TEMO PROPONITA DE LEGANTOJ

Logxkutimoj de cxinoj

de PANG NAIYING

Mi volas scii pri cxinaj logxkutimoj en pasinteco kaj nuntempo.

KALJU LILLEPUU (Estonio)

CxINAJ logxkutimoj estas malsamaj pro diferenco de etnoj, regionoj, naturaj kaj sociaj kondicxoj.

La kvadrata korto reprezentas logxejon de la malnova Pekino, kiu konsistas el domoj en la kvar flankoj kaj korto en la mezo. Gxenerale, en la cxefa domo, kiu rigardas al sudo, logxas gepatroj, en la orientaj flankaj domoj ?la unua filo, lia edzino kaj iliaj infanoj. La okcidentaj flankaj domoj malgravas kompare kun la orientaj, dum la suda servas kiel salono aux legocxambro. Pasintece, en unu kvadrata korto logxis nur unu familio. Sekve de kreskado de logxantaro, en tia korto logxis kelkaj kaj ecx dekkelkaj familioj. Post la 80-aj jaroj plejparto de la pekinanoj enlogxigxis en etagxdomoj. Kaj la kvadrataj kortoj bone konservitaj farigxis valoraj "historiaj restajxoj".

De antikve la lokanoj sur la Leuxsa Altebenajxo emas logxi en kaverndomoj. Pro manko de ligno kaj sxtono kaj dank' al seka klimato kaj tenaca tero, la lokanoj konstruas sur leuxsa krutajxo kaverndomojn kun fenestroj kaj pordo. Tia kaverndomo nedifekteblas ecx dum jarcentoj. Se la fasado iom defalas, oni forigas gxin, pliprofundigas la kaverndomon kaj konstruas novan fasadon. La kaverndomoj unuj super aliaj, varmaj en vintro kaj malvarmetaj en somero, nek okupas agrojn nek damagxas la tersurfacon.

Tiuj, kiuj logxas en kaverndomo, dormas sur terlito konstruita el adoboj kaj interkomunikigita kun kameno. Kiam oni preparas mangxajxon, fumo pasas tra la terlito kaj varmigas gxin. La varma terlito estas tre komforta kaj utilas al sano. Tia terlito estas vaste uzata en la kamparo de norda Cxinio. Sur gxi virinoj kudras, infanoj faras hejmtaskon kaj la tuta familio prenas mangxon. Por akcepti gastojn, la mastro petas ilin sidigxi sur gxi. Antaux la Printempa Festo virinoj kun krucitaj kruroj sidas sur la varma terlito kaj faras papertondajxojn, gaje babilante. Ili pentras rugxajn kaj verdajn florojn kaj birdojn kun favoraj auxspicioj por ornami la murojn cxe la terlito. Tiam en la kaverndomo regas gaja atmosfero.

En norda Cxinio oni konstruas logxdomojn plejparte el brikoj kaj ligno, kaj en suda Cxinio, el lignaj tabuloj, sxtonplatoj aux bambuoj. En tropika pluvarbaro de Yunnan, sudokcidenta Cxinio, tajoj kutime logxas en bambua etagxdomo kun granda A-forma tegmento. En la etagxdomo estas bambuaj planko, sxtuparo, muroj, fenestroj, tabloj, segxoj kaj litoj.

Domkonstruado estas grava afero por tajoj. Laux iliaj kutimoj, kiam unu familio konstruas etagxdomon, cxiuj aliaj vilagxanoj helpas gxin. La 8 cxefaj kolonoj estas rigardataj kiel plej grava parto de la bambua etagxdomo. Pro tio, kiam la mastroj transportas ilin el monto, la vilagxanoj, kaj junaj kaj maljunaj, venas versxi akvon por benado. La kolonoj estas dividitaj en virajn kaj virinajn. Starigate, la viraj portas veston de viro kaj la virinaj ?tiun de virino, cxar oni opinias, ke tio garantias prosperon de la familio.

Pasxtistoj en Interna Mongolio, Xinjiang kaj Qinghai logxas cxefe en tendoj faritaj el bovharoj aux sxaffelto. En Interna Mongolio, antaux ol starigi tendon, oni petas lamaojn reciti sutrojn. Stariginte gxin, ili kultas dion. Antaux la nicxo de dio, ecx gastoj ne rajtas sidi.

En cxiuj vilagxoj de hujoj en nordokcidenta Cxinio trovigxas moskeo kaj sur la tegmento de cxiuj domoj estas malgranda cxambro destinita por reciti sutrojn. Tie maljunuloj faras pregxon, neniam gxenate.

Sur la Suda Cxina Maro iuj fisxistoj prenis fisxboaton kiel hejmon. Tage ili kaptis fisxojn sur la maro kaj nokte dormis en la boato. Kiam ili ne kaptis fisxojn, ili konstruis cxe marbordo domojn en formo de boato.

En primitivaj arbaroj de nordorienta Cxinio vivis orocxenoj, kiuj logxis en malgrandaj lignaj domoj konstruitaj sur arboj por eviti atakon de sovagxaj bestoj. Ili neniam sxlosis la pordon, por ke malsataj cxasistoj eventuale prenu mangxajxon en gxi, aux por ke lacaj pasantoj dormu en gxi...

En Cxinio ekzistas sennombraj logxkutimoj, kiuj havas saman kulturan fonton, kvankam ege diferencaj. Ekz., de antikve oni opinias, ke la loko, kie sidos la domo, estas ege grava, cxar tio destinos prosperon kaj malprosperon de la familio, felicxon kaj malfelicxon de la posteuloj. Pro tio, por konstrui domojn cxinoj kutimas peti diveniston pririgardi medion por la dombazo. La teorio pri medio pledas por kunfandigxo de la homoj kaj la naturo. Laux gxi, estas pli bone, ke la domo staras cxe akvo kaj monto. Lauxdire, tia medio utilas al multigxo de familianoj kaj ricxigxo de la familio.

Tradicie cxinoj sxatas kune logxi laux familia nomo aux klano. Pro tio aperis vilagxoj kun jenaj nomoj: "Zhangjia Zhuang (vilagxo de familioj Zhang)", "Lijia Tuan (vilagxo de familioj Li)", "Majia Bu (vilagxo de familioj Ma)" k.a. En grandaj vilagxoj, konsistantaj el miloj da familioj, estas nur kelkaj familiaj nomoj. Laux antikva religia etiketo, antaux ol konstrui domojn, oni starigas templon por la prapatroj. Tio helpas al la posteuloj memori sian originon. Post pluraj generacioj kaj migrado en malproksimo oni ankoraux povas trovi sian hejmlokon kaj rekoni siajn prapatrojn. Ecx dum migrado pro milita hxaoso la tuta klano translogxigxas, ne forgesante kunporti la memortabuleton de la prapatroj. Pasintece logxantoj en norda Cxinio plurfoje translogxigxis al suda Cxinio. Pro tio oni nomis ilin enmigrintaj gastoj. Translogxigxinte de centra Cxinio al Guangdong, Fujian k.a. la grandaj ricxaj familioj konstruis tie rondan aux kvadratan domaron aux terajn etagxdomojn, kun prapatra halo en la centro, en kiu oni diskutis pri gravaj aferoj de la klano aux okazigis geedzigxan aux funebran ceremonion.

La domaro kun fortika strukturo povas rezisti kontraux rabistoj. Aliaj logxdomoj havas similajn trajtojn. Anshun, Guizhou-provinco, servas kiel grava pasejo sur la vojo de centraj regionoj al la sudokcidenta landlimo de Cxinio. En Ming-dinastio (1368-1644) la kortego sendis al la loko pli ol 200 mil garnizonantojn. Ili starigis tie vilagxojn oportunajn kaj al terkulturo kaj al batalo. Cxiuj tiuj vilagxoj estis cxirkauxigitaj per sxtonaj muroj kun gardoturoj, kreneloj kaj fuortoj. La antikva sistemo de hereda militservo estis abolita antauxlonge. En la loko regas paco kaj la menciitaj fortikajxoj ne plu servas. Tamen posteuloj de la garnizonantoj logxas ankoraux en tiuj pli ol 300 vilagxoj kaj sin okupas pri terkulturo. En festaj tagoj ili sxatas porti maskon kaj prezenti teatrojn pri milito.

En iuj foraj montregionoj tre malmultaj homoj ankoraux konservas siajn logxkutimojn. Ekz., en okcidenta Yunnan-provinco, iuj lokanoj kiel siaj prapatroj ankoraux logxas en kaverno. Kvankam la registaro konstruigis por ili domojn ekster la kaverno, tamen ili preferas logxi en gxi kun sxtonaj sxranko, tablo, segxo, lito, forno, grenejo kaj ecx trogo por porkoj, kiuj cxiuj estas cxizitaj sur la rokmuroj kaj ligitaj kun la kaverno. En la sudorienta parto de la menciita provinco trovigxas kavernaj vilagxoj, kies anoj konstruis en kaverno domojn sen tegmento. Gxis hodiaux la lokanoj ankoraux ne kutimas sxlosi la pordon.

La logxkutimoj de la nunaj cxinoj estas multe pli simplaj. Antauxe, kamparanoj logxis plejparte en unuetagxa domo kaj nun multaj el ili enlogxigxis en luksaj domoj plejparte kun 2-3 etagxoj. La malsupra etagxo servas kiel salono kaj tenejo, kaj la supra ?dormocxambroj. Gxenerale, apud la domoj estas kortoj, kie kamparanoj kulturas florojn, fruktarbojn kaj legomojn.

Nuntempe, pli kaj pli multaj urbanoj enlogxigxis en etagxdomoj. Sekve de tio, oni turnis la atenton al dekoracio de la cxambroj. Iuj familioj malavare elspezis sian sxparmonon por dekoracii la cxambrojn. Kaheli kuirejon kaj necesejon estas simpla dekoracio. Gxenerale, 3-membra familio arangxas sian 2-cxambran apartamenton kiel jene: la cxambro pli granda servas kaj kiel salono kaj kiel dormocxambro de la infano, la malgranda ?dormocxambro de la gepatroj kaj la vestiblo ?mangxejo. Oni pli kaj pli alte taksas la rolon de salono. Ecx se la apartamento estas malgranda, oni preferas servigi unu cxambron kiel salono. Por kontentigi tian bezonon, konstruaj kompanioj ellaboris projekton de novtipa apartamento kun granda salono kaj malgrandaj dormocxambroj. Kompreneble, se la kondicxoj permesas, oni certe uzas unu cxambron kiel legocxambron kaj kulturas florojn en cxambroj kaj sur balkono.