligis fine de la kulto. Post la dinastio en Pekino vendigxis argilaj leporoj bele farbitaj. Jen antauxiranto de Leporo-Avo, vaste konata en norda Cxinio. Antaux 40-50 jaroj en Cxinio acxeteblis argilaj pupoj kun lepora kapo kaj homa korpo, origine uzataj por kulti la lunon en la Auxtunmeza Festo kaj poste kiel ludiloj pro sia aminda figuro. Eble pro praktikado de naskolimigo oni ne plu kultas Leporo-Avon, do gxi estas tre malofte vidata hodiaux.

BLANKA LEPORO EN TEATRO

La antikvaj cxinoj preferis la blankan leporon al la griza kaj nigra. Oni diris: "Leporo povas vivi mil jarojn kaj blankigxas en la agxo de 500 jaroj." Tio signifas, ke la blanka leporo estas prenata kiel longvivulo el cxiuj leporoj.

En la 12-a jc furoris en suda Cxinio kvar teatrajxoj, inter kiuj "Lunkulta Pavilono" kaj "Rakonto pri la Blanka Leporo" rilatas al la luno kaj leporo. La antauxa konigas amaferon kun lunkulto kiel la fadeno kaj la lasta, el popola rakonto, ree prezentas familian renkontigxon kun blanka leporo kiel la fadeno. Gxi rakontas, ke pro malricxeco Liu Zhiyuan servis en armeo aliloke. Lia edzino Tria Onjo Li, turmentata en la familio de sia patrino, kiu malsxatis Liu pro lia malricxeco, sendis al li la filon. Dek jarojn poste, Liu Zhiyuan farigxis eminenta oficiro. Iutage lia filo faris cxasadon. Persekutante blankan leporon, li renkontigxis kun sia patrino. Je tio okazis la familia renkontigxo.

Fakte, leporo estas ne nur bonauxgurajxo en teatro de Cxinio, sed ankaux bonvenigata rolo en rakontoj kaj karikaturaj filmoj de aliaj landoj. En Disney-gxardeno estas fame konata leporo kun incizivoj, kiajn havas eminenta piedpilkisto Ronaldo el Brazilo. Ankaux la leporo en la rusa karikatura filmo "Leporo, ni atendu kaj vidu!" profunde impresas, ke gxi cxiufoje venkas la ruzan lupon. La rakonto "Testudo kaj leporo en vetkuro" montras, ke pro fiereco la leporo perdis la kuron. Gxi komprenigas la filozofian tezon: La arogantaj trupoj estas kondamnitaj al malvenko.

Cxe la sojlo de la Jaro de Leporo ni deziras al vi cxiuj felicxon kaj sukceson.