Gxi havas kornojn, tamen gxi ne estas bovo, gxi estas malforta, tamen iras portante domon.
Sur verda kano estas granda telero, plenplene kun flavaj skvamoj.
Blanka dikulo kovrita de rugxa vualo, dormas en cikatra domo.
Promenas en rojo, dormas en lageto, kuras en rivero, dancas en maro.
Solvoj troveblaj en la sekvanta numero |
Kiel tradicia ludilo, diabolo havas kelkcentjaran historion en Cxinio. Antauxe en Liulichang, antikva kultura strato de Pekino, estis standoj vendantaj diabolojn. Vendistoj estis lertaj en ludo de diabolo, ili ludis diversmaniere por allogi klientojn. Ili glitigis la diabolon sur bambukano, aux jxetis gxin en aeron kaj gxin rekaptis per la sxnuro, aux igis unuradan diabolon turnigxi sur planko kiel turbo, poste reprenis gxin per la sxnuro kaj dauxrigis la svingadon.
Kiam kelkaj homoj kune ludas diabolojn, ili intersxangxas ilin kaj dauxre ilin svingas. Akrobatoj evoluigas la ludon en programeron: ili ludas kelkajn diabolojn cxiu per unu sxnuro, poste jxetas ilin en aeron kaj rekaptas ilin, samtempe ili faras diversajn movojn, ekz. salto, malantauxenklinigxo de kapo, transkapigxo.
Ludi diabolon povas ekzerci tutan korpon. Svingadi du brakojn favoras pliigon de brakoforto kaj pulmokapacito. Por ekvilibro la ludantoj iras sencxese. Ju pli ili movas siajn brakojn, des pli la diaboloj sonoras. Post ludado ili sxvitas tutkorpe.