Tabloteniso en Cxinio

de LI LIANG

DANK' al tabloteniso multaj alilandanoj ekkonis Cxinion. Antaux 27 jaroj "Tablotenisa Diplomatio" proksimigis Cxinion kaj Usonon kaj sxangxis la politikan strukturon de la mondo. Gxis nun preskaux neniu sportobrancxo gxuis tian honoron. Tial estas facile kompreneble, ke tabloteniso rapide progresas en Cxinio.

"SxTATA PILKLUDO"

En 1959 Rong Guotuan gajnis la unuan mondcxampionecon por Cxinio en la Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso. Tio sekvigis la sukcesojn de Cxinio en la postaj tablotenisaj konkursoj. De la 25-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso en 1959 gxis la 44-a en 1997, ankaux en la Olimpiaj Ludoj kaj Mondpokalaj Tablotenisaj Konkursoj, la cxina teamo gajnis 102.5 cxampionecojn, inkl. tiun gajnitan en parludo kune kun alilanda sportisto. Pro la granda sukceso kaj multe da amantoj, tabloteniso farigxis "sxtata pilkludo" de Cxinio.

Granda nombro da ludantoj, elstaraj trejnistoj kaj tre fruktodona selekta sistemo estas garantio de multaj talentaj ludistoj por la sxtata tablotenisa teamo. Estas ecx tia diro, ke gajni tutlandan tablotenisan cxampionecon estas multe pli malfacile ol la mondan.

Ne ekzistas cxiamvenka generalo. Post 1988, kiam tabloteniso farigxis konstanta konkurso-brancxo de la Olimpiaj Ludoj, multaj landoj donis grandan atenton al tabloteniso. En Euxropo la ludistoj tre lertas en la kurba-linia atako, ili ankaux lernas la tradiciajn kaj avangardajn teknikojn de la cxinaj ludistoj : rapida atako cxe la tablo, brila ludo dum la unuaj tri atakoj, ekvilibro de atako kaj defendo, kaprica startbato?Ili havas komunan celon: venki la cxinan teamon. Iuj cxinaj veteranoj antauxvidis la relevigxon de euxropaj ludistoj kaj avertis: "Ili reatakos!" Kaj samtempe la trejna sistemo de la cxina teamo sub la planizita ekonomio ne tauxgis por la nova situacio. Multaj talentaj cxinaj tablotenisistoj aligxis al alilandaj teamoj. Oni nomas ilin "armeo transmara". La cxina teamo renkontis grandan malfacilon.

En la 41-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso en 1991 la vira teamo de Cxinio ne envicigxis inter la unuaj kvar fortaj teamoj. Tio estis neakceptebla por multaj cxinoj.

JUNA CxEFTREJNISTO

Gxuste en 1991 Cai Zhenhua farigxis cxeftrejnisto de la cxina vira tablotenisa teamo. Kiel ludisto li havis lauxdindan sperton ?li estis cxefludisto, kiam la cxina teamo gajnis cxiujn cxampionecojn en la 36-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso. Poste li laboris kiel trejnisto en Italio. Informigxinte pri la malvenko de la cxina teamo, li forlasis la bone enspezigan okupon kaj revenis Cxinion kun sia graveda edzino. Tiam en Pekino li havis tre malgrandan logxejon. Tamen li diris: "Mi estas cxino. Mi devas fari ion por mia patrolando." Li devis ne nur montri sian kapablon, sed ankaux kun siaj junaj teamanoj pruvi al la samlandanoj, ke la cxina teamo relevigxos.

En la komenco li ne instruis la teamanojn pri ludteknikoj, sed memorigis ilin pri devokonscio kaj amo al la patrolando.

Li ne celis momentan venkon. Por multjara venko necesas kreado kaj variado de ludteknikoj en longa tempo. Tion li konsciis. Li kuragxigis ilin provi diversajn teknikojn: horizontale teni la batilon kaj ataki per kurba-linia kaj rapida atako, vertikale teni la batilon kaj uzi ankaux gxian dorsan flankon, reataki dum defendo?Li scias, ke pli da teknikoj signifas pli da venkoj.

DEZIRATA RELEVIGxO

Diligenta laboro alportas sukceson. Kiel cxeftrejnisto, Cai ankoraux estas sangvina kiel junaj sportistoj. Sub lia gvido la junuloj rapide progresis. En 1991 la cxina vira teamo gvidata de li venkis la svedan. Tio redonis memfidon al la junaj cxinaj ludistoj. Tamen li detenis sin de gxojo.

Lia celo estis regajni Swaythling-pokalon ?la plej altan honoron de la teama tablotenisa konkurso.

En 1995 okazis en Tianjin de Cxinio la 43-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso. La cxina vira teamo renkontis la svedan en la finalo. Tiun sxancon Cai atendis 6 jarojn. En la 5 matcxoj la sveda teamo timis eble ne la cxinajn spektantojn nek la diversajn cxinajn teknikojn, sed la obstinecon de la cxinaj ludistoj. Kiam la cxina ludisto Wang Tao venkis en la lasta matcxo, li jxetis la batilon supren kaj kusxigxis pro gxojego sur la planko. Ankaux Cai ekscitigxis kaj brakumis siajn teamanojn.

En la 44-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso en Mancxestro de Britio, cxinoj gajnis ses el la sep oraj medaloj.

Antaux la Olimpiaj Ludoj en Atlanto de Usono, suferanta de malsano Cai ne ripozis, sed aperis denove en la trejnejo. Tio vekis entuziasmon de la ludistoj. Kaj en la Olimpiaj Ludoj ili gajnis cxiujn kvar cxampionecojn.

LA SxTONO DE SIZIFO

En Mancxestro, Waldner el Svedio gajnis la cxampionecon en la vira solludo, tion cxiam memoras Cai. En la lastaj gravaj internaciaj konkursoj Waldner, Vladimir Samsonov de Belorusio kaj Zoran Primorac de Kroatio gajnis preskaux cxiujn cxampionecojn de vira solludo. Venki ilin farigxis nova celo de la cxinaj junuloj. Cai tre gxoje vidas, ke liaj teamanoj pene sin ekzercas kaj sukcesas en diversaj konkursoj. Por li la venonta celo igxas pli kaj pli klara ?venki en Beogrado, kie okazos la 45-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso.

Kaj pli fora estonteco? Versxajne Cai ne havas finan celon, same kiel Sizifo, kiu eterne pusxas la sxtonon.