Familio de orfoj

de FU XU

HEIDOU, 7-jara, kun cikatroj sur la vizagxo, altas kiel knabo 3-4-jara. Lia patrino estis kondamnita al mallibereco pro mortigo de lia patro en familia konflikto. Tiam li estis malpli-ol-4-jara kaj akceptita de maljuna samvilagxano. La iom stranga maljunulo vivtenis lin, instruis lin pasxti sxafojn kaj fari aliajn simplajn laborojn kaj en malbona humuro batis lin.

Kompare kun Heidou, la situacio de Wenlong kaj lia fratino Wenying estis iom pli bona. Antauxe ili vivis felicxe kun amo de la gepatroj kaj bonaj vivkondicxoj. Tamen la patro estis ekzekutita pro murdo kaj la patrino falis en gravan malsanon. Per vendo de la familia havajxo la gefratoj sin vivtenis, gxis nenio trovigxis en la domo.

Kiam la gepatroj estis enkarcerigitaj pro krimoj, Wang Long kaj lia fratino Wang Zhen forlasis la kamparon kaj vagis en stacidomo aux sur strato de urbo. Finfine ili farigxis sxtelistoj.

Zhang Shuqin, jxurnala redaktorino, ege maltrankviligxis, kiam sxi kontaktigxis kun tiuj infanoj. Laux sxia opinio, gepatroj krimis, tamen senkulpaj estas la infanoj. Origine ili povus esti dorlotataj de la gepatroj, viziti lernejon, gxui bongustajxojn kaj belajxojn, samkiel siaj samagxuloj. Tamen la malfelicxa okazajxo ne nur forrabis de ili la bazajn vivrimedojn, sed ankaux vundis al ili la koron, restigante al ili la nomon "infano de fripono" aux "infano de murdisto". Por helpi tiujn infanojn, Zhang Shuqin starigis infanan vilagxon "Reveno".

En Cxinio gxenerale la departemento pri civilaj aferoj respondecas pri vivo de orfoj: Arangxite de la departemento, la infanoj aux vivas cxe parencoj kun subvencio, aux vivas en orfejo starigita de la sxtato. Nun en Cxinio orfejoj ne estas suficxaj, kaj malfacile por la parencoj garantii ke la de ili prizorgata infano ne foriros nek farigxos vagabondo. Tiuokaze la cxina registaro iniciatis praktiki diversajn rimedojn por pli bona vivo de la orfoj, ekz., popolaj organizoj aux individuoj starigis diversajn instituciojn, kia la infana vilagxo de Zhang Shuqin.

Tiu infana vilagxo, situanta en Dongzhou-vilagxo, Shaanxi(Sxensxji)-provinco, celas vivteni infanojn, kies gepatroj estas kondamnitaj al mallibereco. Guo Jianhua, estro de Dongzhou-vilagxo, donis al la infana vilagxo monon kaj disponigis al gxi 1?00 kvadratajn metrojn da tero por konstruado. Li mem laboras kiel gxia estro. La Dongzhou-vilagxanoj donis varman helpon al la infanoj: Ili aux helpis plibonigi la domojn, aux donacis monon por acxeti meblojn, aux donis senpagan servon en har-tondado, edukado kaj kuracado. Emerita instruistino Wang Yanling respondecas pri senpaga edukado de la infanoj. En cxiu semajnofino studentoj de la arta fakultato de la Shaanxi-a Normala Instituto venas de la provinca cxefurbo por doni al la infanoj lecionojn de belarto, muziko kaj dancarto.

En la pasintaj 4 jaroj pli ol 30 infanoj estis vivtenataj en la infana vilagxo, el kiuj la plej agxa estas 14-jara kaj la plej juna ?4-jara. Zhang Shuqin kaj sxiaj kolegoj trovis ilin en 16 urboj. La infana vilagxo liveris al ili kvietan vivmedion. Puraj dormocxambroj, legocxambro kaj amuzcxambro, bonaj pedagogoj, kuiristoj kaj administrantoj... cxio cxi tio garantias, ke la infanoj vivas tiel bone kiel tiuj en normalaj familioj.

La vilagxo atentas edukadon pri memstareco de la infanoj, kiuj ellernis mem zorgi pri lavado de vestoj kaj mangxiloj, pri ordigado de lito kaj purigado. Dank' al la 4-jara vivo en la vilagxo la infanoj farigxis prudentaj. Multe da ili korektis malbonajn kutimojn, kiaj interbatado kaj blasfemado. Ankaux progresis ilia lernado. Iom post iom ili sxatis sian novan "familion", sur ilia vizagxo ofte legigxas rido, en la vilagxo ofte auxdigxas la kanto:

Cxiu havas sian propran familion,

tamen kiu havas tiel grandan kiel la mia?

Cxiu havas siajn proprajn gepatrojn,

tamen kiu havas tiel multajn, bonajn kiel la miaj?...

La sxangxigxo de la infanoj kortusxis iliajn gepatrojn en malliberejo. Iu malliberulino diris: "Kiel patrino ne povanta plenumi patrinan devon, mi estas sxulda al la infano. Pro tio mi ecx intencis sinmortigi. La infana vilagxo vivtenas mian infanon, tio kuragxigis min transformigxi kaj penadi por pli frue rekunigxi kun la infano."

Infano Cai Chengcheng donacis la dentobroson kaj mantukon, ricevitajn en la infana vilagxo, al la patro enkarcerigita kaj diris al la lasta, ke li gajnis 100 poentojn en matematika ekzameno. La patro kortusxite ploris kaj ripete esprimis: "Mi certe pentofaros."

Iu malliberulo skribis leteron al la infanoj: "Mi estas malliberulo kaj ankaux patro. Kompare kun vi, mia filo estas bonsxanca, cxar lin prizorgas lia patrino. Nun mi donacas al vi 48 juanojn, kiujn mi sxparis kaj intencis uzi kiel lernopagon por mia infano. Tamen por vi la mono estas pli bezonata. Per honesta laboro mi akiris gxin..."