Prilep ?urbo de Esperanto

de JIANG ZUYUE

TUJ post la 83-a UK mi, invitite de la E-societo LA PROGRESO, vizitis Prilep en Makedonio, urbon de Esperanto. Tie mi restis pli ol 2 semajnojn, multfoje kontaktis membrojn de la E-societo LA PROGRESO, cxeestis la ceremonion por gxemeligxo de la Changsha-a Esperanto-asocio, Cxinio, kaj la E-societo LA PROGRESO, Prilep, Makedonio, poste estis akceptita de la tiea urbestro kaj intervjuita de la urba televizio. Mi estis multe gxojigita de la samideaneco kaj amikeco de la gastigantoj. Aparte min surprizis la abundaj fruktoj de la tiea E-movado. La Esperanta biblioteko de LA PROGRESO posedas milojn da E-libroj, kompletojn da E-revuoj, pli ol 20 valorajn E-albumojn. Cxio estas zorgeme ordigita kaj klasifikita dank' al la multjara penado de la prezidanto de la societo s-ro Metodi Galeski. Krome, en la 20 sxrankoj konservigxas multe da diversaj esperantajxoj.

Kiam mi promenis en la urbocentro, mi vidis marmoran Zamenhof-buston altan je pli ol du metroj antaux banko kaj montran fenestron pri Esperanto antaux gxardeno apud la strato. Kiam mi vizitis iun esperantiston, sur muro cxe la enirejo de lia hejmo vidigxas la statuo de Zamenhof. Super pordo de okulkliniko de iu hospitalo pendas sxildo "L.L. Zamenhof". Al privata auxtomobilo de esperantisto estas algluita Esperanta emblemo. Tie legigxas ankaux teksto en Esperanto sur tombosxtono.

Lauxdire antaux kelkaj jaroj ekzistis la motelo "Esperanto", la dolcxajxejoj "Esperanto" kaj "Amikeco", la vendejoj "Libero" kaj "Verda Stelo", la trinkejo "Esperanto", la sxildo "Mon-sxangxejo" cxe popola banko, en turisma agentejo kaj en hotelo, florvendejo "Esperanto" k.a. Bedauxrinde, pro iuj kialoj poste ili malaperis. Mi miris pri la granda kontribuado al la E-movado far esperantistoj de la PROGRESO-societo, cxar la urbo Prilep kun nur cx. 60 000 logxantoj estas negranda. Iliaj ricxaj fruktoj estas ja admirindaj kompare precipe kun tiuj de grandaj urboj.

Kun granda gxojo mi, kiel prezidanto de la Changsha-a E-asocio, subskribis la atestilon por gxemeligxo de la E-societo LA PROGRESO kaj la Changsha-a E-asocio. Ekde tiam eterna estos la samideana amikeco inter esperantistoj de la du Esperantaj organizajxoj kaj brila la kunlaboro por antauxenpusxi la E-movadon de niaj du asocioj.