ORDINARAJ CxINOJ

Familio sur stepo

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

Sur la vasta stepo de Xilin Gol de Interna Mongolio, multaj familioj de pasxtistoj, kia tiu de Badama, adiauxis nomadismon kaj disvolvis bredadon kaj pasxtadon sur la familia pasxtejo. Post pli-ol-dek-jara penado ili akiris ricxan rikolton.

Nun cxiu familio havas sian fiksan logxejon. Sur la stepo bonorde staras tegolitaj brikdomoj, sundomoj kaj kvadrataj kortoj kun logxdomoj. Antaux la domoj estas kamionetoj kaj motorcikloj kaj ne plu videblas cxevalligiloj kaj cxevalcxaroj. Somere herboj prosperas kaj akvo abundas. Badama pasxtas cx. 1?00 brutojn sur sia 133-hektara pasxtejo farmita. Nur tiam li vivas en jurto kun moderaj vivinstalajxoj. Vent-energia generatoro estas uzata por doni elektron. Vespere la familianoj sidas antaux la televidilo kaj gxuas la novan vivon.