EN CxINAJ URBETOJ

Produktejo de ginsengo

Teksto kaj fotoj de WANG ENPU

EN la Nordoriento de Cxinio estas la malgranda urbo Ji'an. Norde de la urbeto kusxas Changbai-montaro kaj sudoriente de gxi fluas Yalu-rivero. La koreinoj ambauxborde de la rivero ofte iras al la rivero kun vazo sur sia kapo por cxerpi akvon. Cxe la renkontigxo ili ofte salutas unu alian kaj iam ecx babilas pri la cxiutaga vivo, sed en auxgusto kaj septembro la virinoj de Ji'an ne havas tempon por tion fari. Tiam, cxerpinte akvon, ili rapidas hejmen por helpi sian edzon rikolti ginsengon.

La ginsengaj gxardenoj cxiuj estas sur montodeklivoj. Ginsengo-kultivistoj atenteme elfosas rizomojn de ginsengo, ilin enkorbigas kaj lavas cxe la rivero, portas klasifikitajn rizomojn hejmen kaj sekigas ilin en ombra loko malantaux la domo.

Iu virino diris al mi, ke bonkvalita ginsengo estas granda kaj belforma kun firma rizomo. Por bone kreskigi ginsengon oni devas atenteme flegi gxin. Tion dirinte, sxi invitis min rigardi ginsengidojn kun rizomo dumilimetra en sxia gxardeno. Sxi diris al mi, ke ginsengo kreskas tre malrapide. Gxi, gxenerale dirite, maturigxas post 8 jaroj. Gxia sana kresko bezonas fekundan kaj malkompaktan teron. Gxi sxatas nefortan sunlumadon. Por gxin protekti oni devas sxirmi per plasta membrano la ginsengajn bedojn altajn je duono de la homa kresko. Por eviti malvarmon en la nokto oni devas kovri ilin per pajla sxirmilo. Post 3 jaroj, kiam gxi floras, oni devas transplanti gxin en alian lokon.

Ginsengo estas tre tonika kaj refresxiga. Se gracilaj kaj lacegaj homoj cxiutage tenas unu aux du maldikajn pecojn da ginsenga rizomo en la busxo, malrapide macxas kaj fine englutas ilin, tio estas tre utila al la homa revigligxo. Moderna medicino konigas, ke ginsengo havas elementon kontraux kancero. De antikve la cxinoj scias multe da manieroj utiligi ginsengon: trinki infuzajxon de gxia pulvoro, prepari eliksiron el gxi kaj stufi viandon kun gxi. Oni povas ankaux trancxi gxin en maldikajn pecojn kaj infuzi ilin por trinki. Antauxe, kadre de Cxinio, ginsengo kreskis nur en primitivaj arbaroj en profundaj montoj de la Nordoriento kaj estis tre malfacile trovebla, sekve de tio gxi estis tre valora. La Ji'an-anoj antaux tre longe provis kultivi gxin, sed sukcese rikoltis gxin en granda areo nur antaux nelonge.

Rigardante la vastan kampon de ginsengo, maljunaj ginsengo-kultivistoj estis kontentaj. Rememorante la pasintajxon, iu el ili diris: "Antauxe ja estis multe da reguloj por kolekti sovagxajn ginsengojn. Antaux ol suriri monton, oni devis unue respektoplene bruligi incenson por kulti la prapatrojn kaj en la monto estis malpermesate diri malbonauxgurajn vortojn. En gxi oni devis sercxi signojn faritajn de antauxaj ginsengo-kolektantoj sur arboj kaj atente auxskulti kanton de bastono-birdo. Ginsengo havas formon de homo aux bastono. Estas griza birdo, kiu sxatas mangxi ginsengajn fruktojn, tial oni nomas gxin bastono-birdo. Kien ili flugas, tien ili portas ginsengajn semojn. Dank' al ilia disvastigo, sovagxaj ginsengoj povas reproduktigxi." Laux la signoj sur arboj aux kanto de bastono-birdo la kolektantoj povas trovi ginsengon. Antaux ol elfosi la ginsengon, ili devas cxirkauxigi gxin per rugxa fadeno kun kupra monero, por ke gxi ne "forkuru". Se gxi estas tre juna, ili do faras signon sur apuda arbo kaj elterigos gxin post kelkaj jaroj, tamen ili neniel devas tusxi gxian kapon, alie gxi cxesos kreski. La sovagxa ginsengo kreskas gxis 15 cm post pluraj jarcentoj, dume gxi asimilas cxiom da nutro el la grundo, tial en la loko, kie oni estas elteriginta sovagxan ginsengon, ne eblas kreskado de ginsengo en la venontaj 10-20 jaroj. Ecx en ginsengaj gxardenoj, rikoltinte ginsengon, oni devas lasi la grundon ripozi 20-30 jarojn kaj nur post tiu periodo oni povas refoje kulturi gxin. La kolektantoj de sovagxa ginsengo devas vivi en profundaj montoj, venki cxiujn malfacilojn kaj ofte okazas, ke dum pluraj jaroj ili estas trovintaj neniun bonkvalitan ginsengon, sed, trovinte maljunan sovagxan ginsengon, ili povas vendi gxin kontraux alta prezo kaj eble ricxigxos pro tio.

La maljunuloj, kiuj kolektis sovagxajn ginsengojn, dauxre portas nigran malnovfasonan pantalonon. Ili estas alte respektataj de la vilagxanoj, kiuj cxiam solenas la datrevenon de ilia naskigxo, kaj en cxiuj festotagoj oni kultas la antauxulojn, kiuj lerte kolektis sovagxajn ginsengojn siatempe.

Post abunda rikolto de ginsengo Ji'an-anoj celebras feston de ginsengo. Tiam la gejunuloj prezentas diversajn ludojn por alilokaj vizitantoj: ludi sur trapezo kaj balancilo. Por ludi sur balancilo paro da junuloj staras cxe la du ekstremoj de longa tabulo. Ili saltas alterne. Kiam ili saltas pli kaj pli alten, ili povas fari transkapigxon en la aero kaj post tio fali gxuste sur la mallargxan tabulon. Inter la vizitantoj estas kaj eksterlandaj komercistoj kaj alilokaj dungitoj, kiuj helpas la lokanojn kulturi ginsengon kaj revenas hejmen en vintro. Ja tiamaniere Ji'an farigxis ilia dua hejmloko.