Mauxzoleo de Yue-regxo

de YI YUN

SEN hazarda eltrovo en la cxina historio ne estus noto pri la triangula mauxzoleo. Komence de 1998, post arkeologia prifosado dum unu jaro kaj duono oni malkovris la mauxzoleon de Yue-regxo, konstruitan antaux 2 500 jaroj. La mauxzoleo altiras publikan atenton per sia grandiozeco kaj originala formo.

La mauxzoleo situas cxe la piedo de Yinshan-monto, Shaoxing, Zhejiang-provinco. Proksime de gxi estas vasta te-arbaro kaj fore de gxi ondas verdaj montoj kovritaj de densaj nuboj.

La mauxzoleo, cxirkauxita de fosajxoj, areas pli ol 100 000 kvadratajn metrojn kaj la tombofoso profundas 15 metrojn. Arkeologoj konigis, ke antikvece, cxe konstruado de la mauxzoleo, por faciligi en- kaj eliradon cxe montodeklivo la laborantoj faris vojon rekte al la fundo de la mauxzoleo. Mi trovis, ke la tomba vojo estas tre largxa, ke gxi ebligas paralelan iradon al pli ol dek homoj. Mi iris enen cx. 50 m. kaj atingis la mauxzolean halon ekskluzive el gigantaj kvadrataj traboj el ligno. Ankaux la planko de la halo estas konstruita el tiaj traboj sternitaj sud-norden, kaj la muroj el tiaj traboj arangxitaj en A-formo, tial la interno de la halo havas triangulan formon. Por garantii la strukturan stabilecon en la halo estas multaj vertikale metitaj traboj. La fundo kaj muroj konsistas el traboj, cxiu kun sekco de 60-80 kvadrataj centimetroj. Sxajnas al mi, ke tie estas entute centoj da traboj. Fakuloj diris al mi, ke por fari kvadratajn trabojn kun sekco de 80 kvadrataj centimetroj oni bezonas lignon kun diametro de almenaux unu metro. El tio oni povas imagi, kiom da jaroj kaj kiom da homoj oni bezonis por haki, segi kaj transporti tiel grandnombrajn arbojn. Tiuj lignajxoj estas ebenaj kaj superbe poluritaj. Sciu, ke cxio cxi tio estis farita antaux 2 500 jaroj. Per kiaj instrumentoj oni faris tion en tiuj jaroj? La enigmo vekis cxe ni grandan scivolemon.

La mauxzolea halo konsistas el tri grandaj cxambroj: la antauxa, meza kaj posta, kiuj nun estas bone konservitaj. Arkeologoj konigis, ke dum konstruado antaux cxio oni sternis tavolon da lignokarboj 1.6 m dikan sur la fundo de la tombofoso 46 m longa kaj 20 m largxa. Post finkonstruigxo de la halo oni tegis gxin per 140 tavoloj da arbosxeloj kaj ekster la arbosxeloj oni metis tavolon da lignokarboj dikan je cx. unu metro. Post tio oni metis bonkvalitan koton en la tombofoson tavolon post tavolo kaj fine konstruis gigantan teramason sur la tombo. Jen per tiuj sciencaj metodoj oni efike preventis putrigxon de la tombo kaj sxirmis gxin kontraux akvo.

Estas miriga la cxerko el soltrunko. Gxi, en la meza cxambro, estis farita el giganta duonigita ligno kun kavo. La cxerko longas 6.1 m, altas 1.15 m kaj dikas 24 cm. Cxe la elterigxo ankoraux brilis gxia nigra lako. Fakuloj opiniis, ke la arbo kreskis pli ol mil jarojn, tio signifas, ke gxi elkreskis jam antaux 3 500 jaroj. Tiel granda cxerko farita delikate estas unika en la cxina historio laux la arkeologiaj literaturoj. En la cxerko ne estas restajxoj de la mortinto. Kial? Cxu pro sxtelado? Cxu gxi estis malplena origine por ne ebligi sxtelon? Pri tio gxis hodiaux oni ankoraux ne havas difinitan konkludon.

Pro la serioza sxtelado siatempa en la mauxzoleo oni trovis nur jadajxojn, sxtonajn laborilojn, bronzajxojn, lakajxojn kaj aliajn, entute pli ol 40 altvalorajn historiajn objektojn, el kiuj estas jada spado kun delikataj vejnoj sur si. Gxi, kredeble, estis portata de la mastro de la mauxzoleo. Tamen kiu estis gxia mastro? Arkeologoj konstatis, ke tio estas tombo de Yun Chang, suvereno de Yue-regno. Koncerne Yue-regnon (cx. 514-306 a.K.), multaj cxinoj scias anekdoton de Gou Jian, filo de Yun Chang. En la periodo Printempo kaj Auxtuno (770-476 a.K.) okazis milito inter Wu-regno kaj Yue-regno, en kiu Yue estis venkita de Wu kaj Gou Jian, regxo de Yue, estis kaptita de Wu-regnaj soldatoj. Gou Jian sxajnigis sin lojala al Wu, donacis belegan knabinon Xishi al Wu-regxo kaj pro tio per ruzo ricevis konfidon de Wu-regxo, kiu do permesis al Gou Jian reveni al sia regno. Reveninte sian hejmlokon, Gou Jian decidis vengxi sin kontraux Wu. Por ne forgesi la malgloron li dormis sur pajla kuseno kaj pendigis galon antaux la kuseno. Cxiumatene post vekigxo antaux cxio li gustumis la galon (tio signifas preparadon por sinvengxo). Pro sia peniga kaj longdauxra preparado finfine li pereigis Wu-regnon kaj restauxris sian patrolandon.

Dum prifosado de la mauxzoleo estis trovitaj sep truoj, tra kiuj oni faris tombosxteladon en la antikveco. Okcidente de la mauxzoleo oni trovis grandan truon, tie du traboj, cxiu kun diametro de 0.8 m, estis rompitaj kaj de tie la sxtelistoj eniris en la tombon. Laux kalkulo, cxiu trabo pezis pli ol unu tunon. En la sxtelejo oni trovis ankaux sxtonan adzon. Por sxteli en la loko profunda je pli ol 10 m oni rompis tiel grandajn trabojn en la tempo, kiam la produktaj fortoj estis tre malgrandaj, tio jam superis individuajn fortojn, tial oni supozis, ke la sxtelado estis organizita de la loka registaro.

Arkeologoj faris supozon pri la tombosxtelado: En 306 a.K. Chu-regno pereigis Yue-regnon. La venkintoj timis reaperon de la historio de Gou Jian kaj vengxon far la popolo de Yue kaj decidis detrui la tombon de Yue-regxo. La arkeologoj opiniis, ke pro koloseco de la entombigitaj objektoj, la sxtelistoj ne povis elpreni ilin tra la truo kun diametro de nur 0.8 m, tial ili decidis rompi la alian trabon por facile formovi la objektojn el la tombo. Aliaj arkeologoj opiniis, ke eble la sxtelado ne estis nur unufoja, cxar post sia unuigo de Cxinio, por neebligi al Yue-popolo vengxi sin kontraux la regantoj, ankaux Qin-dinastio eble organizis plurfojan sxteladon.