de CHEN NAN

La problemo de "Jaro 2000"

LA nova jarmilo proksimigxas al la homaro. Tamen en la lasta jaro de cxi jarmilo oni devas cxiamaniere forpusxi la "Jarmilan Cimon" ?la problemon de "Jaro 2000" en komputiloj.

Nun multaj konscias, ke antaux la jarmila sxangxigxo la entreprenoj kaj institucioj nepre solvu la problemon, aux lamos iliaj komputilaj sistemoj. Tamen tempo urgxas nin.

La problemo de "Jaro 2000" venis de la softvara projekto pri jaroj. En la frua tempo la komputiloj ne estis potencaj en konserva kaj kalkula funkcioj, kaj por sxpari spacon, oni indikas jarojn per la lastaj du ciferoj, ekz. 00 por la jaro 1900, tamen 00 ankaux por la jaro 2000, do la komputiloj ne kapablas diferencigi tiujn du jarojn. Kvankam rapide progresas la hardvaroj, tamen la "Jarmila Cimo" sin kasxas en la softvaroj de diversaj komputiloj. Gxi estas problemo ne nur teknika, sed ankaux administra.

En landoj avangardaj en informaj teknikoj, komputiloj estas vaste aplikataj, tial ili pli grave suferas de la jarmila problemo. Fakuloj diris, ke en tiaj landoj la ekonomia progreso malrapidos en la jaro 1999. Iuj ecx timas, ke la problemo kauxzos ekonomian dekadencon.

Iuj landoj starigis komisionon por esplori kaj akceli la solvon de la jarmila problemo. La komisiono diskonigas la problemon, vekas la atenton de diversaj entreprenoj kaj en la teknika kampo helpas la entreprenojn, sxtatajn instituciojn kaj aliajn landojn.

Laux propono de la komisiono, cxiu institucio devas havi du planojn: unu por solvi la problemon, kiam gxia propra komputila sistemo ne funkcios, kaj gxi devas garantii, ke la centra sistemo bone funkcios; kaj la alia por solvi la problemon, kiam aliaj sistemoj ne funkcios.

Tamen laux la plej optimisma opinio, en tiuj landoj, kiuj jam sin preparis por solvi la problemon, ankoraux 85% de la softvaroj bezonas korekton aux anstatauxigon.

En Cxinio aplikado de komputiloj komencigxis malfrue kaj estas nemultaj sxtatnivelaj komputilaj sistemoj de aplikaj retoj kaj dateno-bankoj. Cxinio ne tiel multe dependas de komputiloj kiel la evoluintaj landoj kaj tial la jarmila problemo ne tiel multe influos gxian socian vivon. Sed en Cxinio estas uzataj 10 milionoj da komputiloj kaj grandnombraj Centraj Procezo-Unuoj (CPU), la esplorado kaj korektado pri ili bezonas longan tempon kaj grandan laboron.

La 26-an de auxgusto de 1998, rilate al la jarmila problemo kunveno estis kunvokita de la Ministerio de Informa Tekniko kaj Telekomunika Industrio de Cxinio. La kunveno anoncis, ke antaux la 31-a de marto de 1999 oni finos korekton de komputilaj sistemoj en Cxinio kaj antaux la 30-a de septembro oni finos esploron kaj provuzadon de la korektitaj sistemoj. Privilegion gxuos la gravaj institucioj, kiaj tiuj pri telekomuniko kaj posxto, elektro, akvoliverado, trafiko, energio, moncirkulado, valorpapero, financo kaj imposto.

Tamen la solvado en Cxinio ne estas tre kontentiga ?la abundeco de komputilaj softvaroj kaj hardvaroj malfaciligas la korektadon; mankas al multaj cxinaj entreprenoj kaj institucioj specialistoj, kiuj lertas en projektado kaj administrado de komputilaj programoj; multaj fakoj ne havas kopion de la sistemo, tial oni ne povas haltigi la sistemon por la transformado; laboro abundas, tamen tempo mankas. Krome, estas ankaux multaj aliaj baroj.

"Jarmila Cimo" estas komuna problemo de la homaro. Gxi defias nian sagxon kaj memfidon. Sxajne ni estas teknike fortaj por solvi la problemon, tamen ni ne kuragxas diri, ke ni povos solvi cxiujn problemojn tiurilatajn. Cxu unu jaron poste ni povos trankvile sidi antaux nia komputilo? Tion ni deziras.