EL CxINAJ GAZETOJ

BALETO EN SEMAJNOFINO

Vespere de cxiu vendredo, kiam oni finas laboron en la semajno kaj pripensas, kiamaniere pasigi la 2 feriojn, instruistino Zhu Shukai estas ja okupata de la baleta kurso.

S-ino Zhu havas pli-ol-40-jaran baletistinan vivon. Sxi deziris fari ankoraux ion utilan por la cxina baleta afero, krom prezentado sur scenejo. En 1986 sxi kaj sxiaj 5 kolegoj de la Centra Baleta Trupo provis okazigi baletan kurson por geknaboj.

"Karaj amiketoj, atente auxskultu la muzikon! Cxu venas printempo? Jen birdoj gxoje kantas sur arboj, burgxonoj malrapide elvolvigxas. Pensu, kiaj estas la petaloj kaj kiamaniere la burgxonoj elvolvigxas. Geste faru tion per viaj manoj, cxu bone?" Apenaux finigxis la kurso de la 3-a klaso, komencigxis la elementa kurso. Jen iris la unua leciono.

La lernolibro uzata de s-ino Zhu estas "Kurso de la Brita Regxa Ekzameno". Sxiaj kursanoj plejparte trapasis la ekzamenon okazigitan de la Brita Regxa Kolegio kaj 97% de ili gajnis suficxe bonajn notojn.

Kun ekonomia disvolvigxo prosperigxis en la pasintaj jaroj ankaux la cxinaj kulturaj aferoj kaj oni inklinis gxui precipe elegantajn muzikajxojn kaj baleton. La principo de la baleta kurso gvidata de s-ino Zhu estas "Kiu volas, tiu partoprenu" kaj altiris al la kurso multe da homoj, kiuj antauxe deziris lerni baleton, sed timis malfacilojn. S-ino Zhu kaj sxiaj kolegoj nun gvidas 4 kursojn, inkl. tiun de plenkreskuloj. Cxiu kurso konsistas el 20-30 lernantoj. Sxia laboro estas multe helpata de sxiaj familianoj. Sxia filino iam ecx ludas pianon en la kurso por akompani dancon.

KOLEKTANTO DE BICIKLOJ

Wang Mingxi, 63-jara viro, havas 108 biciklojn, kiuj plejparte estas fabrikitaj en Japanio kaj Britio, kaj nur malmultaj el ili ?en Nederlando, Tajlando kaj Malajzio. Iuj el ili estas movataj per dentradoj, aliaj per rimeno kaj triaj per radcxeno. La bicikloj estas el plumba alojo, korodimuna sxtalo k.a. Iuj havas kilometrokomputilon, rapidsxangxilon, dekliv-indikilon k.a.

El la de Wang konservataj bicikloj estas biciklo produktita de Britio en 1920, el argxentita korodimuna sxtalo.

Estas tre malfacile por li trovi tenejon de bicikloj. Komence li tenis la biciklojn hejme kaj post nelonge lia domo ne povis enteni pliajn biciklojn. Li do devis lui subteran etagxon de domo en la antauxurbo.

Wang sxatas bicikladi surstrate. Tiam multaj pasantoj turnas sian rigardon al li kaj lia neordinara biciklo.

Wang deziras intersxangxi spertojn kaj biciklojn kun alilandaj kolektantoj. Li deziregas fondi muzeon de bicikloj en Cxinio, kunlabore kun alilandaj kolektantoj.

DINOSAUxRAJ FOSILIOJ NOVE MALKOVRITAJ

Auxguste de 1997 geologoj de Sichuan-provinco hazarde malkovris aron da dinosauxraj fosilioj, kiam ili laboris en Gongxian-gubernio de la provinco. Post tio ili kun arkeologoj faris prifosadon en la loko kun 250 kvadrataj metroj kaj malkovris 6 kompletajn dinosauxrajn fosiliojn, el kiuj 3 estas de sauxropiedaj kaj aliaj 3 ?de bestopiedaj. Jugxate laux la dentoj, estas kaj karnomangxaj kaj herbovoraj. El ili la plej granda longas 13 m kaj altas cx. 3 m. Tiuj dinosauxroj kredeble vivis antaux 190 milionoj da jaroj.

Fakuloj konigis, ke la dinosauxroj, kies fosilioj estis elterigitaj en Cxinio antauxe, plejparte vivis en la meza kaj malfrua periodoj de jxuraso, sed estas tre malmultaj la fosilioj de dinosauxroj de la frua jxuraso. Tiuspecaj fosilioj elterigxis nur en Hindio, Germanio, Auxstralio, Zimbabvo k.a. Kaj plie, ili estas malgrandnombraj kaj malbone konservitaj. La fosilioj, elterigitaj en Gongxian-gubernio kaj apartenantaj al la frua jxuraso, estas grandnombraj kaj bone konservitaj.

FORIGI MONTOJN EN LANZHOU

En la lastaj 3 jaroj oni pene laboris por forigi 3 montojn en la orienta parto de la urbo Lanzhou.

Lanzhou, kie vivas pli ol 3 milionoj da logxantoj, situas en la nordokcidenta parto de Cxinio. Gxi estas longforma industria urbo. Cxirkauxite de montoj, la urbo estas senventa dum pli ol 300 tagoj jare, precipe en vintro, fumo levigxas rekte supren el la kamentuboj kaj la arboj staras tute senmove. Tial, pri serioza polucio de la urbo oni diras: "En Lanzhou la suno estas sama kiel la luno, la serenaj tagoj ne diferencas de la malhelaj kaj la homaj naztruoj estas same nigraj kiel la kamentuboj."

Por batali kontraux la serioza polucio oni urgxe bezonas venton en Lanzhou. Tial aplikante diversajn metodojn por reguligi la medion, oni decidis forigi 3 montojn en la orienta parto de la urbo kun la celo enkonduki venton en la urbon, mildigi la atmosferan polucion kaj pliigi areon de la urbaj kvartaloj.