La songxo de Tomka

de LARISA KUZMENKO (Ruslando)

Ni havas hundidon. Lia nomo estas Tomka. Kiam Tomka dormas, li bojas dum songxo, jelpetas kaj iafoje ecx per piedoj movetas, kvazaux li kurus ien.

Miaj infanoj demandis min:

?Kial Tomka bojas? Li ja dormas?!

?Li vidas songxojn, ?respondis mi.

?Kiajn songxojn?

?Certe siajn proprajn hundajn songxojn pri cxasado, pri bestoj kaj birdoj. Tiajn songxojn homo ne povas ekvidi.

?Interese! ?ekkriis la infanoj.

Ili staris cxirkaux la hundo kaj komencis rigardi, kiel Tomka dormas.

Tomka dormis, dormis kaj subite ekjelpis per mallauxta vocxo.

Mi demandis la infanojn:

?Cxu vi komprenas, kion li songxas?

?Komprenas ?diris la infanoj, ?versxajne li songxis leporeton aux birdeton.

Tomka dormis ankoraux iun tempon kaj ekmovetis per piedoj.

?Jen, vidu, ?ekkriis la infanoj ?Tomka ekkuris.

?Kiun li sekvas?

?Neniun. Li timas kapron kaj forkuras de gxi, ?gxi ja kornobatas!

Subite Tomka ekmugxegis, ekbojis.

?Vekigxu, Tomka! Li ja formangxos vin!

?Kiu? ?demandis mi. ?Kiu?

—Urso! Tomka volas lin bati. La ruso estas ege turura. Tomka ne povas lin venki.

Finfine Tomka vekigxis kaj mire rigardis al la infanoj.