Vojagxo en Tibeto

de HU YUN

TIBETO ?loko mistera kaj alloga.

LHASA ?SANKTA URBO SUR ALTEBENAJxO

Lhasa 3?50 m super la marnivelo estas la plej alta urbo de la mondo. Super gxi bluas la cxielo kaj brilas la suno, pro tio Lhasa portas ankaux la nomon Sunluma Urbo.

Lhasa havas longan historion. Al gxia centro etendigxas asfaltita sxoseo, kiu komencigxas de la aerodromo Gongga. Navetaj trafikilo-fluoj sur la sxoseo kaj arbare starantaj altaj konstruajxoj ambauxflanke de gxi elspiras modernecon. Tamen, por la tibetanoj Lhasa estas eterne sankta urbo, en kiu imponas Potala-palaco.

Post unuigo de la tibetaj triboj en la sepa jc., Sunzamkampo, estro de Tubo-regno, prenis Lhasa kiel la cxefurbon kaj konstruigis sur Hongshan-monto Potala-palacon el halo, kastelo kaj gxardeno por edzigi sin al princino Wencheng el la imperiestra familio de Tang-dinastio. Kaj nun, en la Halo de Sxakjamunio estas kultataj la statuoj de regnestro Sunzamkampo kaj princino Wencheng.

Potala-palaco, simbolo de Tibeto, signifas sxipon, kiun Avalokitesvaro pilotas por savi popolamasojn el la maro. Gxi estas giganta labirinto. Sennombraj budhostatuoj kaj trezoroj en gxi kaj la konstruajxoj enkorpigas la sagxon de la tibetanoj kaj reprezentas la plej altan nivelon de la tibeta kulturo. Pro tio, Potala-palaco estas honorita kiel sanktejo de la tibetaj lamaoj kaj trezoro de la cxinaj kulturo kaj arto.

Jokhang-templo trovigxas en la sankta urbo Lhasa. Legendo diras, ke gxia sidejo estis determinita de princino Wencheng laux la teorio de kvin elementoj kaj energioj jin kaj jang. En la templo kun la arkitektura stilo de Cxinio, Nepalo kaj Hindio konservigxas granda kvanto da historiaj objektoj, el kiuj la plej fama estas ora statuo de Sxakjamunio alportita de princino Wencheng.

Cxiumatene, antaux Jokhang-templo kolektigxas multaj pilgrimantoj, kiuj parkere legas la sesliteran moton, kalkulante rozarion per fingroj de unu mano kaj turnante pregxradon per la alia, aux foje-refoje rampas surtere. Tiam, antaux la templo regas densa religia etoso.

Kaj samtempe, cxirkaux la templo funkcias butikoj de braceletoj, kolieroj, tibetstilaj trancxiloj, parfumoj kaj aliaj vivnecesajxoj. Multaj turistoj marcxandas en diversaj lingvoj kun komercistoj. Turistoj kaj pilgrimantoj kune formas seninterrompan homfluon. Do, Barkhor-strato ja estas konata kiel la plej movoplena en Lhasa.

GRANDA KANJONO DE YARLUNG ZANGBO

Yarlung Zangbo, patrina rivero de Tibeto, fluas preter Namjagbarwa-montpinto, kaj formigxis la Granda Kanjono de Yarlung Zangbo, plej granda en la mondo, kun averagxa profundo de kvin mil metroj. Kiel giganta drako, la rivero Yarlung Zangbo torentas en la kanjono kun tondra bruego. Namjagbarwa-montpinto, kovrita de negxo kaj cxirkauxita de nuboj, staras tie kvazaux bela feo. Sur gxia supro pendas glaciaj kolonoj kaj sub gxi verdas arbara maro. En Tibeto estas 50 tiaj montpintoj, inkl. de Qomolangma, la plej alta en la mondo.

La regiono Nyingchi cxe la kanjono de Yarlung Zangbo portas ankaux la nomojn "Regiono sude de Yangzi-rivero en Tibeto" kaj "Lando ricxa je greno" pro siaj abunda pluvo, fekunda tero kaj prospera arbaro. Tamen, la regiono Medo estas preskaux izolita. Nur en somero, kiam degelas negxo, gxi kontaktigxas kun la ekstera mondo. En la regiono, kie etendigxas la kanjono, interkrucigxas dangxeraj vojoj, glaciaj riveroj, apikaj krutajxoj kaj torentaj riveroj. Iuj gxiaj lokoj restas ankoraux dezertaj. En 1998 la kanjono denove farigxis fokuso por vojagxantoj pro tio, ke cxinaj sciencistoj faris esploradon pri gxi.

CxARMA STEPO EN NORDA TIBETO

La altebenajxo en norda Tibeto konsistigas 2/3 de la totala areo de Tibeto. Tie brilas la suno, lazuras la cxielo, fekundas la herbejoj kaj majestas la montoj kovritaj de negxo. En la okuloj de la tibetanoj estas sanktaj la tieaj montoj kaj lagoj. Nam Co, unu el la kvar sanktaj lagoj de Tibeto, aspektas kiel gemo sur la altebenajxo en norda Tibeto. Per siaj cxarmaj pejzagxoj la lago ravas cxiujn vojagxantojn. Borde de gxi abundas herboj tutjare kaj poefagoj, cxamoj kaj aliaj sovagxaj bestoj frekventas la lokon.

Norda Tibeto estas paradizo de sovagxaj bestoj. Nigraj kornoj de tibetaj virgazeloj estas longaj kaj maldikaj kiel vipo. Kiam galopas sovagxaj azenoj per siaj maldikaj kaj lertaj gamboj, auxdeblas bruego kaj videblas nubo da polvo en la aero.

Auxgusto estas ora monato sur la stepo en norda Tibeto. Dekoj da miloj da pasxtistoj koletigxas tie el cxirkauxaj lokoj por celebri sian plej solenan festivalon de cxevala vetkuro. Intertempe oni gxuas ne nur konkurson de pafado sur cxevalo kaj prezentadon de cxevalrajdado, sed ankaux kantojn kaj dancojn. Kaj samtempe okazas ankaux grandioza foiro.

EN LA POLUSA REGIONO ALI

Ali portas ankaux la nomon "Tegmento sur la tegmento de la mondo". Gxia vasta altebenajxo skuas la animon de la homoj kaj la mistera ruino de antikva urbo konigas gxian prosperan pasintecon. Insuloj de birdoj, freskoj en kaverndomoj kaj lagoj cxiuj havas sian propran cxarmon.

En Ali la plej mistera kaj la plej alloga estas la ruino de la regno Guge. En la 17-a jc., la pli-ol-700-jara regno Guge malaperis kun sia longhistoria kaj prospera civilizacio, kiun pruvas la grandioza ruino. Arkeologoj esperas trovi sur la ruino atestajxon de la historio. Kaj kion pensas turistoj tie? Mi pensas, ke ankaux ili volas esti la unuaj solvantoj de la enigmo de Guge.