VESTOJ DE CxINAJ NACIOJ

Vestoj de mjaux-oj

Teksto kaj fotoj de XU XIANGJUN kaj LI QIANG

La mjaux-oj estas cxina nacimalplimulto kun apartaj trajtoj. Antikve ili vivis en la basenoj de Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero. Poste pro batalado ili migris sudokcidenten kaj ekvivis en montaro. Pro malfacila interkomunikigxo en la nacio aperis multaj brancxoj, cxiu kun siaj propraj moroj kaj kutimoj, inkl. de la vestoj. Ja estas kolororicxaj la vestoj kaj ornamajxoj de la mjaux-oj, precipe tiuj de la virinoj.

Jam en la infaneco la mjaux-aj knabinoj lernas tajloradon de sia patrino. La vestoj sin dividas en du specojn: la simplaj kaj luksaj. La simplaj estas portataj cxiutage kaj la luksaj en festoj. La knabinoj devas esti kapablaj en sxpinado, tinkturado, tajlorado, desegnado, brodado kaj kudrado. Ili kudras vestojn el sxtofo teks-tinkturita de ili mem. En festo, kun luksaj vestoj la knabinoj dancas sur placo. La apudstarantoj kun gxuo rigardas iliajn vestojn. En iliaj okuloj kiu bone kudras kaj brodas, tiu estas rigardata kiel sagxa kaj kapabla kaj facile akiras favoron de junuloj.

Argxentaj ornamajxoj estas tre sxatataj de la mjaux-aj virinoj. En festotagoj ili portas tiajn ornamajxojn kaj belajn vestojn. Sur iliaj kapoj brilas ornamajxoj, kiaj argxentaj floro kaj birdo. Ili portas ankaux argxentajn ringojn, braceletojn, kolcxenon, kolringon kaj orelringojn. La belaj argxentaj ornamajxoj tintadas cxe la movigxo de la portantoj, kio plibeligas la knabinojn. La ornamajxoj estas ankaux atesto de ilia ricxeco, pro tio en la okuloj de iuj knabinoj, ju pli da argxentaj ornamajxoj ili portas, des pli da gxojo ili sentas.