EKONOMIE

YE GUOBIAO:

Pudong ?bona loko por investantoj

Pudong situas oriente de Huangpu-rivero. Sxanhajanoj diris: "Ni preferas havi pecon da loko nur por lito okcidente de la rivero ol ricevi grandan domon en Pudong." Tio montris, ke antauxe Pudong estis tre malricxa kompare kun la urboparto okcidente de la rivero.

Meze de la 90-aj jaroj entreprenistoj de la tuta mondo eniris Pudong. Kio allogis ilin? Kion ili alportis al Pudong?

En 1996, sur mapo eldonita de Usono unuafoje trovigxis la nomo Pudong, kiun estis neoficiale uzata de cxinoj.

TIU, kiu en la komenco de la 90-aj jaroj vizitis Pudong de Sxanhajo, eble ankoraux memoras gxiajn vilagxojn. Nun, se li staras sur la televida turo "Orienta Perlo" 468 metrojn alta, li povas vidi, ke anstataux la vilagxa pejzagxo, cxielskrapantoj kaj movoplenaj stratoj kontrastas kun la malnova urboparto okcidente de Huangpu-rivero de Sxanhajo.

Jes, dank' al reformado en la pasintaj jaroj la ekspluata distrikto Pudong multe sxangxigxis.

Pudong, kun areo de 522 kvadrataj kilometroj, situas cxe la enmarigxo de Yangzi-rivero, en kiun enfluas Huangpu-rivero. Antauxe trans Huangpu-rivero ne estis ponto aux tunelo, Pudong estis multe postigxinta en ekonomio kaj kulturo kompare kun lokoj okcidente de la rivero. Nun kiel ekspluata distrikto de Sxanhajo, Pudong rimarkinde progresas.

En la okuloj de antikvaj kaj nuntempaj strategiistoj Yangzi-rivero estas drako antauxenpusxanta la cxinan ekonomion; kaj Sxanhajo, cxe la enmarigxo de Yangzi-rivero, estas la draka kapo. Jam en la 20-30-aj jaroj gxi estis internacia komerca kaj financa centro, la plej granda en Azio. Tamen pro historiaj kialoj la ekonomia potenco de Sxanhajo malfortigxis. En la 80-aj jaroj, kompare kun la sudaj cxemaraj urboj, kia Shenzhen (Sxengxen), kiuj la unuaj komencis reformadon, la progreso de Sxanhajo estis malpli rapida.

Kiel do profundigi la reformadon en Sxanhajo? En la 90-aj jaroj, kiam efikis la pordmalfermo de sudo al nordo, de cxemaraj lokoj al la landinterno, farigxis pli grava la akcelo de ekspluatado kaj pordmalfermo de Sxanhajo. Cxar al gxia malnova urboparto mankis suficxe da spaco, oni elektis Pudong kiel ekspluatan distrikton.

Kun superaj ekonomia bazo, kapabluloj, tekniko kaj administrado de la malnova urboparto kaj vasta spaco de Pudong, Sxanhajo sin malfermis al la tuta mondo. En la pasintaj 8 jaroj Sxanhajo enkondukis 16?00 programojn investitajn de aliaj landoj, subskribis interkonsentojn por utiligi alilandajn kapitalojn de 50 miliardoj da usonaj dolaroj kaj efike plibonigis la industrian strukturon.

Utiligante siajn specialajn ricxfontojn kaj favorajn politikojn, la frue fonditaj ekonomiaj ekspluataj distriktoj en la cxemaraj malfermitaj urboj, inkl. de Sxanhajo, enkondukis alilandajn kapitalojn, avangardajn teknikojn kaj administrajn spertojn kaj plenumis la plibonigon de teknikoj kaj industria strukturo. Tiamaniere formigxis en Cxinio malfermitaj ekonomiaj distriktoj de diversaj tipoj. Surbaze de tiuj spertoj oni lancxis pli grandskalan sintezan ekspluatadon kaj pordmalfermon en Pudong, por ke gxi antauxenpusxu la ekonomian disvolvigxon en la tuta baseno de Yangzi-rivero.

La ekspluata distrikto Pudong konsistas el kvartaloj de financo kaj komerco, poreksporta prilaboro, neimpostado, altteknologio, moderna-agrikultura ekspluatado, industrio, kulturo kaj turismo, kaj moderna vivo.

Starante sur la financa strato de Waitan kaj rigardante orienten al Pudong trans Huangpu-rivero, oni antaux cxio povas vidi la kvartalon de financo kaj komerco nomatan Lujiazui. En Cxinio gxi estas la ununura kvartalo nomata per financo kaj komerco. En tiu "ora triangulo" kun areo de 28 kvadrataj kilometroj, koncentrigxas pli kaj pli multaj esencaj merkatoj, cxinaj kaj alilandaj financaj institucioj, transnaciaj korporacioj kaj staboj de grandaj cxinaj entreprenoj. La kvartalo kune kun Waitan formas la komercan centron, plej aktivan en Sxanhajo.

Auxguston de 1995, la Sxanhaja Filio de Fuji-banko de Japanio kiel la unua alilanda banko ekfunkciis en Pudong. La Administra Komitato de Pudong-distrikto pro tio donacis al gxi skulptitan lignan cxevalon, signifantan ke "unu cxevalo sturmas, dek aliaj sekvas." Sekve de tio, bankoj de Tajlando, Usono, Japanio, Britio ktp. unu post alia translokis en Pudong sian filion. Nun pli ol 50 alilandaj bankoj, valorpaperaj kaj asekuraj institucioj enlogxigxis en Pudong, 9 el la alilandaj bankoj ricevis la licencon pri Renminbi-servado. Tio signifas, ke la malfermo de la cxina financo faris epokfaran pasxon.

La kvartalo de poreksporta prilaboro nomata "Ora ponto" celas enkonduki kaj asimili la unuagradajn industriajn teknikojn de la mondo por akceli renovigxon de la cxina industrio. Nun la kvartalo jam enkondukis 300 modernajn industriajn programojn el 60 landoj kaj regionoj. Tie fundamente formigxis moderna strukturo kun industrioj de mikroelektroniko, moderna telekomunikado, novgeneraciaj familiaj elektraj aparatoj, auxtopecoj, integrigo de lumado kaj elektrono, biologiaj medikamentoj ktp.

La kvartalo de neimpostado nomata Waigaoqiao kun areo de 6.4 kvadrataj kilometroj estas la unua granda liber-komerca kvartalo. Gxi celas disvolvi komercojn de prilaboro, servo kaj perado. En la pasintaj monatoj, spite al influo de la financa krizo en Azio, mondfamaj kompanioj, kiaj IBM de Usono, Mitsubishi de Japanio, Hyundai de Koreio, Philips de Nederlando, unu post alia eniris tien por starigi tenejigan aux komercan kompanion.

La kvartalo de altteknologio nomata Zhangjiang fondis la Sxanhajan Biologi-medikamentan Sciencan Bazon de Cxinio, kiu allogis serion da cxinaj kaj alilandaj biologi-medikamentaj institucioj. Tie espereble aperos la "medikamenta valo" de Cxinio.

En ekspluatado de Pudong oni unuapasxe disvolvis la konstruadon de bazaj instalajxoj, altteknologio, financo kaj komerco, lauxeble utiligis la merkatojn , kapitalojn, ricxfontojn en- kaj eksterlandajn. Laux statistiko, la enlanda produktovaloro de Pudong kreskis de 6 miliardoj da juanoj en 1990 al 60.8 miliardoj da juanoj en 1997, t.e. de 8.1% al 18% de tiu de Sxanhajo. La rapidega progreso de Pudong akcelis la ekonomion ne nur de Sxanhajo, sed ankaux de la tuta Cxinio.

Samtempe kun la konstruado de trafikaj, telekomunikaj kaj energiaj instalajxoj, la Administra Komitato de Pudong-distrikto klopodas fari suficxe bonan servon al la investantoj, laux la principo "simpleco, unueco kaj efiko". Ekz., la ekzameno kaj aprobo de investa programo uzas tempon sesone kiom antauxe. Plie, aplikado de 70 legxoj kaj statutoj, kiuj celas defendi la justan konkurencon kaj la rajtojn de la investantoj, plifortigis ilian fidon. Nun 100 el la 500 mondfamaj transnaciaj kompanioj investis 150 programojn en Pudong. Tie la bona investa medio kaj kompare pli alta profito de investo instigis la kompaniojn plimultigi investan kapitalon. Ekz., la Kompanio Simens de Germanio sinsekve investis 4 entreprenojn en Pudong.

La Sxanhaja Elektronika Limigita Kompanio Hitachi investita kune de Cxinio kaj Japanio farigxis modelo en Pudong. Cxiuj japanaj investantoj, kiuj tie faris esploradon, vizitis la kompanion. Tio ege okupis la japanan viccxefdirektoron, kiu en la pasintaj jaroj akceptis 200 japanajn esplorajn grupojn. Li diris al siaj samlandanoj: "Sian sukceson en Sxanhajo la kompanio Hitachi sxuldas al la bona investa medio, alta kvalito de laborantoj kaj granda merkato."

Pudong jam farigxis bona loko por alilandaj investantoj. Laux statistiko, gxis la fino de julio 1998, entreprenistoj de pli ol 60 landoj kaj regionoj investis en Pudong 5?50 programojn kun 25.8 miliardoj da usonaj dolaroj kaj 300 mil laborantoj. La "aliland-kapitala ekonomio" en Pudong eniris sian maturigxan etapon de profunda ekspluatado kaj cxiuflanka disvolvigxo.

Fakte, Pudong estas neoficiala nomo uzata de la sxanhajanoj, kiu gxenerale ne trovigxas sur mapo. Tamen sur la mondmapo, publikigita de la Mapa Eldonejo Atlas de Usono en 1996, unuafoje trovigxas la nomo Pudong. Tio signifas, ke la rolo kaj renomo de Pudong estas vaste konataj de la mondo.