POR VIA SANO

Cxin-medicina memkuraco

LA cxina medicino enhavas abundon da efikaj medikamentaj kaj aliaj kurac-metodoj. La medikamentaj konsistas el popolaj receptoj kaj kuracaj mangxajxoj, facile fareblaj. Aliaj kurac-metodoj konsistas el masagxo, fomento k.a., sendoloraj kaj facile fareblaj. Se vi tauxge aplikas ilin, ili estas efikaj por kuraci gravajn malsanojn. De la januara numero sub tiu cxi rubriko aperos artikoloj pri cxin-medicinaj terapioj kontraux oftaj kaj malfacile kuraceblaj malsanoj. Tiuj kurac-metodoj estas facilaj, efikaj, malmulte pagigaj kaj temposxparaj. Kaj plie, ili povas esti farataj de la malsanuloj mem.

MEMKURACO DE GRIPO

Gripo estas inflamo en la supra spirkanalo kauxzita de viruso aux bakterio. Gxi atakas homojn en cxiuj sezonoj, precipe en vintro kaj printempo. Laux la cxin-medicina teorio estas du tipoj de gripoj, t.e. varmumo kaj malvarmumo.

Simptomoj: Tiuj de malvarmumo estas febro, nesxvitado, malsxato de malvarmo, doloro de la kapo kaj korpo, nazsxtopo kaj facila ellaso de muko. Tiuj de varmumo estas febro, malsxato de vento, kapdoloro kaj sento de kapsxvelo, sxvelo kaj doloro de la gorgxo, konstanta sento de soifado kaj facila sxvitado.

I. Kuracado per popolaj receptoj

1. Preparu bovlon da varmaj vermicxeloj kaj miksu ilin kun konvena kvanto da blanka pipro kaj sxenopraza haketajxo. Mangxu ilin kaj post tio tuj kusxigxu sub dikan litkovrilon. Vi resanigxos post ricxa sxvitado de malvarmumo.

2. Preparu 500 g. da rafano, 500 g. da sukerkano, 10 g. da lonicero, 5 g. da bambuaj folioj kaj konvenan kvanton da sukero. Trancxu rafanon kaj sukerkanon en pecojn kaj metu ilin en fajencan poton. Enpotigu ankaux loniceron kaj bambuajn foliojn. Versxu akvon en la poton. Kuiru ilin kune. Metu sukeron en la kuiritan trinkajxon kaj trinku gxin plurfoje cxiutage. Tio estas efika por kuraci varmumon.

II. Kuracado per aliaj metodoj

Masagxo:

1. Sidu aux kusxu surventre kaj prem-knedu la akupunkturajn punktojn fejsxu per la du dikfingroj 1-3 minutojn, sxmiru viajn manplatojn per iom da sezamoleo kaj per ili frotu la spinon kaj talion de supre malsupren gxis varmigxo.

2. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn fengcxi 1-3 minutojn.

3. Premu viajn sxultrojn kaj brakojn per viaj mandorsoj 3-5 minutojn.

4. Frotu vian frunton kaj premu la akupunkturan punkton jingsxjang po 3-5 minutojn.

5. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn hegu kaj zusanli po unu minuton.

Krom la supre menciitaj metodoj povas fari ankaux la jenon kiel aldonon:

Por kuraci malvarmumon

1. Kaptu kaj knedu muskolojn de la kvar membroj po 3-5 fojojn.

2. Per viaj du manoj forte kaptu la muskolojn cxe la akupunktura punkto gxjangxing 5-10-foje.

Por kuraci varmumon

1. Prem-knedu la akupunkturajn punktojn fengfu, tajjang kaj cxjucxi po unu minuton.

2. Sxmiru la dorson per alkoholajxo kaj frotu gxin 1-3 minutojn cxe grava febro.

3. Kaptu la akupunkturan punkton gxjangxing kaj modere tiru gxin supren.

bd99-27.jpg (12651 ×Ö½Ú)